Al la enhavo

Lingvistoj kaj esperanto

de Altebrilas, 2011-majo-22

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-majo-22 17:15:03

Ĉu iu jam kreis datumbazon pri opinio de lingvistoj pri esperanto?

Tia dokumentaro estus interesa, ĉefe se ĝi estus rete atingebla.

Antaŭdankon.

zan (Montri la profilon) 2011-majo-26 08:41:37

Vi fadenigis la saman temon en la angla forumo, ĉu ne? Bedaŭrinde mi ne povas legi la anglan, kvankam ĉi tiu temo interesas min. Bonvolu resumi, se troviĝas atentindaj informoj. Ja oni ne povas travivi la nunan mondon sen la kapablo de la angla.malgajo.gif

Cetere, mi iam legis, ke lingviskitoj ne interesiĝas al Eseranto, ĉar ĝi nur estas unu el artefaritaj lingvoj, kiuj abundas en la mondo. Ja scienco estas studo pri la naturo, la naturaj lingvoj.

Tamen ankoraŭ nun ili restas samaj? Esperanto povas esti interesa materialo por lingvistiko.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-majo-26 09:34:11

Mi iris al la angla forumo por havi pli da respondoj, sed mi ege bedaŭrindas, ke la debato ne aperu en la esperanta forumo.

Mia intenco estas akurate studi la argumentojn de la lingvistoj por apartigi tion kio estas serioza (laŭ mi la plejparto!) de tio, kio nur fontas el misinformado (esperanto estas simpligita hispana lingvo, esperanto volas anstataŭi ĉiujn lingvojn, ktp...).

Mi esperas, ke estas inter esperantistoj, sufiĉe da homoj kun lingvistaj kompetencoj por trafe rebati kontraŭesperantajn argumentojn de lingvistojn, kaj por klare informi ceterajn esperantistojn pri tiuj argumentoj.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-majo-26 09:44:01

Jes Zan. Estas bedaŭrinde ke ofte estiĝas longaj kaj viglaj diskutoj en la anglalingva forumo (ne ĉiam en korekta angla) pri temoj de ĝenerala intereso, ne specife ligitaj al tradukaj problemoj inter la angla kaj Esperanto, aŭ ne specife ligitaj al kulturaj aferoj de la anglalingva mondo.

Tamen, mi supozas ke tio estas ne-evitebla ĉe retejo kiu estas por lernantoj el kiuj multaj nur havas bazan scipovon en Esperanto, sed inter kiuj multaj aŭ estas denaskaj parolantoj de la angla aŭ longe studis tiun lingvon.

Mi povas diri al vi, almenaŭ, ke oni forte kritikis la opinion Ĉomskian ke Esperanto ne estas lingvo kaj esploris ties motivojn por tiu kredo, kaj pridiskutis ĉu entute oni devus respekti la opiniojn de lingvistoj pri Esperanto (krom se ili estas Esperantologoj).

nikko (Montri la profilon) 2011-majo-30 05:19:25

Trafa rebato neefikas. Oni simple ignoras argumentojn kaj devojigas diskuton en kampon de persona insultado. Mi multe spertis en tiaj diskutoj. Ĉiuj argumentoj de kontraŭesperantistoj estas neraciaj, do, nekontraŭbateblaj per logiko. Emocia malŝato ne povas esti korektata per diskutoj aŭ eĉ ekzemploj. Esperanto estas MORTA LINGVO, MEKANISMA, SKEMECA, SEKA kaj SENANIMA... El tiu ĉi antaŭjuĝo sekvas ĉiuj rezonadoj de kontraŭuloj, kaj ĉi tiu antaŭjuĝo ne estas eltranĉebla, ĉar ĝi baziĝas ne sur pripensado, sed sur kulturaj stereotipoj pri "reala, vera, viva, efektiva" k.t.p.

Kontraŭuloj multe demandas pri lingvaj trajtoj, sed respondojn ili lasas sen atento, kvazaŭ mi nenion respondas. Ekzemploj ili traktas same.

Tre bedaŭrinda situacio. Ne nur por esperantistoj, sed por lingvistiko ĝenerale.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-majo-30 12:43:28

En tiu fadeno, oni parolis pri lingvistoj, t.e. homoj kun universitata kulturo kaj scienceca metodo (almenaŭ, se ne temas ekzakte pri sciencoj). Ili ne povas, sen esti ridindaj, havi kontraŭraciajn argumentojn, krom se ili parolas ne kiel fakuloj, sed kiel ordinaraj homoj.

Se ili faras tion, laŭ mi oni povas diri al ili "Vi rajtas havi iun ajn opinion, eĉ antaŭjuĝan, sed ne uzu vian aŭtoritaton por apogi tian opinion, ĉar tiam vi ne parolas kiel fakulo".

Se ili asertas, ke "esperanto estas senanima", ili rajtas opinii tion, ekz. kiel poetoj aŭ kantistoj (kvankam tio ne estas mia persona opinio), sed ne kiel lingvistoj, ĉar ekzisto de animo estas en la kampo de teologio, ne en fako kiu celas sciencecajn metodojn.

Reen al la supro