Vai all’indice

Skotlando sendependiĝos?

di Fuzzy, 16 maggio 2011

Messaggi: 10

Lingua: Esperanto

Fuzzy (Mostra il profilo) 16 maggio 2011 09:25:35

Ĉu ĉeestas skotoj ĉi tie? Kion ili pensas pri la temo?

michijo (Mostra il profilo) 16 maggio 2011 15:00:46

Mi volas Skotlandon sendependiĝos. Ankaŭ la Norda Irlando iĝi nedependo, kial la konflikto en Norda Irlando resonas al Usono. Ĉiu Usona estro havas Ulsturan-Skotlandan devenon, kiel Bill Clinton, Woodrow Wilson, Bush, Obama, kaj ĉiu prezidento! Eble eĉ Osama Bin Laden! okulumo.gif

Mi scivolas pri kiaj okazos, se Skotlando aŭ Norda Irlando sendependiĝos. Ĉu Usono perdas ĝian militan instigon? La Usona Milita Instigo venis el la konflikto de Irlando, Skotlando, kaj Anglujo. Eble ia maljuna vundo finfine sanigos. La motivo de Usono falis.

Mi legis ankaŭ je la Skotlandanoj, kiel ili kontrolas la Britan Parlamenton. Eble, se Skotlandanoj farigos aparta lando, ili ne bezonas kontroli aliajn landojn? Multe da Kanadanoj estas Skotlandanoj ankaŭ.

josephdavid86 (Mostra il profilo) 16 maggio 2011 18:47:39

Mi estas Angla kaj mi loĝas en Kimrio, kaj mi opinias ke la sendependiĝo de Skotlandio - kaj poste, Kimrio kaj Nordirlandio - ne estus malbona aĵo. Sed mi volus ke ĉiuj landoj de la eksa Britio havus proksiman interrilaton unu la alian, ĉar la historioj kaj la klerecoj de la landoj estas similaj kaj interplektitaj.

Hispanio (Mostra il profilo) 16 maggio 2011 19:31:10

Tiu decido apartenas nur al skotoj. Mi kredas ke Britujo ne devas decidi por ili. Ĉi tie, en mia lando, Katalunio volas sendependiĝi ankaŭ, sed nia Konstitucio kaj nia registaro opinias malsame.

Mi ne scias, ĉu la sendependeco estas bona afero por la landoj. Sed ili devas elekti la plej bonan por sia estonteco.

gxejko (Mostra il profilo) 17 maggio 2011 12:39:24

Mi estas Anglo kaj ŝajne samkiel aliaj en ĉi tiu fadeno mi kredas ke la skotaro devas mem decidi ĉu ili sendependiĝos aŭ ne.
Ankaŭ el memintereso mi volus tian debaton ĉar tio povus helpi skui la nuntempan sistemon kiun mi taksas altmoda kaj putriĝanta. Kaj foje ŝanĝon nur instigas ŝoko, aŭ en kazo de eventuala skota sendependiĝo ŝokego al la malnova sistemo

EdRobertson (Mostra il profilo) 17 maggio 2011 15:46:58

Mi estas skoto, kaj voĉdonis por sendependismaj partioj en la balotado de la 5a de majo. Sendependiĝo estas procedo kaj ne evento, ĉar neniu volas tujan fuŝitan ŝanĝon. Sed ĝi estas laŭgrada reiro al kiel funkcias normala lando. Tempo estas nun por forigi la postrestaĵojn de imperia pasinteco. Kun Anglio kaj la aliaj eksaj (aŭ ontaj eksaj) kolonioj de Anglio ni volas proksimajn amikecajn rilatojn, sed ne esti regata. Iom post iom, dum la venontaj 20 jaroj, Skotlando sendependiĝos.

Fuzzy (Mostra il profilo) 17 maggio 2011 15:59:42

EdRobertson:Mi estas skoto, kaj voĉdonis por sendependismaj partioj en la balotado de la 5a de majo. Sendependiĝo estas procedo kaj ne evento, ĉar neniu volas tujan fuŝitan ŝanĝon. Sed ĝi estas laŭgrada reiro al kiel funkcias normala lando. Tempo estas nun por forigi la postrestaĵojn de imperia pasinteco. Kun Anglio kaj la aliaj eksaj (aŭ ontaj eksaj) kolonioj de Anglio ni volas proksimajn amikecajn rilatojn, sed ne esti regata. Iom post iom, dum la venontaj 20 jaroj, Skotlando sendependiĝos.
Ĉu multaj skotoj opinias simile? Kiom da viaj konatoj ankaŭ voĉdonis por la sendependiĝo?

EdRobertson (Mostra il profilo) 18 maggio 2011 12:50:06

Fuzzy:Ĉu multaj skotoj opinias simile? Kiom da viaj konatoj ankaŭ voĉdonis por la sendependiĝo?
Plimulto, inkluzive homojn kiuj estas anglaj laŭdevene. Preskaŭ ĉiu kiun mi konas kiu voĉdonis por kontraŭsendependisma partio estas sufiĉe aĝa, kaj eble ne tiom ĝisdatiĝas pri kio okazas en la mondo.

Miland (Mostra il profilo) 26 maggio 2011 20:50:38

Mi estas Brita civitano, tamen nek anglo nek skoto. Mi ne volas ke la Unuiĝinta Regno dispeciĝu. Tamen, se la plimulto de skotoj vere volus sendependecon, mi ne kontraŭus. Ni vidu, se Aleks Salmond (la "unua ministro" de Skotlando, kaj estro de la skota nacia partio) faros referendumon pri la afero!

Scalex (Mostra il profilo) 29 maggio 2011 17:30:09

Mi estas denaske Anglo, kiu loĝas en Skotlando pli ol dek jarojn, kaj nun sentas tiel Skota kiel Angla.

La rilatoj inter Skotlando kaj Anglio estas tre komplika afero. Kune kun la cetero de Britio, Skotlandanoj efektivigis multe da prifierindaĵoj. Estas multe da kialoj por diri, ke esti Skota estas esti ankaŭ Brita. La eŭropa dinastio, "la domo de Stuarto" regis Skotlandon de 1371 ĝis 1603, kaj Brition entute (kaj Irlandon) dum plia jarcento.

Mi pensas, ke la plejmulto de Britoj konscias, ke kvankam Britio estas unuiĝinta lando (kiel en ĝia nomo "La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando"), ĝi enhavas kvar klare-apartajn naciojn - Anglio, Skotlando, Kimrio, kaj Nord-Irlando. Kiam Skotlando iĝis parto de Britio, ne estis pro invado, sed pro la kunaj decidoj kaj deklaroj de ambaŭ parlamentoj, de Skotlando kaj Anglio.

Skotlando estas malgranda nacio, enhavante nur 5 milionojn da homoj (Britio enhavas entute ĉirkaŭ 65 milionojn) . Multaj Skotoj demandas nun "kial apartgi nin de Anglio nun?". Landlimoj nur apartigas homoj, kaj eble le decido sendependiĝi suferigus la Skotan ekonomion, kaj do la ĉiutagan vivon de Skotoj. Kiel pli malgranda nacio, ni internacie povus reprezentiĝi malpli bone.

Aliflanke, ĉiam estis sento de aparta Skoteco, pri kiu Skotoj estas multe konata fieri. Skotlando havas du proprajn lingvojn (la Skota, kaj la Skot-gaela), kaj longdaŭra riĉa kulturo, aparte de la Angla kaj la Brita. La decidon unuiĝi kun Anglio la Skota popolo multe ne ŝatis tiam, kaj pro pramilitoj, daŭras hodiaŭ sento de kontraŭangleco (eĉ inter tiuj, kiuj nemulte fieras pri ties Skoteco).

Oni devas ankaŭ respekti la rajto de popolo decidi ilian propran destinon.

Persone, mi pensas, ke sendependiĝo, laŭgrada, eble dum la sekvaj 10 jaroj, estus bone. Mi samopiniis kun Ed Robertson, ke provo fari tuje estus stulta kaj helpus neniun. Mi mem fidas la staton de Skotaj politikoj pli ol la Angla, ĉar la parlamento estas pli freŝa, kaj malpli granda, kiu povas pli bone reprezenti la homoj, kiuj ĝi regas/servas. Mi opinias ĝenerale, ke regsistemoj devas konstante reŝanĝiĝi, por speguli la konstante ŝanĝantan mondon.

(Mi povas diri multe pli, ĉar, kiel mi diris, estas tre komplika afero. Estas multego da malsamaj opinioj inter Skotoj mem!)

Torna all’inizio