본문으로

Mi shatus lerni la rusan…

글쓴이: SGC_Alekso, 2011년 5월 15일

글: 16

언어: Esperanto

Paulinho (프로필 보기) 2011년 6월 12일 오후 11:08:54

Mi dankas vian afablecon.

Maulrus (프로필 보기) 2011년 6월 18일 오전 3:01:46

Ankaŭ mi ŝatis lerni la rusan! Ĝi estas tre interesa por mi, kaj mi volas iutage lerni ĝin (espereble dum en Rusujo loĝanta!).

vincas (프로필 보기) 2011년 6월 23일 오후 3:58:31

Mi malŝatas Rusion, sed rusa lingvo al mi plaĉas. Kiam mi havas iom da tempo mi iom lernetas la lingvon. Rusa lingvo al mi sonas bele kaj kompreni ĝin estas facile, sed gramatiko estas malfcila. Nun en Litovio la rusa lingvo perdas sian gravecon. Mi interesiĝas pri historio kaj en rusa lingvo estas skribita multe da libroj pri historiaj aferoj. Do, ĝin por mi indas lerni.

BrunoBram (프로필 보기) 2011년 7월 7일 오전 12:38:37

Mi ankaŭ volas lerni la rusan. Mi jam scipovas legi en la cirilikan abocon kaj diri kelkajn frazojn. Ĝi estas bela lingvo.

Juliano86 (프로필 보기) 2011년 10월 17일 오후 9:07:41

SGC_Alekso:
Demian:Ĉu vi volas lerni la lingvon per unue lerni la gramatikon kaj poste komenci legi literaturon. Aŭ ĉu vi stresas lerni ĉiutagajn frazojn?
Mi preferus lerni unue la gramatikon anstataŭ ol nur memori/lerni frazojn ĉiutagajn.

Ĉu vi ĉiuj povus konsili al mi iun ajn metodolibron? Dankon!
Mi lernis la rusan en lernejo dum 15 jaroj kaj mi ne scias la lingvon bone. Tio ĉi ne signifas, ke la rusa estas tiel malfacila - ni Poloj ne ŝatis lerni la rusan lingvon, ĉar ni konsideris ĝin kiel la lingvo de invadinto (kun rusoj ni havas malbonajn aferojn jam de centoj da jaroj). Mi komprenas la rusan, mi povas legi malrapide kaj iomete paroli.

Konsultiĝu kun terurĉjo. Li estas ruso kaj povas vin helpi.
Ĉu vi lernis la rusan dum 15 jaroj kaj nun vi nur povas legi ruse malrapide kaj iomete paroli????? malgajo.gif

La Rusa devas esti tre malfacila!!
(Sed mi multe ŝatas ĝin kaj mi ŝatus lergi ĝin, mi kredas kio la rusa estas belega!!)

Zorevij (프로필 보기) 2011년 12월 1일 오후 6:47:20

La Rusa estas mia denaska linvo, do mi povas laŭeble helpi al iu, kiu lernas tiun lingvon.
Mi mem nun lernas hispanan lingvon, do se iu bone parolas hispane kaj lernas la rusan lingvon, ni povus helpi unu la alian. ridulo.gif
(Certe, mi ne estas profesia instruisto, do mi ne povas instrui, mi povas nur helpi - korekti erarojn, respondi demandojn, etc)

다시 위로