К содержанию

Verba aspekto en Esperanto

от zan, 16 мая 2011 г.

Сообщений: 40

Язык: Esperanto

zan (Показать профиль) 20 мая 2011 г., 2:41:34

Antaŭĉio mi konsentas, ke Esperanto estas bona lingvo. Tamen mi volas iom analizi, kial oni konjugacias tiel. Ĉu ne interese?

sudanglo:Konsideru la diferencon inter la najlo rustiĝis kaj ŝi ruĝigis.
Kiam oni scias, ke la najlo daŭre estos rustiĝinta, oni simple diru 'la najlo rustiĝis'. Tio respektas gramatikon.

Sed imagu, ke iu al vi dirus 'Via Esperanto rustiĝis!' aŭ 'Via Esperanto rustiĝas!'.(Mi trovis ĉi tiun frazon en ies blogo) Kiu estas pli ĝentila?

Krome, mi trovis la jenon en "Ana renkontas".
Ana: Jes, vi same dolĉe ridas kiel tiu aktoro. Fakte, eĉ pli dolĉe.
Iu: Mi dankas. Nun mi certe ruĝiĝas denove...
Sufiĉas diri 'Nun mi certe ruĝiĝis denove' laŭ gramatiko. Estas sam-signife. Sed ial la 'Iu' diris tiel. Kial?

zan (Показать профиль) 20 мая 2011 г., 2:44:08

Altebrilas:Eble vi povas provi "mi forgesetis" ...
Bone ankaŭ laŭ gramatiko!

sudanglo (Показать профиль) 20 мая 2011 г., 12:56:59

Kara Zan, mi ne komprenas kio precize ĝenas vin.

Lerneja instruisto de ĥemio povus diri ke en sala akvo la najlo pli rapide rustiĝas. Li parolas pri la procezo.

En mia kelo estas tiel humida la atmosfero ke la ŝrauboj kiuj tenas la ŝalto-skatolojn de la domkurento plene rustiĝis ĝis rompiĝo, do mi urĝe devis telefoni al elektristo.

En unu kazo oni parolas pri afero daŭra, en la dua pri rezulto.

Same estas en la kazo de Ana - ŝi parolas pri la procezo de ruĝiĝo pli ol la rezulto.

Estus iom strange tamen diri ke ies Esperanto rustiĝas krom se oni observis tion tra tempo. Pli nature, se iu faras erarojn, oni dirus en konversacio al tiu, ke lia Esperanto rustiĝis.

Sed mi revenigas vin al la baza principo en Esperanto ke oni kunmetas radikojn oportune.

Do necesas konsider la signifon de -as/-is la signifon de tio kio antaŭas la finaĵon, la kuntekston kaj la naturon de la mondo.

Tiel oni dirus 'Atendu momente mi forgesis mian ŝlosilojn, me devas reiri en la domon'

Oni malprobable dirus 'forgesas' en tiu kazo. Sed dirante 'Kiel li nomiĝas, mi ĉiam forgesas lian nomon' oni ja uzus la prezencon.

La diferenco inter 'tiu aktoro kies nomon mi forgesis, kaj 'tiu aktoro kies nomon mi forgesas' estas nuanca.

Sed unu pritemas la perdon de la memoro, kaj la alia la nunan staton de ne-memoro de la nomo - sed sen implico de ripetiĝo.

zan (Показать профиль) 21 мая 2011 г., 8:20:48

sudanglo:Kara Zan, mi ne komprenas kio precize ĝenas vin.
Mi ne ĝenas sed demandas min, kio estas aspekto por pli profunde kompreni Esperanton aŭ eĉ homajn lingvojn. Facilas, ke oni skribadas Esperanton senzorge kaj samtempe senmemfide pri gramatiko. Sed mi volas eliri el tia mia stato. Do via sugesto ege helpas min.

PMEG:AS-verbo montras, ke la ago aŭ stato estas reala, efektiva, kaj ke ĝi komenciĝis, sed ne finiĝis. Tio signifas, ke la ago aŭ stato okazas ĝuste nun, aŭ ke ĝi okazas kutime, aŭ ke la afero validas ĉiam:

IS-verboj montras, ke la ago aŭ stato estas reala, sed okazis iam antaŭ la momento de parolado. Normale la ago aŭ stato jam finiĝis:
sudanglo:Lerneja instruisto de ĥemio povus diri ke en sala akvo la najlo pli rapide rustiĝas. Li parolas pri la procezo.

En mia kelo estas tiel humida la atmosfero ke la ŝrauboj kiuj tenas la ŝalto-skatolojn de la domkurento plene rustiĝis ĝis rompiĝo, do mi urĝe devis telefoni al elektristo.

En unu kazo oni parolas pri afero daŭra, en la dua pri rezulto.
La unua eblas signifi 'la afero valida ĉiam'. Sed kompreneble ankaŭ eblas 'la stato okazanta ĝuste nun', kiam 'rustiĝi' estas daŭra verbo.

sudanglo:Same estas en la kazo de Ana - ŝi parolas pri la procezo de ruĝiĝo pli ol la rezulto.
Do vi sugestas, ke 'ruĝiĝi' estas daŭra verbo.

sudanglo:Tiel oni dirus 'Atendu momente mi forgesis mian ŝlosilojn, me devas reiri en la domon'

Oni malprobable dirus 'forgesas' en tiu kazo. Sed dirante 'Kiel li nomiĝas, mi ĉiam forgesas lian nomon' oni ja uzus la prezencon.

...

Sed unu pritemas la perdon de la memoro, kaj la alia la nunan staton de ne-memoro de la nomo - sed sen implico de ripetiĝo.
Kia vi pensas la verbo 'forgesi' estas, momenta aŭ daŭra? Se ĝi estas momenta verbo, la dua ekzemplo signifas 'ĝi okazas kutime'. Sed vi sugestis ke 'nuna stato sen implico de ripetiĝo'. Ĉu 'forgesi' estas daŭra verbo?

Nun mi ekpensis, ke eĉ ne gravas tio, ĉu aspekto de iu verbo estas momenta aŭ daŭra. Ĉar oni eble pensas, ke iu momenta evento estigas novan staton, kiun oni ne apartigas disde la evento mem.

darkweasel (Показать профиль) 21 мая 2011 г., 8:34:20

darkweasel:
Chainy:Interese, ĉu ne angla-parolantoj ankaŭ uzus 'forgesi' en tia kunteksto?
Germanlingvanoj certe ne.
Iom pli da klarigo pri tio ĉi:

En la germana oni ja diras "mi forgesis lian nomon", t.e. "mi ne plu povas memori lian nomon": ich habe seinen Namen vergessen

Mi tamen ne povus imagi uzon de "mi forgesas lian nomon" (ich vergesse seinen Namen).

Ja eblus imagi frazon kiel "mi forgesas ĉiam lian nomon" (ich vergesse immer seinen Namen) - tio signifas, ke mi plurfoje provis memori ĝin, sed ke ĝi ĉiufoje denove iras el mia memoro. Tiam la "forgeso" simple estas ripetata momenta ago.

Tial mi komprenas ankaŭ la Esperantlingvan verbon forgesi kiel momentan - laŭ mi, kiam mi forgesas ion, ĝi eliras (tiumomente) mian memoron, kaj poste, mi jam dirus, ke mi forgesis ĝin. Fakte ĝis nun mi ne sciis, ke la anglalingva to forget povas funkcii malsame.

zan (Показать профиль) 22 мая 2011 г., 7:24:17

黄鸡蛋:Fakte ruĝiĝi estas procezo: ne ruĝa - preskaŭ ne ruĝa - iom ruĝeta - ruĝa. Tial, ĝuste en la procezo, oni povas diri ke iu ruĝiĝas. Ĝin oni ofte pensas momenta, ĉar tiu procezo estas tro mallonga. Sed ĝi nepre ne estas stata verbo, ĉar "ruĝiĝi" ne montras la staton esti ruĝa.
Dankon 黄鸡蛋. Mi tute komprenis vian klarigon. Momenta evento normale okazas en tre mallonga tempo, sed la tempo povas pli longiĝi pro ia kialo. Oni povas meti libron en mallonga tempo, sed tablon oni ne povas meti tuj.

黄鸡蛋:zan, mi pensas ke vi pensas tro pri tio, ĉu verbo estas momenta aŭ daŭra.
Malkaŝe dirite, Esperanta lernolibro en la japana emfazas la distingon inter la du specoj de verbaj aspektoj. Tamen mi eĉ ne scias kiel traduki la du aspektajn nomojn esperanten.
La distingo nun konfuzas min. Do mi serĉas rimedon distingi tion. Se mi ne solvos tion, mi estos eterne en mallumo en Esperanto.

Kiel pri 'sveni'?
Kiam 'sveni' estas momenta verbo, 'li svenas' estas eraro por signifi, ke li ankoraŭ nun ne rehavas sian konscion.

darkweasel (Показать профиль) 22 мая 2011 г., 7:33:44

zan:
Kiel pri 'sveni'?
Kiam 'sveni' estas momenta verbo, 'li svenas' estas eraro por signifi, ke li ankoraŭ nun ne rehavas sian konscion.
Laŭ ReVo sveni estas "perdi dum kelkaj momentoj la konscion kaj sinmovon" - kaj do signifas la ekon de la senkonscieco (= perdon de la konscio). Ne ŝajnas konsilinde diri sveni por "esti sen konscio".

sudanglo (Показать профиль) 22 мая 2011 г., 11:41:52

Konsciu Zan ke aspekto estas ja aspekto.

Teorie oni en certaj cirkonstancoj povus koncepti iun agon en aspekto daŭra eĉ se normale oni tion ne faras.

Eĉ se sveni signifas perdo de konscio, kaj ni ne normale dirus ke iu estas svenanta, same kiel oni ne dirus ke iu estas perdanta ion, neŭroscientisto povus okupiĝi pri kio okazas en la cerbo en la momento de sveno, kaj do povus diri al siaj studentoj 'ni vidas en ĉi tiuj cerbobildoj de la registro ke la subjekto perdas (estas perdanta) la konscion'

Altebrilas (Показать профиль) 22 мая 2011 г., 21:09:31

Kio pri la aspekto de verbo pli malsimpla kiel aboni?

Kiel esprimi la aspekton:
- kiam mi plenigas la ĉekon
- kiam mi sendas la leteron
- kiam la eldonisto registras mian abonon
- kiam mi ricevas la unuan revuon de mia abono
- kiam mi ricevas la lastan?

Kio signifas "mi estas abonanta", "mi estas aboninta" ?

zan (Показать профиль) 23 мая 2011 г., 7:02:36

黄鸡蛋:Ĉu vi bonvolus diri al mi la du nomojn en la japana lingvo,
点動詞...punkta verbo?
線動詞...linia verbo?

Verŝajne ili estas plej famaj terminoj inter japanaj esperantistoj. rideto.gif

Наверх