目次へ

La plej grava afero de lastaj tempoj por esperantistoj!

paulopolo,2011年5月19日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

paulopolo (プロフィールを表示) 2011年5月19日 12:29:00

Post la manifestacio kun kantado de la Eŭropa Himno, okazis intervjuo de TV-redaktorino kun organizantino de la evento - Halina Komar. Jen ĝia traduko al Esperanto:

Demando: Ni estas atestantoj de la historia momento – publika prezentado de Himno de Eŭropo?

Respondo: Ĝuste, mi pri tio revis, sed ne supozis, ke tio estas realigebla. Ni sukcesis, ĉar unue ni trovis en nia urbo favoran Urban Estraron, due – kunlaborantan, bonegan Urban Kulturcentron, kiu donis al ni reĝisoron de la manifestacjo - Sinjoron Stanislaon Szarek, kiu konvinkis la korusojn kaj grandandiozan orkestron soldatan por laboro al tiu ĉi celo. Tial ni sukcesis fari tian prapremieron en Eŭropo. Tio ankoraŭ ne estas oficialigita, ni memoru pri tio, ĉar la Lisbona Traktato ebliganta civitanajn iniciatojn validiĝos nur de januaro 2012, sed tio ĉi kio okazis, heroldas: ni, civitanoj montras sian volon havi himnon por kanti ĝin! Ĝis nun la Eŭropa Himno estas la sola en la mondo sen vortoj – neniu konsentis kanti himnon laŭ la vortoj de Schiller (germane), ankaŭ oni ne konsentis la vortojn anglajn por la himno al ĉiuj eŭropaj nacioj…
Ni donas al ĝi grandiozan lingvon – la lingvon neŭtralan, kreitan en Pollando kaj de Polo, la lingvon amikan, kiu ne malhonorigas iuajnan nacion kaj ŝtaton, ĉiu povas ĝin kanti…
Tial, por ke la evento fariĝu vere historia, ni, eŭropaj esperantistoj, komencos kampanion oficialigi tion jam de januaro 2012, kiam en 7 eŭropaj landoj estos kolektotaj subskriboj de unu miliono EU-civitanoj, ĉar tiaj estas la kondiĉoj de Lisbona Traktato. Kaj ni tion faros certe! Kaj KOMENCO estis ĝuste tie, en Pollando, Nowy Sacz.

Demando: Tiu ĉi manfestacio okazis enkadre de Tutpollanda Kongreso de Esperantistoj en Nowy Sacz?

Respondo: Jes, krom la gastoj el tuta Pollando ni havas la reprezentantojn el 10 (dek) eŭropaj landoj i tio estas la taŭga momento por ilia ĉeesto en la manifestacjo kaj ebleco transdoni la informon pri evento al E-organizoj en iliaj landoj.

Demando: Kia estas la ideo de via kongreso?

Respondo: La titolo de la Kongreso estas: „Civitana Aktiveco de Esperantistoj” – kaj la ateston pri ĝies vero ni havis ĝuste tie: ĉar ni tion iniciatis kaj organizis, sukcesis allogi aliajn…
Ni estas fieraj kaj tre feliĉaj, vere! Dankon.

Interparolis: Anna Serafin el TV INSAT kun Halina Komar, organizantino de 32a TEK en Nowy Sacz,
Nowy Sacz, la 5-an de majo 2011j.

Originala ligilo:
Himno de Eŭropo

qwertz (プロフィールを表示) 2011年5月19日 13:04:01

Mi opinas:

Kanti esperantlingva liriko dum ofiziala eŭropa himno estas finvenkisma menso.

Kanti esperantlingva liriko dum ofiziala eŭropa himno estas senrespeke al aliajn ofizialajn lingvojn de Eŭropa Unio.

Ankaŭ, ĉu oni vere bezonas sole unu kanthimnon?

ĝp,

paulopolo (プロフィールを表示) 2011年5月19日 13:08:15

qwertz:Mi opinas:

Kanti esperantlingva liriko dum ofiziala eŭropa himno estas finvenkisma menso.

Kanti esperantlingva liriko dum ofiziala eŭropa himno estas senrespeke al aliajn ofizialajn lingvojn de Eŭropa Unio.

Ankaŭ, ĉu oni vere bezonas sole unu kanthimnon?

ĝp,
Ĝis nun la Eŭropa Himno estas la sola en la mondo sen vortoj – neniu konsentis kanti himnon laŭ la vortoj de Schiller (germane), ankaŭ oni ne konsentis la vortojn anglajn por la himno al ĉiuj eŭropaj nacioj…
Ni donas al ĝi grandiozan lingvon – la lingvon neŭtralan, la lingvon amikan, kiu ne malhonorigas iuajnan nacion kaj ŝtaton, ĉiu povas ĝin kanti…

Hispanio (プロフィールを表示) 2011年5月19日 13:24:19

paulopolo:

Pardonu, sed la hispana himno ankaŭ ne havas vortojn senkulpa.gif

fekaldemokratio (プロフィールを表示) 2011年5月19日 13:24:26

paulopolo:la lingvon neŭtralan
Ne.

paulopolo:kreitan de Polo
Ne.

paulopolo:la lingvon amikan
Ne.
Tiu ĉi manfestacio okazis enkadre de Tutpollanda Kongreso de Esperantistoj en Nowy Sacz?
"Nowy Sącz" kaj ne "Nowy Sacz" (mi vidas, ke la malĝusta skribo aperas plurfoje, do temas pri neglekto kaj ne simpla tajperaro), sed tio, ke pluraj esperantistoj postulantaj de la mondo, ke ĝi agnosku grandiozecon de ilia lingvo, kaj asertantaj sin subtenantoj de multlingveco kaj defendantoj de la lingvoj de la mondo endanĝerigitaj de la fia angla (nuraj pretekstoj por doni al Esperanto ian ŝajnkialon por ekzisti), mem estas la lastaj, de kiuj oni povus atendi ian respekton por alia lingvo ol Esperanto mem (eĉ se tiu lingvo estas ilia denaska), estas por mi nenio nova.

paulopolo:Ĝis nun la Eŭropa Himno estas la sola en la mondo sen vortoj
Ne.

La hispana himno ne havas vortojn, kaj certe ankaŭ pluraj aliaj.

fekaldemokratio (プロフィールを表示) 2011年5月19日 13:36:32

Kaj se vi volas scii, kion mi asertus grava afero por esperantistoj, se ili reale deziras disvastigi sian verkon, mi povus respondi, ke ili klopodu igi Esperanton almenaŭ unuprocente tiom kulture kaj science valora, kiom ekzemple tiom malamata de ili la angla, anstataŭ obstine kompromitadi sin per absurda postulado al Esperanto honorojn, kiujn ĝi ankoraŭ tute ne meritas.

qwertz (プロフィールを表示) 2011年5月19日 13:38:28

Hispanio:
Pardonu, sed la hispana himno ankaŭ ne havas vortojn
Tre interesa. Mi ne sciis.

paulopolo (プロフィールを表示) 2011年5月19日 13:44:32

qwertz:
Hispanio:
Pardonu, sed la hispana himno ankaŭ ne havas vortojn
Tre interesa. Mi ne sciis.
Interesa, sed tute ne grava. Ni parolas pri promocio de esperanto per himno. Se vi pensas, ke tio ne estas necesa/bona, mi rispektas vian opinion.

qwertz (プロフィールを表示) 2011年5月19日 14:18:57

paulopolo:
qwertz:
Hispanio:
Pardonu, sed la hispana himno ankaŭ ne havas vortojn
Tre interesa. Mi ne sciis.
Interesa, sed tute ne grava. Ni parolas pri promocio de esperanto per himno. Se vi pensas, ke tio ne estas necesa/bona, mi rispektas vian opinion.
Do, jes, mi ankaŭ respektas via opinio. Ni estas membrojn de unu "familia rondo", ĉu ne? okulumo.gif

Amike,

paulopolo (プロフィールを表示) 2011年5月19日 14:24:31

qwertz:
paulopolo:
qwertz:
Hispanio:
Pardonu, sed la hispana himno ankaŭ ne havas vortojn
Tre interesa. Mi ne sciis.
Interesa, sed tute ne grava. Ni parolas pri promocio de esperanto per himno. Se vi pensas, ke tio ne estas necesa/bona, mi rispektas vian opinion.
Do, jes, mi ankaŭ respektas via opinio. Ni estas membrojn de unu "familia rondo", ĉu ne? okulumo.gif

Amike,
Certe amiko rideto.gif

先頭にもどる