본문으로

La plej grava afero de lastaj tempoj por esperantistoj!

글쓴이: paulopolo, 2011년 5월 19일

글: 17

언어: Esperanto

Chainy (프로필 보기) 2011년 5월 19일 오후 2:56:11

Ĉi tiu afero pri la himno estas nur embarasa - neniu en Eŭropo prenos ĝin serioze. Bedaŭrinde, la nombro de Esperantistoj ankoraŭ estas tro malgranda por ke aliaj homoj subtenu tian ideon.

Mi ne konsentas kun lia nomo, sed fek' pravas ke Esperantistoj okupiĝu pri aliaj pli gravaj aferoj anstataŭ elpensi tiajn embarasaĵojn.

paulopolo (프로필 보기) 2011년 5월 19일 오후 3:02:26

Chainy:Ĉi tiu afero pri la himno estas nur embarasa - neniu en Eŭropo prenos ĝin serioze. Bedaŭrinde, la nombro de Esperantistoj ankoraŭ estas tro malgranda por ke aliaj homoj subtenu tian ideon.

Mi ne konsentas kun lia nomo, sed fek' pravas ke Esperantistoj okupiĝu pri aliaj pli gravaj aferoj anstataŭ elpensi tiajn embarasaĵojn.
Do kio ne estas embarasa?

zan (프로필 보기) 2011년 5월 20일 오전 7:16:52

Ĝis nun la Eŭropa Himno estas la sola en la mondo sen vortoj – neniu konsentis kanti himnon laŭ la vortoj de Schiller (germane), ankaŭ oni ne konsentis la vortojn anglajn por la himno al ĉiuj eŭropaj nacioj…
Mi proponas, ke eŭropanoj kantu per siaj respektivaj nacilingvoj samtempe. Malbele? Ne gravas. Espereble, ke unu el ili estu Esperanto.

fekaldemokratio:Kaj se vi volas scii, kion mi asertus grava afero por esperantistoj, se ili reale deziras disvastigi sian verkon, mi povus respondi, ke ili klopodu igi Esperanton almenaŭ unuprocente tiom kulture kaj science valora,kiom...
Laŭ mi tio ne necesas por Esperanto.

maratonisto (프로필 보기) 2011년 5월 20일 오전 7:26:24

Kie oni povas elŝuti la melodion de Eŭropa Himno en formato MIDI? Mi ne trovis ĝin en Interreto.

qwertz (프로필 보기) 2011년 5월 20일 오전 8:24:07

maratonisto:Kie oni povas elŝuti la melodion de Eŭropa Himno en formato MIDI? Mi ne trovis ĝin en Interreto.
Serĉu Ode to Joy

Himno de Eŭropo (angla vikipedio)

maratonisto (프로필 보기) 2011년 5월 20일 오전 11:05:57

Dankegon, qwertz! Mi elŝutis bonegajn variaĵojn.

jan aleksan (프로필 보기) 2011년 5월 21일 오후 5:51:22

zan:
Mi proponas, ke eŭropanoj kantu per siaj respektivaj nacilingvoj samtempe. Malbele? Ne gravas. Espereble, ke unu el ili estu Esperanto.
+1

다시 위로