ไปยังสารบัญ

Planoj pri la estonto de lernu!

จาก Jev, 23 พฤษภาคม 2011

ข้อความ 268

ภาษา: Esperanto

erinja (แสดงโปรไฟล์) 2 พฤษภาคม 2016, 19:28:42

Evgenij_G:Se la "nova paĝaro" ne enhavos la babilejon, estas pli bone tute ne malfermi ĝin.
Dankon por via opinio. Kompreneble la ĉefa celo de la paĝaro estas instrui la lingvon; la babilejo ĉiam estis flanka afero, kaj mi ne povas garantii ke estos ia babilejo kiam la paĝaro lanĉiĝos. Sed estas tre verŝajne ke la paĝo lanĉiĝos sen ĉiuj funkcioj kiujn ĝi fine havos.

Kompreneble, vi povas uzi aŭ ne uzi la novan paĝaron laŭ via bontrovo. Se la paĝaro lanĉiĝos sen babilejo sed se ia babilejo venos poste, mi ne scias kiel tio kalkuliĝas en via admono ne lanĉi ĝin!

nornen (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤษภาคม 2016, 06:54:15

Jev 2011-05-23 12:48:51:...
Kvin jarojn poste... kiuj estas la planoj?

Jev (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤษภาคม 2016, 13:37:26

nornen:
Jev 2011-05-23 12:48:51:...
Kvin jarojn poste... kiuj estas la planoj?
Labori, labori kaj ankoraŭfoje labori...

Frano (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤษภาคม 2016, 15:03:35

Jev:Labori, labori kaj ankoraŭfoje labori...
lernu, lernu kaj lernu...
skribis Vladimir Lenin en 1899.
La profetaj vortoj! ridulo.gif

nornen (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤษภาคม 2016, 16:56:14

Jev:
nornen:
Jev 2011-05-23 12:48:51:...
Kvin jarojn poste... kiuj estas la planoj?
Labori, labori kaj ankoraŭfoje labori...
Bonege. Gambatte!

Evgenij_G (แสดงโปรไฟล์) 25 มิถุนายน 2016, 01:44:16

RESTARIGU LA BABILEJON!

amuzulo (แสดงโปรไฟล์) 2 สิงหาคม 2016, 18:42:19

Se vi volas babili en Esperanto, aliĝu al Telegramo. Jen listo de grupoj (ĉambroj) tie: www.telegramo.org

Urho (แสดงโปรไฟล์) 6 สิงหาคม 2016, 08:54:00

amuzulo:Se vi volas babili en Esperanto, aliĝu al Telegramo. Jen listo de grupoj (ĉambroj) tie: www.telegramo.org
Pliajn informojn ni trovas en tiu ĉi podkasto ĉe la retejo de Pola RetRadio (Aŭskultu ekde 10:45):P.S. — Pri la tujmesaĝilo "Telegram" vi povas legi ĉe Esperantlingva Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Telegram

กลับไปด้านบน