Ujumbe: 40
Lugha: Esperanto
tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2011 3:57:39 alasiri
darkweasel:Hm, tiun uzon de forgesas mi komprenas kiel forgesadasMi ne komprenas ĝin tiel, por mi ĝi estas kiel eksplikis Miland.. ke mi nun ne povas memori ion. En la angla oni eble dirus ekzemple "I heard it from a man, whose name I forget" celante ke mi nun ne povas rememori la nomon.
Mi ne scias ĉu tia uzo aperas en aliaj lingvoj. Sed mi ne nomus ĝin "anglismo" ĉar mi vidis tian uzon plurfoje en Esperanto.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2011 5:16:25 alasiri
tommjames:Mi ne scias ĉu tia uzo aperas en aliaj lingvoj. Sed mi ne nomus ĝin "anglismo" ĉar mi vidis tian uzon plurfoje en Esperanto.eble, mi ne certas. Mi pensas, ke ankaŭ rusoj dirus '...kies nomon mi nun ne memoras'.
Sed, se oni uzas 'forgesas' en tia frazo, plej verŝajne homoj povus diveni la celitan signifon. La alia interpreto estas iom malverŝajna en la kunteksto!
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2011 5:19:15 alasiri
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2011 5:30:25 alasiri
Chainy:Interese, ĉu ne angla-parolantoj ankaŭ uzus 'forgesi' en tia kunteksto?Germanlingvanoj certe ne.
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2011 8:08:01 alasiri
darkweasel:Debateblas, tamen jen alia ekzemplo el La Ondo de Esperanto:Miland:"Forgesas" certe ofte temas pri kutimo, tamen eblas uzi la vorton por signifi "ne povas memori". Jen ekzemple el Monato: "Tio memorigas min pri la versaĵo de iu ĵerseja poeto, kies nomon mi forgesas, verkanta en mortanta dialekto"Hm, tiun uzon de forgesas mi komprenas kiel forgesadas, do la parolanto ŝajne celas, ke ĝi jam ofte provis memori tiun nomon sed ĉiufoje forgesas ĝin.
"La uniformo, kiun mi surmetis tiel senpense, ŝajnis same malfacile demetebla kiel la fatala ĉemizo de — vi scias, mi forgesas la nomon de tiu kreitaĵo.” Ĉi-kaze, miaopinie, "forgesas" pli verŝajne signifas "ne povas memori".
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2011 2:29:19 asubuhi
forgesi (forges·i)
ne memori; perdi el memoro; ne pripensi
memori (memor·i)
konservi aŭ denove prezenti al si antaŭe ricevitajn perceptojn aŭ ideojn
konservi (konserv·i)
teni ion tiel, ke ĝi ankaŭ poste estu, kiel ĝi nun estas, ke ĝi ne malboniĝu, ke ĝi ne difektiĝu, ke ĝi ne perdiĝu
Malfacilas decidi, ĉu la verbo estas eventa aŭ daŭra.
zan (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2011 2:38:20 asubuhi
Krome, mi volas eĉ diri 'perdas'. Certas, ke 'perdi' estas momenta verbo kaj ĝi ne povas iĝi '-as'. Tamen mi volas diri 'mi perdas kuraĝon', celante esprimi 'mi perdis kuraĝon sed volas iam baldaŭ rekuraĝiĝi'. Se mi dirus 'mi perdis kuraĝon', mi kvazaŭ esprimus 'mi neniam rekuraĝiĝos'.
Probable 'forgesis','ne memoras' kaj 'nun forgesas' signifas la samon. Sed ĉu vi ne sentas, ke 'nun forgesas' kvazaŭ aldonas plian sencon 'iam mi povos rememori' ?
Antaŭĉio mi scias, ke al mia Esperanto influas la japana lingvo. Eble al ĉiu ajn ankaŭ ties gepatra lingvo, ĉu ne? Malgraŭ tio la kunteksto ĉiam helpas al ni kompreni unu la alian, mi scias. Sed tamen mi volas klarigi, kial mi tiel volas diri 'forgesas'.
zan (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2011 3:18:08 asubuhi
'Ŝi ruĝiĝis' havas momentan sencon. Tamen ĉu oni ne diras 'ŝi ruĝiĝas'? 'Ŝi tuj ruĝiĝis kaj ankoraŭ nun ruĝiĝas'. Ĉu tio signifas same kiel 'ŝi tuj ruĝiĝas kaj ankoraŭ nun ŝi estas ruĝa'? La dua frazo kvazaŭ signifus 'ŝi poreterne povas esti ruĝa'. Kion vi opinias pri tio?
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2011 11:18:25 asubuhi
Oni ne devas limigi sin al ia 'kiom da anĝeloj sur pinglokapa' konsidero de la verba radiko X.
La baza teorio de Esperanto estas la oportuna kombino de radikoj sufiĉa por indiki la deziratan signifon.
Tiu principo aplikiĝas ankaŭ en la kazo de baza kunmetaĵo kiel X-is aŭ X-as.
Konsideru la diferencon inter la najlo rustiĝis kaj ŝi ruĝigis.
Estus ja surprize se najlo rustiĝinta povus mirakle fariĝi brilneta sed ŝia vizaĝo ruĝiĝinte povus resti ruĝa aŭ rehavi normalan koloron.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2011 12:27:36 alasiri
Oni povas sin esprimi aliamaniere:
mi estas nun forgesinta X
X nun estas el mia memoro
Eble vi povas provi "mi forgesetis" por diri, ke la forgeso ne estas definitiva. Sed la kuntektsto devas helpi...