去目錄頁

Ĉu vi ŝatas la anglan lingvon?

antoniomoya, 2011年5月17日

讯息: 97

语言: Esperanto

geo63 (显示个人资料) 2011年6月20日下午4:28:28

Maulrus:Parolante la anglan lingvon dum mia tuta vivo, mi tre ŝatas ĝin. Mi komprenas kial iu ne ŝatas, sed mi pensas ke ĝi estas tre bela.
Jes, la angla estas bela lingvo, sed samtempe ĝi estas tre malfacila kaj deloga por fremdlandanoj - komence ĝi ŝajnas esti gramatike simpla, sed ju pli multe vi lernas des pli multe ĝi malfaciliĝas. Malatenta lernanto ĉiam enfalas en miloj da kaptiloj. Mi scias tion el mia propra sperto. Do la lernado neniam finiĝas. La angla estas la plej bona lingvo por anglolingvanoj, por ĉiuj aliaj ĝi estas nur deviga pezo. Kaj tio ne estas justa, ĉar ni havas esperanton. Kial 90% da mondloĝantaro devas lerni la anglan lingvon kaj esti lingvaj kripluloj por la resto de ilia vivo?

Koracio (显示个人资料) 2011年6月22日上午8:49:50

Lernado de lingvo neniam finĝas, la lingvo devas manĝi por ke ne morti.

vincas (显示个人资料) 2011年6月23日下午3:46:49

> Ĉu vi ŝatas la anglan lingvon?

Jes, mi estas amanto de la angla lingvo, kvankam mi ĝin neparolas bone. Fakte mi tute ne povas paroli en tiu lingvo, sed mi esperas ke iam mi povus almenau averaĝe paroli ĝin. Sed mi tute bone legas tekstojn.

vincas (显示个人资料) 2011年6月23日下午3:50:17

> Kial 90% da mondloĝantaro devas lerni la anglan lingvon kaj esti lingvaj kripluloj por la resto de ilia vivo?

Tial, ke la mondo estas tre maljusta.

geo63 (显示个人资料) 2011年6月23日下午4:25:19

vincas:> Kial 90% da mondloĝantaro devas lerni la anglan lingvon kaj esti lingvaj kripluloj por la resto de ilia vivo?

Tial, ke la mondo estas tre maljusta.
Mia demando estis retorika. La homoj valoras nur forton kaj profiton. Naturale, ke esperanto estus pli bona alternativo por la komuna mondlingvo. Sed la potenculoj de mondo pensas alie, kaj la resto ne pensas multe pri tio - ili nur sekvas la vojon stangomarkitan. Oni traktas esperanton kiel iu ŝercaĵo, antika projekto kiu neniam funkciis kaj estas jam delonge forgesita. Oni pensas ke nur la angla estas la lingvo utila kaj lerninda. Oni ne pensas pri kostoj kaj konsekvencoj de tiu ĉi situacio. La potenculoj pensas nur pri sia propra profito, pri la fato de aliaj ili entute ne interesiĝas. Estis ĉiam tiel, de entikvaj tempoj ĝis la nunaj. Kaj nenio ŝanĝiĝos en la estonteco. La angla devos cedi kaj iu nova mondlingvo aperos (plejŝajne la ĉina). Ĉion, kion oni skribas pri la utileco de la angla lingvo hodiaŭ, oni ankaŭ diros pri la ĉina (aŭ alia) lingvo morgaŭ. Tiu ĉi skemo oftiĝas refoje kaj refoje dum la tuta homara historio. Kial estos alie?

vincas (显示个人资料) 2011年6月23日下午5:47:31

> La angla devos cedi kaj iu nova mondlingvo aperos (plejŝajne la ĉina). Ĉion, kion oni skribas pri la utileco de la angla lingvo hodiaŭ, oni ankaŭ diros pri la ĉina (aŭ alia) lingvo morgaŭ. Tiu ĉi skemo oftiĝas refoje kaj refoje dum la tuta homara historio. Kial estos alie?

Se iam grava estis latina lingvo kaj nun ĝi perdis sian gravecon, el tio oni nepovas findecidi ke la sama sorto spertos la angla lingvo. Eble la angla lingvo fariĝos tiel grava, ke eĉ la ĉina nepovos konkuri kun la angla.

geo63 (显示个人资料) 2011年6月23日下午10:20:36

vincas:> La angla devos cedi kaj iu nova mondlingvo aperos (plejŝajne la ĉina). Ĉion, kion oni skribas pri la utileco de la angla lingvo hodiaŭ, oni ankaŭ diros pri la ĉina (aŭ alia) lingvo morgaŭ. Tiu ĉi skemo oftiĝas refoje kaj refoje dum la tuta homara historio. Kial estos alie?

Se iam grava estis latina lingvo kaj nun ĝi perdis sian gravecon, el tio oni nepovas findecidi ke la sama sorto spertos la angla lingvo. Eble la angla lingvo fariĝos tiel grava, ke eĉ la ĉina nepovos konkuri kun la angla.
La ĉina lingvo jam konkuras kun la angla en Azio. Tio ĉi jam okazas, ne en futuro. Pli kaj pli multaj homoj komencas lerni la ĉinan en la tuta mondo. Ĉina lingvo estas same bela kaj utila kiel la angla.

vincas (显示个人资料) 2011年6月24日上午10:06:55

> Ĉina lingvo estas same bela kaj utila kiel la angla.

Bela? Eble! Sed ke la ĉina lingvo estas tiel ulila, kiel la angla lingvo mi nepovas konsenti. Vi vidu, la angla lingvo estas lingvo de tutmonda scienco, kaj turismo. Ĉu en Polujo aŭ Litovio iu surstarte parolus kun vi ĉine? Certe ne. La angla lingvo estas oficiala lingvo en 53 landoj. Kiu parolas ĉine? Multe da malriĉaj homoj. En Eŭropa Unio 90 procentoj da lernantoj lernas la anglan lingvon. Mi volas insulti neniu, sed tia estas la realeco.

geo63:
4. La angla lingvo mortigas aliajn lingvojn. Tio ĉi oni povas facile observi - jam la sveda lingvo estas endanĝerota.
Se Esperanto okupiĝus loko de la angla lingvo, ĝi same kiel angla mortigus aliajn lingvojn. La sveda lingvo estas tute sekura kaj mi konsentas kun unu forumanto, kiu diris simile "La sveda estas nuntempe parolata de laŭŝajne ĉirkaŭ 10 milionoj da homoj. Tio estas sufiĉe multe, kaj mi ne komprenas, de kie venas tiu informo pri ties endanĝeriĝo".

Akibaaa:Danke al tio mi povas uzi ĉiutage vere riĉan, esprimpovan kaj nuancoplenan lingvon! Tiom diferencan ol tiu koŝmara Esperanto, per kiu mi nun malfacile klopodas surekranigi miajn pensojn!
Esperanto estas simpla komunikilo, sed simpla nesignifas primitiva.

> ...per kiu mi nun malfacile klopodas surekranigi miajn pensojn!

Sed eble tio estas nur via persona problemo kaj Esperanto ĉi tie tute ne kulpas.

geo63 (显示个人资料) 2011年6月24日下午7:51:35

vincas:> Sed ke la ĉina lingvo estas tiel ulila, kiel la angla lingvo mi nepovas konsenti. Vi vidu, la angla lingvo estas lingvo de tutmonda scienco, kaj turismo...
Ni ripetu tiun ĉi konversacion post 30 jaroj. Multaj homoj lernas la anglan lingvon, sed nur malmultaj (10%) povas uzi ĝin flue kaj paroli angle pri pli gravaj aferoj ol direktomontrado. Antaŭ 60 jaroj la samon oni diris pri la franca lingvo - la lingvo de scienco, kulturo, diplomatio, nobluloj. Kie estas la franca lingvo nun? Kio okazis al ĝi? Hodiaŭ estas la angla - morgaŭ iu alia lingvo.

Pensu, kial la angla lingvo atingis sian pozicion? Ĉar ĝi estas tiel utila? Ĉar ĝi estas simpla? Aŭ ĉar ĝi estas la lingvo de superpotenco?

darkweasel (显示个人资料) 2011年6月24日下午8:33:52

geo63:
Pensu, kial la angla lingvo atingis sian pozicion? Ĉar ĝi estas tiel utila? Ĉar ĝi estas simpla? Aŭ ĉar ĝi estas la lingvo de superpotenco?
El #3 (lingvo de superpotenco) sekvis #1 (utileco).

Ĉu ĝi estas simpla? Kompare al aliaj lingvoj jes, almenaŭ gramatike. Laŭdire Zamenhof bazis multajn facilajn trajtojn de la gramatiko de Esperanto sur la angla, ĉar nur tie li vidis, ke lingvo povas funkcii kun relative simpla gramatiko.

回到上端