Sadržaj

Planoj pri la estonto de lernu!

od Jev, 23. svibnja 2011.

Poruke: 268

Jezik: Esperanto

Christa627 (Prikaz profila) 26. srpnja 2014. 21:19:25

flipe:
jev:Ĉu nenio forgesita?

Jen ankoraŭ kelkaj ideoj kaj farindaĵoj:

Ĉu indas rearanĝi la strukturon de la forumoj? Nun Esperanto-forumoj havas plurajn kategoriojn kaj nacilingvaj nur po unu. Ĉu tio estas ŝanĝinda? Unu el eblaj solvoj estus miksi la lingvojn kaj por ĉiuj havi la samajn kategoriojn. Ekzemple, se mi unuan fojon vizitas la paĝaron, mi vidas 8 kategoriojn, en kiuj troviĝas fadenoj nur en la lingvo de la paĝaro. Sed supre de la forumoj mi havas la eblon elekti alian lingvon aŭ eĉ plurajn. Ekz. mi elektas la anglan, germanan kaj Esperanton kaj mi vidas la samajn kategoriojn, sed en ili troviĝas fadenoj de ĉiuj tiuj lingvoj. Ĉu tio estus pli bona solvo aŭ ĉu tro komplika?
tro komplika, mi pensas esti bone la kategorioj kiel ili estis hodiaŭ.
Mi samopinias. Oni parolas sufiĉe malmulte en la nacilingvaj subforumoj ĉiuokaze. Do unu subforumo por ĉiu nacia lingvo plene sufiĉas.

Christa627 (Prikaz profila) 30. srpnja 2014. 22:47:53

Kiam la retejo estos refarita, oni tiam ĝisdatigu la Vikipedian paĝon pri ĝi! Ĝi estas jam ĝisdatigenda. Kiu estas tiu "Zamaĉo?" Mi ne memoras vidi lin.

utku (Prikaz profila) 10. ožujka 2015. 08:07:27

Delonge neniu novaĵo pri la nova lernu!. Ĉu la projekto ankoraŭ progresas?

Vinisus (Prikaz profila) 14. lipnja 2015. 18:55:16

Nuntempe Lernu.Net estas la plej bona retejo, kiu instruas Esperanton. Kial nova Lernu? La ĉefa problebo estas la estonto de Lernu.

zhenyab (Prikaz profila) 19. lipnja 2015. 09:31:57

Teknologioj antaŭeniras, kaj ke retpaĝo vivos, bezone ĝin renovigas. Mi tiel pensas.

Vinisus (Prikaz profila) 19. lipnja 2015. 11:38:21

zhenyab:Teknologioj antaŭeniras, kaj ke retpaĝo vivos, bezone ĝin renovigas. Mi tiel pensas.
Certe vi pravas, sed por disdatigi kampleksan paĝaron mono estas nemalhavebla. Laŭ mi jen kie kuŝas la problemo.

rthomas (Prikaz profila) 22. ožujka 2016. 19:40:17

Ĉu la nova Lernu-retpaĝaro iam ajn ekaperos?! La estraro de Lernu parolis pri ĝi jam antaŭ kelke da jaroj kaj mi bone memoras ke antaŭ ĉirkaŭ du jaroj oni atendis ĝian baldaŭan lanĉon. Ŝajnas, ke neniu plu interesiĝas pri la afero...

erinja (Prikaz profila) 23. ožujka 2016. 16:18:23

Oni plu laboras pri la afero.

Fr3d3r1c (Prikaz profila) 16. travnja 2016. 14:29:02

Ŝajne, vi ne tute plu laboras.

lagtendisto (Prikaz profila) 16. travnja 2016. 16:10:10

Ŝajne vi nur volas provoki.

Natrag na vrh