Đi đến phần nội dung

Planoj pri la estonto de lernu!

viết bởi Jev, Ngày 23 tháng 5 năm 2011

Tin nhắn: 268

Nội dung: Esperanto

Jev (Xem thông tin cá nhân) 14:42:48 Ngày 15 tháng 4 năm 2012

darkweasel:Mi ne certas nun, ĉu mi jam demandis tion, sed kial ne eblas ĉe la [url=http://lernu.net/mia_lernu/hejmo/ŝanĝu_profilon.php]datoforma agordo[/url] uzi la plenan eblaron de la PHP-a funkcio date aŭ strftime? Ekzemple ne eblas nun havi la semajntagon (lundo ĝis dimanĉo) en sia datoformo, kvankam la sistemo ŝajne eĉ rekonas tion (enmetu D Y-m-d H:i:s kaj vi vidos ion kiel Mon 2012-04-02 19:46:13 supre), sed poste forigas ĝin, kiam oni konservas siajn ŝanĝojn.
Mi fakte ne certas, kial tio ne eblas. Povas esti, ke oni provis eviti havi tro longajn datojn, ĉar ili povas "rompi" la aspekton de la paĝaro.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 16:08:49 Ngày 15 tháng 4 năm 2012

Jev:Povas esti, ke oni provis eviti havi tro longajn datojn, ĉar ili povas "rompi" la aspekton de la paĝaro.
... kaj ĉu eble ankaŭ pro tio, ke ĉe eo.lernu.net (ne nur tie, sed eĉ ĉe de.lernu.net, kion mi tamen demandante pri tio ne rimarkis, ĉar Mon estas kaj Montag kaj Monday!) tio kaŭzas anglalingvajn nomojn kiel "Sun"? Ĉiuokaze ŝajnas al mi, ke uzanto, kiu ion tro longan, misan aŭ nesubtenatan enmetas, mem kulpas, kaj anglalingva nomo estas pli bona ol neniu. ridulo.gif

alexsapps (Xem thông tin cá nhân) 17:03:06 Ngày 02 tháng 5 năm 2012

saluton,
mi havas sugeston. kiam iu respondas al mesaĝo, li devas povi korekti la antaŭan mesaĝon. kiam la alia persono legas la respondon, li ankaŭ vidas la korektojn, en ruĝo. kiam la alia persono ŝvebas super la ruĝo, _lernu_ devas montri la originalan tekston. ĉi tiu estas grava ĉar en lernu, mesaĝado estas por lernado.
dankon! bedaŭri por mi malbona esperanto.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 17:27:29 Ngày 02 tháng 5 năm 2012

alexsapps:saluton,
mi havas sugeston. kiam iu respondas al mesaĝo, li devas povi korekti la antaŭan mesaĝon. kiam la alia persono legas la respondon, li ankaŭ vidas la korektojn, en ruĝo. kiam la alia persono ŝvebas super la ruĝo, _lernu_ devas montri la originalan tekston. ĉi tiu estas grava ĉar en lernu, mesaĝado estas por lernado.
dankon! bedaŭri por mi malbona esperanto.
Pri simila ideo ni jam diskutis alifadene: Pri lingvonivelo en la forumoj

(legu ekde la unua mesaĝo tie skribita de mi, kaj speciale ekde la tria paĝo)

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 10:18:23 Ngày 06 tháng 7 năm 2012

Tviteris al mi tiun informon. Ekzistas lernlibro por skoltoj. Ĉu oni aldonos al biblioteko de lernu?

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 11:26:31 Ngày 07 tháng 7 năm 2012

Ĉu oni aldonus funkcion samkiel jam ekzistas ĉe retejo eventoj.hu? Estus grandioze, se oni abonus la kalendaron kun funkcio iCalendar (ics ktp).

erinja (Xem thông tin cá nhân) 12:25:03 Ngày 07 tháng 7 năm 2012

Nia celo estas krei novajn ilojn; ni ne volas ripeti enhavon de aliaj paĝaroj.

Kun permeso, ni povus aldoni la skoltan libron al la paĝaro. Sed ni ne planas kopii la enhavon de eventoj.hu. La tuto de Esperanto-enhavo ne devas esti trovebla en unu paĝo!

Se vi volas vidi la enhavon de eventoj.hu en alia speco de kalendara formo, mi sugestas ke vi kontakto la posedanton de tiu paĝo.

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 13:48:05 Ngày 07 tháng 7 năm 2012

Mi volis proponi kalendrilo. Formularo de kalendrilo, kie lernu-uzantoj povos enmeti planotajn aranĝojn. Ankaŭ estus ebleco, ke oni uzu tiun kalendron kun iu de iCalendar-funkcio. Mi ne proponis kopii la aranĝojn de eventoj.hu. Pardonu se mi esprimis malklare iomete.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 16:18:47 Ngày 07 tháng 7 năm 2012

Fakte al tiu ĉi forumo ja povus utili ia kalendaro, kiel tiu disponebla en SMF-forumoj.

Tamen tre necesa tio ne estas.

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 19:05:36 Ngày 07 tháng 7 năm 2012

Ke oni trovos informojn por renkontigu ekstere la interreto? Ĉu tiu ne gravas? Mi opinas. Tute jes gravas tio. Speciale por personoj kiuj unfoje organizas iu de renkontiĝo. Kompreneble ne temas la bonkonataj renkontiĝoj.

Quay lại