Tästä sisältöön

Libera merkato?

peteris92 :lta, 14. toukokuuta 2011

Viestejä: 29

Kieli: Esperanto

peteris92 (Näytä profiilli) 14. toukokuuta 2011 21.22.17

Ĉu libera merkato estas bona? Kion vi opinias pri tio?

paulopolo (Näytä profiilli) 14. toukokuuta 2011 21.53.37

peteris92:Ĉu libera merkato estas bona? Kion vi opinias pri tio?
Saluton kara amikoridulo.gif!

Via anketo havas vere nur du demandojn:

Libera sed ne ekstreme; kaj
centrala sed ne ekstreme.

Ĉar vi havis nenie ekstreme liberan kaj ekstreme centralan(centrale stirita) merkaton.
Do el tiuj du demandoj mi elektas liberan kaj iomete centralanridulo.gif.
Ĉu neridulo.gif?

peteris92 (Näytä profiilli) 14. toukokuuta 2011 22.03.20

Vi malpravas. Totale libera merkato estis en Usono kaj estas nune en Hongkongo. Pli kaj pli libera ĝi iĝas en Kartvelujo.

Totale mallibera merkato estas en Nord-Koreo kaj estis en Ĉinio de Mao.

paulopolo (Näytä profiilli) 14. toukokuuta 2011 22.25.55

peteris92:Vi malpravas. Totale libera merkato estis en Usono kaj estas nune en Hongkongo. Pli kaj pli libera ĝi iĝas en Kartvelujo.

Totale mallibera merkato estas en Nord-Koreo kaj estis en Ĉinio de Mao.
En naturo oni ne ekzistas/is/os idealaj objektoj. Ili ekzistas en papero en matematiko.

Altebrilas (Näytä profiilli) 14. toukokuuta 2011 23.47.18

Mi ŝatus respondi, sed la demando ŝajnas neklara, se vi ne klarigas kiel vi difinas "centrala merkato", "libera merkato", ktp.

Ekonomio bezonas merkata sektoro (komerco, industrio, ktp) kiam konkurenco povas ekzisti kaj estas efika.

Ĝi ankaŭ bezonas publikan sektoron, regulatan de la ŝtato aŭ de la lokaj aŭtoritatoj (hospitaloj, lernejoj, poŝto, publikaj transportoj).

La respondo estas inter la du: libera merkato pour iuj aferoj, kontrolo de la ŝtato por aliaj.

Mustelvulpo (Näytä profiilli) 15. toukokuuta 2011 5.38.30

La merkato estu kiel eble plej libera, sed la leĝo devas protekti kontraŭ avareco kaj financaj rabuloj. Ŝajnas al mi, ke dum la lastaj kelkaj jaroj, la riĉeguloj de la mondo tro pliriĉiĝis kaj la malriĉuloj tro malriĉiĝis. Tio ne estas bona.

paulopolo (Näytä profiilli) 15. toukokuuta 2011 5.58.49

Mustelvulpo:Ŝajnas al mi, ke dum la lastaj kelkaj jaroj, la riĉeguloj de la mondo tro pliriĉiĝis kaj la malriĉuloj tro malriĉiĝis. Tio ne estas bona.
"Monon oni ne konkeras kaj ne perdas. Monon pasas de manoj al manoj."(pola traduko)
"Money itself isn't lost or made, it's simply transferred from one perception to another."(originalo)
-Gordon Gekko

ereere (Näytä profiilli) 15. toukokuuta 2011 12.38.35

La libera merkato estas kontraŭdemokrata sistemo kaj danĝero por la homaro ĉar ĝi havas perversan logikon. Konkurenco devigas ĝin maksimumigi sencese siajn profitojn. Pro tio ĝi devas pliigi la produktadon sendepende de la bezonoj de la homoj. Ne ĉion kiun oni produktas en la kapitalismo homaro bezonas. Tio, mondskale, havas kiel konsekvencon la prirabado de la naturaj rimedoj, poluadon-ŝango de la klimato, plialtigo de la bezono de energio-atomenergia minaco.

Eddycgn (Näytä profiilli) 15. toukokuuta 2011 12.57.21

peteris92:Totale mallibera merkato estas en Nord-Koreo kaj estis en Ĉinio de Mao.
Ĉu vi difinas "spekulacio" kiel libera merkado?
Se jes kompleta libera merkado estas malbona afero, precipe pri nutraĵproduktoj, akvo, kuraciloj kaj aliaj bazaj produktoj de la homaro.

Tial via enketo ne estas klara.

Altebrilas (Näytä profiilli) 15. toukokuuta 2011 16.12.30

paulopolo:
"Monon oni ne konkeras kaj ne perdas. Monon pasas de manoj al manoj."(pola traduko)
"Money itself isn't lost or made, it's simply transferred from one perception to another."(originalo)
-Gordon Gekko
Ne tute vere. La bankoj rajtas krei monon, t.e. pruntedoni monon kiujn ili ne havas.

Takaisin ylös