Đi đến phần nội dung

Planoj pri la estonto de lernu!

viết bởi Jev, Ngày 23 tháng 5 năm 2011

Tin nhắn: 268

Nội dung: Esperanto

Jev (Xem thông tin cá nhân) 13:53:29 Ngày 31 tháng 12 năm 2011

Cetere ĉi-monate ni ŝajne havos [url=/pri_lernu/statistiko/lernu_forumoj2.php]novan rekordon[/url] pri la nombro de verkitaj mesaĝoj ĉe la forumoj. Ŝajne la forumoj iĝas pli kaj pli popularaj, do la planataj ŝanĝoj certe jam estas tre bezonataj.

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 13:56:11 Ngày 31 tháng 12 năm 2011

Jev:
darkweasel:Mi pensas, ke mi komprenas la problemon de qwertz. Li volas povi referenci al via mesaĝo kiel "la mesaĝo de Jev de 2011-12-31 14:33:29", kaj por tia referenco utilus havi tiun tempon ĉiam en UTC.

Mi tamen antaŭ kelkaj monatoj proponis ion pli bonan por referenci al unuopaj mesaĝoj!
Dankon pro la klarigo, nun mi komprenas la problemon. Kaj mi pensas, ke la dato ne estas bona afero por fari la referencojn, via varianto estas pli bona.
Pardonu, darkweasel. Mi ne sciis, ke vi jam proponis tion funkcio "rektaligila mesaĝo". Uzas de tempostampon, tion sole estas mia persona solvo kun aktuala lernu.net sistemo.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 14:00:22 Ngày 31 tháng 12 năm 2011

qwertz:
Ĉu ekzistas alian eblecon, kiel oni ligilus detale al iu de mesaĝon?
Jes!

Movu vian musmontrilon super la butono "Respondi" ĉe la mesaĝo, al kiu vi volas referenci. En la stata breto de via retumilo vi tiam vidos ion kiel "http://de.lernu.net/komunikado/forumo/sendado.php?...".

La nombro en la fino de tiu adreso estas la identigilo de la koncerna mesaĝo; en nia ekzemplo do 143037. Al la adreso, en kiu vi estas, vi nun aldonas "#143037".

Do, ligilo al via mesaĝo estas: http://de.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=9...

(Vi volas verŝajne forpreni la lingvokodon, por ke aliuloj ne vidu tiun paĝon en lingvo, kiun ili normale ne uzas.)

Vidu la enhavtabelon de la tradukoj de la vorto de la tago en la germanan por multaj ekzemploj de tiaj ligiloj.

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 21:09:04 Ngày 01 tháng 1 năm 2012

darkweasel:
qwertz:
Ĉu ekzistas alian eblecon, kiel oni ligilus detale al iu de mesaĝon?
Do, ligilo al via mesaĝo estas: http://de.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=9...
mjs! Mi ne sciis. Dankon, darkweasel. Detale tion solvon mi serĉis. rideto.gif

darkweasel:
(Vi volas verŝajne forpreni la lingvokodon, por ke aliuloj ne vidu tiun paĝon en lingvo, kiun ili normale ne uzas.)
Nej. Mi iam provis/as/os ŝangi lingvokodon de ligilo al lingvokodon de forumsekcio mi skribas prian mesaĝon. Eble mi forgesis kelkfoje. Sed mi provus ne forgesi tion. Estas pensado de memfaris sperton, ke post uzado de aktuala lernu.net serĉilo (Google custom search), ke rezulto paĝo ŝaltas al lingvo_mi_ne_komprenas.lernu.net . Pri mi ne ŝatas tion, mi supozas, ke alian uzantojn ankaŭ ne ŝatas tion.

Jev (Xem thông tin cá nhân) 18:23:38 Ngày 07 tháng 1 năm 2012

Laboroj pri la venontaj ŝanĝoj ĉe lernu! iom post iom progresas. Grandaj ŝanĝoj okazos ankaŭ pri la nuna Biblioteko. Ĉe la nova versio de lernu! ĝi tute ŝanĝiĝos kaj strukture kaj enhave. Ĝi iĝos multe pli riĉa, lerniga kaj interaktiva. Ni volas, ke ĝi estu vera trezorejo de valoraj materialoj, pere de kiu oni povus praktiki kaj plibonigi sian lingvoscion. Nun bezonatas la helpo por kolekti kaj elekti taŭgajn materialojn. Kaj ĉar ni volas havi vere riĉan kolekton, la fortoj de la teamo ne plu sufiĉas por tio. Do se iu el vi interesiĝas pri la eblo helpi al lernu! kaj havas bonan Esperanto-lingvonivelon, bonvolu anonciĝi. Ni sendos al vi pli da detaloj.

alonsososo (Xem thông tin cá nhân) 21:07:24 Ngày 07 tháng 1 năm 2012

Mirinda! Mi jam antaŭĝojas pro la nova LERNU. Lernu estas tiel granda helpo kaj ankaŭ interesa komuno. Dankon al la laborema teamo.

fstphane (Xem thông tin cá nhân) 16:18:14 Ngày 08 tháng 1 năm 2012

Pri la nova,Lernu!
Ĝi estus bone plialdoni emblemo(kontraŭ aŭ sub la uzantnomo)signanta ke la uzanto ŝatus(deziri,akcepti,voli)esti korekti(sed kompreneble sen ia devigo).Same ni povus imagi aliajn emblemojn nome:
-komencanto,helplingvo...ktp.
Ĉu tion vi eblus?

dobri (Xem thông tin cá nhân) 16:24:58 Ngày 08 tháng 1 năm 2012

Jev:Do se iu el vi interesiĝas pri la eblo helpi al lernu! kaj havas bonan Esperanto-lingvonivelon, bonvolu anonciĝi. Ni sendos al vi pli da detaloj.
Vintre mi havas sufiĉe la libera tempo, tial mi povus helpi al vi, se mi kapablos tin.

Rogir (Xem thông tin cá nhân) 21:15:26 Ngày 10 tháng 1 năm 2012

fstphane:Pri la nova,Lernu!
Ĝi Estus bone plialdoni emblemon(kontraŭ apud aŭ sub la uzantnomo)signantan, ke la uzanto ŝatus(deziri,akcepti,voli)esti korektata(sed kompreneble sen ia devigo).Same ni povus imagi aliajn emblemojn nome:
-komencanto,helplingvo...ktp.
Ĉu tion vi ebluspovus?

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 01:52:08 Ngày 12 tháng 1 năm 2012

Jev: Nun bezonatas la helpo por kolekti kaj elekti taŭgajn materialojn. Kaj ĉar ni volas havi vere riĉan kolekton, la fortoj de la teamo ne plu sufiĉas por tio. Do se iu el vi interesiĝas pri la eblo helpi al lernu! kaj havas bonan Esperanto-lingvonivelon, bonvolu anonciĝi. Ni sendos al vi pli da detaloj.
Mi eble povos helpi...

Quay lại