Al la enhavo

Ĉu vi ŝatas la anglan lingvon?

de antoniomoya, 2011-majo-17

Mesaĝoj: 97

Lingvo: Esperanto

geo63 (Montri la profilon) 2011-majo-29 21:07:14

La anglan lingvon mi ŝatas (kiel lingvo). Sed mi tute ne ŝatas la ideon, ke ĝi restu la internacia ilo por komunikiĝi. La kialoj estas jenaj:

1. La angla estas malfacila en parolado kaj skribado. Mi jam uzas la lingvon por 30 jaroj kaj konstante mi faras erarojn (se mi parolus la lingvon senĉese, tiam mi uzus ĝin korekte, sed mi perdus mian gepatran lingvon). Mi ne povas kompreni ĉiujn anglajn dialektojn.

2. Oni devas lerni la lingvon dum 6-10 jaroj. Kaj eĉ post tiu ĉi lernado oni ne povas paroli ĝin senerare.

3. La angla estas maljusta - la angloparolantoj parolas ĝin denaske, ĉiuj aliaj devas ĝin ellerni kun grandaj kostoj de tempo kaj mono (jes - por la lernado oni devas pagi). Se la usona, angla, aŭstralia scienculo volas eniri la internacian sciencan societon li povas tion fari senprobleme. La pola, rusa, ĉina inĝeniero antaŭe devas ellerni la anglan dum 10 jaroj kaj li estas anglingva kripulo.

4. La angla lingvo mortigas aliajn lingvojn. Tio ĉi oni povas facile observi - jam la sveda lingvo estas endanĝerota. Mi ankaŭ observas multajn anglajn vortojn, kiuj substituas bonajn polajn vortojn, uzatajn de poloj por centjaroj. Tion ĉi mi tute ne ŝatas. Por poloj la angla estas tute fremda lingvo. Se mi vidas ĉi tion ĉe miaj lernantoj (mi estas mezlerneja instruisto) mi ĉiam atentigas ilin pri la konsekvencoj.

La samon tuŝas iun ajn alian naturan lingvon - naturaj lingvoj estas bonaj por iliaj parolantoj, kiuj uzas ilin denaske, sed ne por ĉiuj aliaj, kiuj devas ilin ellerni. La internacia lingvo:

1. devas esti facila kaj rapide lernebla - mi ne volas pasigi 6 jarojn por ĝin ellerni sufiĉe bone.

2. devas havi facilan prononcadon kaj fonetikan skribon

3. devas esti uzata nur internacie, ĉar alie tiu ĉi lingvo anstataŭigus la naciajn lingvojn, kiel nun faras la angla paŝon post paŝo.

4. devas esti justa, sen denaskuloj. Ĉiuj faras saman laboron por interkomunikiĝi, ne estas personoj privilegiitaj.

targanook (Montri la profilon) 2011-majo-30 05:30:18

Akibaaa/Fekaldemokratio ankoraŭfoje atakas la esperantistaron per siaj stultaj kaj malicaj komentaroj.

Akibaaa:En la historio de la pola pluraj lingvoj influis ĝin multe pli forte ol nuntempe faras tion la angla, kies influon vi evidente troigas en via menso. Kaj eĉ se ĝia influo estus multe pli granda, kaj ĝi hodiaŭ enkondukus en la polan ekzemple 1000 novajn vortojn, mi vere ne komprenas, kiel tio iel ajn malhelpus la polan. La pola estas natura lingvo, kaj ĝi estos tia, kia ĝin volos havi ties uzantoj.
Jes, aliaj lingvoj influis la polan, sed ili jam ne faras tion. La angla influas kaj ĝi estas deviga en lernejoj. Miaj kolegoj anstataŭas polajn vortojn per anglaj. Rimarku - anstataŭas ne enkondukas:

OK <-> dobrze
weekend <-> koniec tygodnia
shopping <-> zakupy
hello <-> cześć
trendy <-> popularny

Ĉe unu generacio tiuj anstataŭigoj povas ŝajni malimportaj - sed se tiu ĉi proceso daŭrigos dum centjaroj...
La rolo de pola lingvo (same kiel la sveda) plimalgrandigas en nia propra lando. La angla fariĝis deviga kondiĉo kiam ni serĉas laboron. Tial mi tute konsentas kun geo.

Akibaaa:Supozeble ĉar mi provas uzi argumentojn anstataŭ produktitajn de propagando senlogikajn sloganojn, kiuj fakte estas laŭ mi insultaj por la uzantoj de la angla ĉi tie. Kaj se vi "ne voĉdonas por Esperanto", mi ne komprenas, kio estas via celo.
Mi ne trovis ion insultigan por angloparolantoj en la mesaĝo de geo. Li nur montris la kialoj. Kaj geo tute ne skribis tie ĉi pri esperanto. Se Akibaaa ne komprenas la intencojn de sia kontraŭulo, kial do li povas ilin kritiki. Li kritikas siajn fobiojn aŭ imagaĵojn. Nur stultulo faras tion. Do la konkludo estas klara: Akibaaa estas stultulo, kiu mem ne scias pri kio li skribas. Mi nur komprenas, ke li volas kolerigi la esperantistoj. Tia estas lia intenco. Alie li skribus pri veraj faktoj, ne pri fantaziaĵoj.

Kaj se la esperanto estas tiel malbona ideo, kiamaniere mi povus ellerni ĝin en du monatoj? Post du monatoj da memlernado mi povas skribi esperante pli bone ol mi povas fari tion en la angla lingvo, kiun mi lernis dekdu jarojn en lernejo kun instruistoj. Kaj Tolstoj finlernis esperanton en kvar horoj sufiĉe bone, ke li povis skribi leterojn kaj legi librojn.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-majo-30 05:36:11

targanook:
trendy <-> popularny
... kaj popularny ja tute aspektas kiel indiĝena, pure slava, pola vorto, kaj tute maleblas, ke ĝi eble venas de la latina populus (popolo)/popularis (popola), ĉu ne? senkulpa.gif (Ankaŭ la angla havas la vorton popular, cetere.)

(Kaj ne, mi ne vidas, kiumaniere latina fremdvorto estas pli bona ol anglalingva.)

Tiurilata anekdoto, kiun mi iam legis en artikolo pri anglismoj en la germana:
"Vorton kiel Catering mi trovas tute superflua - mi diras Partyservice, tio estas la sama afero, mi ne bezonas por tio anglalingvan vorton!"
... nu, la homo, kiu diris tion, ŝajne ne plu eĉ rimarkas, ke kaj party kaj service estas anglalingvaj vortoj - sed protestas kontraŭ Catering nur sur la bazo, ke ĝi estas nova, ne sur la bazo, ke ĝi estas anglalingva.

targanook (Montri la profilon) 2011-majo-30 05:43:09

darkweasel:
targanook:
trendy <-> popularny
... kaj popularny ja tute aspektas kiel indiĝena, pure slava, pola vorto, kaj tute maleblas, ke ĝi eble venas de la latina populus (popolo)/popularis (popola), ĉu ne? senkulpa.gif (Ankaŭ la angla havas la vorton popular, cetere.)

(Kaj ne, mi ne vidas, kiumaniere latina fremdvorto estas pli bona ol anglalingva.)
Mi ne estas lingvisto, do ne prenu miajn ekzemplojn tiel serioze.

trendy <-> nowoczesny, zgodny z nowoczesnymi nurtami, na czasie, obiegowy...

kvankam "popularny" estas jam delonge poligita:

popularny, popularność, popularyzować, popularyzator

kaj "trendy" estas tute fremda.

Akibaaa (Montri la profilon) 2011-majo-30 06:08:05

targanook:La rolo de pola lingvo (same kiel la sveda) plimalgrandigas en nia propra lando.
Tion mi trovas denova troiga diraĵo.

targanook:La angla fariĝis deviga kondiĉo kiam ni serĉas laboron.
Certe ne ĉiun laboron.

Kaj cetere, se labordonanto pagas al vi, simple submetiĝu al liaj kondiĉoj aŭ serĉu alian laboron.

targanook:La angla influas kaj ĝi estas deviga en lernejoj.
Mi estas kontraŭ deviga instruado de la angla en lernejoj. Same pri ĉiuj aliaj lernobjektoj.

targanook:Mi ne trovis ion insultigan por angloparolantoj en la mesaĝo de geo. Li nur montris la kialoj. Kaj geo tute ne skribis tie ĉi pri esperanto.
Al mi freneze troigaj diraĵoj kiel "la angla mortigas aliajn lingvojn" ŝajnas kapabli esti insultaj.

Eĉ se li ne rekte menciis Esperanton en tiu mesaĝo, mi havis rajton supozi, ke li celas ĝuste ĝin kiel la eblan solvon.

targanook:Se Akibaaa ne komprenas la intencoj de sia kontraŭulo, kial do li povas ilin kritiki. Nur stultulo faras tion. Do la konkludo estas klara: Akibaaa estas stultulo, kiu mem ne scias pri kio li skribas.
Nekomprenado intencojn de kunparolanto kaj sensenca insultado estas ĝuste tio, kion vi mem prezentas.

Mi daŭre atendas, ke iu el la koleremaj esperantistoj montru al mi, kie mi insultis iun en tiu ĉi fadeno. Mi sincere dubas, ke iu kapablos fari tion. Dum insultaĵoj en la supera citaĵo de homo aliajn personojn akuzanta pri insultado estas sufiĉe facile rimarkeblaj.

targanook:Mi nur komprenas, ke li volas kolerigi la esperantistoj. Tia estas lia intenco. Alie li skribus pri veraj faktoj, ne pri fantaziaĵoj.
"La veraj faktoj" kiel ekzemple tiu, ke la sveda estas endanĝerigita? Eĉ unu el la ligiloj de geo63, per kiu li laŭŝajne deziris pruvi sian teorion pri endanĝeriĝo de la sveda, klare klasifikas ĝin kiel "ne endanĝerigita". Nu, sed kompreneble estas mi, kiu fantazias.

Cetere, kredu al mi, ke vi eraras, se vi pensas, ke via insultado min gajnigos al vi simpation de la plej lertaj de la ĉitieaj ĉeestantoj, kun kiuj mi multe parolis antaŭ ol vi entute sciis ion ajn pri Esperanto, kaj kiuj - mi supozas - ŝatas min iom pli multe ol vin, malgraŭ ke mi ne admiras Esperanton tiom, kiom ili.

Kaj mi neniun intencas kolerigi. Kiam mi vidas mesaĝon, al kiu mi malkonsentas, mi honeste provas ĝin refuti.

Kaj cetere tio estas la lasta fojo, kiam mi provas rebati tiajn idiotajn atakojn kontraŭ mi. Tio ne sencohavas.

Se mi povus tion fari, mi forĵetus vin el tiu ĉi loko pro personaj atakoj kaj insultoj kontraŭ alia uzanto.

targanook (Montri la profilon) 2011-majo-30 06:08:05

Kelkaj anglaj vortoj, kiuj aperis en la pola lingvo:

aktor
business
businessman
buton
CD
cool
dżinsy (jeans)
dżojstik (Joystick)
ekstra
fast-food
finanse
ful
gril
hamburger
hipermarked
hit
hotdog
laptop
laser
luknąć (to look into)
motel
pub
radar
radio
sory
stewardesa
striptiz
style
T-shirt
tv
video
weekend
zabukować (to book)

Kelkaj estas bonaj, ĉar ne la pola ne ekzistis iliaj ekvivalentoj, sed aliaj estas tute redundaj - ni havas vortojn por tiuj ideoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-majo-30 06:11:24

Nu bone. Do "popularny" estas fremdvorto tiel malnova, ke ĝi jam alprenis polan deklinacion. Vi do tute ne plu rimarkas, ke ĝi estas fremda. Ĉu ne estas tre verŝajne, ke post kelkaj generacioj uzantaj ĝin, la sama okazos al "trendy"?

Akibaaa (Montri la profilon) 2011-majo-30 06:17:20

targanook:Mi ne estas lingvisto, do ne prenu miajn ekzemplojn tiel serioze.
Do vi mem agnoskas, ke vi ne vere lertas pri la temo, sed tamen starigas sufiĉe seriozan tezon pri detruiĝado de la pola pro la angla influo, kaj nomas stultulo ulon, kiu al tio malkonsentas.

targanook:trendy
Mi neniam aŭdis tiun vorton uziĝi, escepte de en la televido.

targanook:shopping
Mi neniam aŭdis uziĝi.

targanook:weekend
targanook:OK
Tiuj vortoj ekzistas en la pola de pluraj jardekoj. Ĉu mi vere detruas la polan uzante ilin?

Akibaaa (Montri la profilon) 2011-majo-30 06:32:23

targanook:Kelkaj anglaj vortoj, kiuj aperis en la pola lingvo:

aktor
business
businessman
buton
CD
cool
dżinsy (jeans)
dżojstik (Joystick)
ekstra
fast-food
finanse
ful
gril
hamburger
hipermarked
hit
hotdog
laptop
laser
luknąć (to look into)
motel
pub
radar
radio
sory
stewardesa
striptiz
style
T-shirt
tv
video
weekend
zabukować (to book)

Kelkaj estas bonaj, ĉar ne la pola ne ekzistis iliaj ekvivalentoj, sed aliaj estas tute redundaj - ni havas vortojn por tiuj ideoj.
Eble do vi unue skribu, kiujn vortojn vi trovas senbezonaj kaj damaĝaj (prefere kun proponitaj alternativoj), anstataŭ aperigadi longan liston enhavantan vortojn, el kiuj unujn vi trovas malbonajn kaj aliajn ne.

Multaj el ili (radio, ekstra, aktor, telewizja, wideo, finanse) entute ne venas el la angla (la angla prenis la radikojn el aliaj lingvoj, same kiel la pola), kaj mi pensas, ke tio pruvas vian senscion, kaj montras, kiom malmulte da argumentoj kaŝiĝas malantaŭ via aroganta insultemo. Aliaj - kiel "luknąć" - ne ekzistas ekster gimnazia slangeto. "Hotdog" kaj "hamburger" same "detruas" la polan kiel "pizza" kaj "kalafior", kaj "dżins" same kiel "muślin". Kaj "hipermarked" oni fakte skribas "hipermarket".

Kaj cetere - mi ne scias, kiel entute pruntprenado vortojn laŭ la principoj de natura lingva evoluo (do pliriĉigado lingvon kaj alproprigado sekvajn uzeblajn elementojn) povas esti detrua.

Mi pensas, ke via provo konvinki la forumanojn pri la danĝera influo de la angla per aperigo ĉi tie tiun liston plenan je vortoj tute ne nepre anglaj kaj kutime tre internaciaj kaj troveblaj en la vortaroj de supozeble preskaŭ ĉiuj lingvoj de la civilizitaj popoloj de Eŭropo, estas sufiĉe, por ke ĉiuj konvinkiĝu, kiel groteska absurdaĵo estas tiuj krioj kaj plendoj pri la minaca karaktero de la angla.

Vian kompromitiĝon ĉi tie mi jam opinias plena.

targanook (Montri la profilon) 2011-majo-30 07:51:23

Akibaaa: ???
Akibaaa, ĉesu skribi viajn tekstaĉojn, ĉar neniu havas plezuron ilin legi. Mi nur devas supersalti ilin. Vi jam havas etiketon, nenion novan povas vi skribi.

Reen al la supro