ไปยังสารบัญ

Planoj pri la estonto de lernu!

จาก Jev, 23 พฤษภาคม 2011

ข้อความ 268

ภาษา: Esperanto

maratonisto (แสดงโปรไฟล์) 19 มกราคม 2014, 15:45:32

Ĉu eblas dividi "Pri ĉio cetera" kaj ludojn en du diversaj subforumoj? Nun en "pri ĉio cetera" estas popularaj multenombraj ludoj, sed ludoj ne interesas ĉiujn.

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 5 เมษายน 2014, 20:03:32

Ĉu estas novaĵoj pri la nova forumo?

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 26 เมษายน 2014, 19:27:50

Nenio?

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 8 พฤษภาคม 2014, 20:01:25

novaĵoj?

Jev (แสดงโปรไฟล์) 8 พฤษภาคม 2014, 21:04:43

efilzeo:Ĉu estas novaĵoj pri la nova forumo?
La nova forumo lanĉiĝos kune kun la nova paĝaro, ni ne planis lanĉi ĝin aparte. Pri la paĝaro - ni daŭre baraktas pri la lastaj ekzercoj kaj enhavoj, sed laboroj jam alproksimiĝas al la fino.

Oijos (แสดงโปรไฟล์) 21 พฤษภาคม 2014, 21:51:15

Jev:
efilzeo:Ĉu estas novaĵoj pri la nova forumo?
La nova forumo lanĉiĝos kune kun la nova paĝaro, ni ne planis lanĉi ĝin aparte. Pri la paĝaro - ni daŭre baraktas pri la lastaj ekzercoj kaj enhavoj, sed laboroj jam alproksimiĝas al la fino.
Ĉu oni devas denove registriĝi en la nova paĝaro? Ĉu la malnovaj forumfadenoj restas legeblaj? Kio okazis hodiaŭ?

Jev (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤษภาคม 2014, 06:34:53

Oijos:Ĉu oni devas denove registriĝi en la nova paĝaro? Ĉu la malnovaj forumfadenoj restas legeblaj? Kio okazis hodiaŭ?
La uzantoj kaj la enhavo de la forumoj estos transmetitaj al la nova paĝaro. Oni ne devos denove registriĝi.

Oijos:Kio okazis hodiaŭ?
Mi ne certas pri kio vi demandas. Ĉu pri la misfunkcio de la paĝaro? Se jes, tiukaze estis problemo pri unu el niaj SSD-diskoj.

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 23 พฤษภาคม 2014, 12:42:36

Jev:
efilzeo:Ĉu estas novaĵoj pri la nova forumo?
La nova forumo lanĉiĝos kune kun la nova paĝaro, ni ne planis lanĉi ĝin aparte. Pri la paĝaro - ni daŭre baraktas pri la lastaj ekzercoj kaj enhavoj, sed laboroj jam alproksimiĝas al la fino.
bonege! ĉu la forumo estos phppb?

Jev (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤษภาคม 2014, 14:23:03

efilzeo:bonege! ĉu la forumo estos phppb?
Ne.

Johan_Derks (แสดงโปรไฟล์) 26 กรกฎาคม 2014, 18:28:00

Jev:
efilzeo:Ĉu estas novaĵoj pri la nova forumo?
La nova forumo lanĉiĝos kune kun la nova paĝaro, ni ne planis lanĉi ĝin aparte. Pri la paĝaro - ni daŭre baraktas pri la lastaj ekzercoj kaj enhavoj, sed laboroj jam alproksimiĝas al la fino.
Ĉu la nova lernu.net-paĝaro aperos jam en septembro?
Ĉar mi pripensas fari afiŝojn en Beogrado por atentigi studentojn pri la ekzisto de lernu.net.
Ĉu estas konsilinde atendi kun tio ĝis la nova lernu.net estos aperinta?

กลับไปด้านบน