לתוכן העניינים

la serendipo "la"

של glig, 18 במאי 2011

הודעות: 8

שפה: Esperanto

glig (הצגת פרופיל) 18 במאי 2011, 17:56:08

Saluton forumuloj ridulo.gif Hazarde mi trovis tiun ĉi vikipedian artikolon: http://eo.wikipedia.org/wiki/Serendipo . Ĝi temas pri la vorto "serendipo", sed min ne interesas la signifo, sed la serendipoj listigitaj malsupre en tiu artikolo. Unu el la serenedipoj estas ankaŭ la artikolo "la", ĉu iu scias kial?

darkweasel (הצגת פרופיל) 18 במאי 2011, 18:29:33

Jam antaŭ ĉ. 5 jaroj iu demandis la saman en la diskutpaĝo de tiu artikolo. Mi nun forigos tion, ĉar mi opinias ĝin sensencaĵo.

glig (הצגת פרופיל) 18 במאי 2011, 19:30:08

darkweasel:Jam antaŭ ĉ. 5 jaroj iu demandis la saman en la diskutpaĝo de tiu artikolo. Mi nun forigos tion, ĉar mi opinias ĝin sensencaĵo.
Ĉio estas bona nun! okulumo.gif

glig (הצגת פרופיל) 18 במאי 2011, 19:42:02

Interalie tiu vorto ege plaĉas al mi, laŭ mi ĝi iel belsonas, ĉu ne? Mi tute ne sciis ke "viagra" apartenas al serendipoj, tio surprizis min.

Jen la listo de diversaj serendipoj (angla viki.):

http://en.wikipedia.org/wiki/Serendipity

Continuum (הצגת פרופיל) 18 במאי 2011, 19:47:39

Mi ne tute komprenas la signifon de la vorto "serendipo"!! demando.gif
Kiu povas al mi ekspliki?

glig (הצגת פרופיל) 18 במאי 2011, 20:03:29

Continuum:Mi ne tute komprenas la signifon de la vorto "serendipo"!! demando.gif
Kiu povas al mi ekspliki?
Jen ekspliko el vikipedio: "Serendipo (el la nomo Serendip) estas necelita malkovro, ĝenerale scienca, kiun esploristo atingis hazarde sed ankaŭ per ioma talento."

Bona ekzemplo estas tiu de Kristoforo Kolumbo, kiu malkovris Amerikon hazarde, pensante ke li alvenis al Barato, sed li vidis tute novan parton de la mondo antaŭ siaj okuloj. Kaj tio havis grandan signifon poste; kutime ĉiu serendipo havas pli-malpi iun grandan signifon por homoj. Ĉu bone?

Continuum (הצגת פרופיל) 18 במאי 2011, 20:59:31

Mi komprenis iomete, dankon al vi!
Sed ŝajnas al mi ke ne ekzistas tia vorto en franca lingvo! shoko.gif

Continuum (הצגת פרופיל) 19 במאי 2011, 07:53:46

Jen!! Mi trovis tiun vorton en franca lingvo, tamen ĝi estas preskaŭ nur uzita de sciencistoj. (Tial mi ne konis ĝin!) okulumo.gif

לראש הדף