去目錄頁

Nova aspekto de PMEG

darkweasel, 2011年5月22日

讯息: 6

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2011年5月22日上午8:08:20

La tuta TTT-paĝaro de Bertilo WENNERGREN, inkluzive de PMEG, antaŭ nelonge ricevis novan aspekton.

Mia persona opinio: La antaŭa pli bonis. Nun oni devas rulumi supren por atingi la navigaciujon, antaŭe ĝi estis fiksita maldekstre.

Kion opinias vi?

ceigered (显示个人资料) 2011年5月22日上午8:31:51

Mi samopinias. Sed, kiel mi diris ĉe la angla forumo, ja estas plibonigoj - la ujoj por la ekzemplaj tekstoj kaj iliaj novaj ombroj estas belaj, kaj la ligila teksto ŝajnas pli bela (la kursorŝvebaj efikoj ankaŭ).

Sed la reston mi ne ŝatas multe malgajo.gif

Eble kominaĵo de la nova kaj malnova estus bonega?

qwertz (显示个人资料) 2011年5月22日上午9:57:20

Bonvolu, bonvolu, bonvolu, ne fokusigi al aspekto de ia TTT-paĝaro. Bonvolu fokusigi al aspekto de dosieroformato de elektronika libro. Detale licenclibera EPUB-formaton. Se PMEG estus EPUB-ece, poste tion oni transformigus tre facile kun Calibre al aliajn dosierformatojn (inkluzive TTT-paĝaro HTML-dosiero).

Eble, oni diskutus, kiel oni aktuala PMEG-paĝaro prezentas interne EPub dosierformaton, ekzemple kunhelpe de SIGIL EPub redaktilon.

Ankaŭ dropbokso havas tre bontaŭga ebleco por gastigi dosierojn.

Chainy (显示个人资料) 2011年5月22日上午9:58:31

darkweasel:Mia persona opinio: La antaŭa pli bonis. Nun oni devas rulumi supren por atingi la navigaciujon, antaŭe ĝi estis fiksita maldekstre.
jes, sed S-ro Wennergren aldonis la eblon ŝanĝi tion - vidu "Agordoj" en la supre-dekstra angulo.

Mi ankaŭ multe pli ŝatis la antaŭan version. Mi skribis al S-ro Wennergren ĉi-teme - li respondis, ke li eble donos al ni elekteblon inter la stiloj, inkluzive de la malnova aspekto. Li ankoraŭ ne faris tion, sed mi esperas, ke baldaŭ jes!

Kaj, kiu scias, eble iam la nova versio fariĝos tiel bona, aŭ eĉ pli bona ol la antaŭa?!

darkweasel (显示个人资料) 2011年5月22日上午10:00:28

Chainy:
darkweasel:Mia persona opinio: La antaŭa pli bonis. Nun oni devas rulumi supren por atingi la navigaciujon, antaŭe ĝi estis fiksita maldekstre.
jes, sed S-ro Wennergren aldonis la eblon ŝanĝi tion - vidu "Agordoj" en la supre-dekstra angulo.
Ha, vere! Dankegon al vi, nun PMEG denove estas uzebla. rideto.gif

ceigered (显示个人资料) 2011年5月22日下午12:07:24

darkweasel:
Chainy:
darkweasel:Mia persona opinio: La antaŭa pli bonis. Nun oni devas rulumi supren por atingi la navigaciujon, antaŭe ĝi estis fiksita maldekstre.
jes, sed S-ro Wennergren aldonis la eblon ŝanĝi tion - vidu "Agordoj" en la supre-dekstra angulo.
Ha, vere! Dankegon al vi, nun PMEG denove estas uzebla. rideto.gif
Mi dankas vin ankaŭ - vi havas bonegajn okulojn! ridulo.gif

qwertz:Bonvolu, bonvolu, bonvolu, ne fokusigi al aspekto de ia TTT-paĝaro. Bonvolu fokusigi al aspekto de dosieroformato de elektronika libro.
Nu, ni povas diskuti ilin ambaŭ okulumo.gif La aspekto de la TTT-paĝaro eble estas iomete grava al la artistoj rido.gif

Chainy:ke li eble donos al ni elekteblon inter la stiloj, inkluzive de la malnova aspekto
Ah, dankon S.ro Wennergren! Mi ŝatas tiun ideon.

回到上端