Więcej

Planoj pri la estonto de lernu!

od Jev, 23 maja 2011

Wpisy: 268

Język: Esperanto

johmue (Pokaż profil) 27 maja 2011, 08:43:57

Jev:Jam sufiĉe longan tempon ĉe lernu! okazis neniuj grandaj laboroj. Tempo pasas kaj iom post iom la paĝaro "malnoviĝas" - ĝi ne plu estas tute bona teknike, strukture kaj aspekte. Iom post iom venas tempo, kiam bezonatos profunda refaro kaj renovigo de lernu!. Nun mi volas pripensi, kia devas iĝi la paĝaro. Mi invitas vin ĉiujn aliĝi al la planado. Kio plaĉas aŭ malplaĉas al vi ĉe lernu!? Kion indas plibonigi, forigi aŭ aldoni? Se nun aperus la eblo ekde nulo konstrui la paĝaron, kia ĝi devus esti laŭ via opinio?
Mi ŝatus havi plej bonan serĉilon, speciale por la forumoj. Iom ĝenas ke la nuna serĉilo almenaŭ ĉe mi trovas rezultojn en ĉiuj lingvoj de la paĝaro.

Kaj plej bonan uzeblon per poŝaparatoj.

ceigered (Pokaż profil) 28 maja 2011, 13:28:13

Hm. Mi vere nur uzas la forumojn, do mi nur povas komenti pri tio. Eble la kursorŝvebaj vortaro kiu estas en la Esperantaj forumoj povas esti en la naciaj lingvaj forumoj, ekzemple, en la Angla forumo ni povas havi angla-al-esperanta vortaro. Kun tio, lernantoj povus ŝvebigi la muskursoron sur anglaj vortoj kaj trovi la esperanta samo.

(Ĉu ĝi estas "kursorŝveba vortaro" aŭ "musklaka vortaro"? Mi forgesis! rido.gif)

Ankaŭ, eble ni bezonas pli multaj Esperantaj forumkategorioj, almenaŭ pli da kategorioj ol nun.

Ekzemple, "Lingvistiko", "Scienco", "Arto", "Skribado", "Muziko" ktp.

(Je',je', mi scias ke tiuj ne estas tre gravaj ideoj, sed mi kredas ke se ni havus pli da kategorioj, la Esperantaj forumoj estus pli facilaj por la komencantoj uzi. Kiel nun, estas tro da diversaj informaĵoj en, ekzemple, la "Vidpunktoj" kaj la "Pri ĉio cetera" kategorioj.)

ceigered (Pokaż profil) 28 maja 2011, 13:37:44

Eble interesa enketo por tiu ĉi temo.

English Forum Survey

(Anglalingva - "Enketo por la Angla forumo").

Origine pro la anglaforuma fadeno: help esperanto forums!

("Helpu esperantajn forumojn!")

ceigered (Pokaż profil) 28 maja 2011, 13:57:54

Jev:
La paĝaro daŭre ne sukcesas financi sin mem, la reklamo alportas tre malmulte da tempo kaj la donacoj estas tre maloftaj kaj malgrandaj. Tiu mono kune eĉ ne povas plene kovri elspezojn por la servilo. Do indas pripensi, ĉu eblus iel plibonigi tiun ĉi situacion, por ke la paĝaro ne plu bezonu subtenon de eksteraj fondaĵoj.
Ho, tio ne estas bona! malgajo.gif

Unu ideo - eble ni povas havi, super la vortara skatolo, donaca indikilo (kiel tiu ĉi paĝaro pri ludoj, http://thegamewardens.net/). La indikilo povus instigi uzantojn kiuj povas doni, ĉar la indikilo donas urĝan senton.

Hispanio (Pokaż profil) 28 maja 2011, 14:14:05

Mi havas kelkajn sugestojn.

Eble la profil-plenumilo povus esti pli bona, kun pli da opcioj por plenumigi la profilon. Eble la ebleco alŝuti pli da fotojn, ne por esti montrataj kiel avataroj, sed por krei albumojn, ktp. Kaj eble plibonigi la mesaĝo-sistemon, ne de la tujmesaĝilo, sed de la privataj mesaĝoj, preskaŭ kiel en la forumo kiam oni skribas komenton.

glig (Pokaż profil) 28 maja 2011, 17:15:27

Hispanio:Kaj eble plibonigi la mesaĝo-sistemon, ne de la tujmesaĝilo, sed de la privataj mesaĝoj, preskaŭ kiel en la forumo kiam oni skribas komenton.
Mi konsentas, kaj estus bonege se ŝanĝiĝus iomete la tujmesaĝilo, en senco ke oni povas babili ankaŭ private. Mi ĵus hieraŭ travivis unu malagrablecon de unu ulo, kiam li ekis skribi al mi perversajn aĵojn ĉe lernu, imagu vi, ĉe lernu!! shoko.gif.
Ĝis!

darkweasel (Pokaż profil) 28 maja 2011, 18:44:07

glig:Mi ĵus hieraŭ travivis unu malagrablecon de unu ulo, kiam li ekis skribi al mi perversajn aĵojn ĉe lernu, imagu vi, ĉe lernu!! shoko.gif.
Ĉu vi raportis al la teamo?

glig (Pokaż profil) 28 maja 2011, 20:46:42

darkweasel:
glig:Mi ĵus hieraŭ travivis unu malagrablecon de unu ulo, kiam li ekis skribi al mi perversajn aĵojn ĉe lernu, imagu vi, ĉe lernu!! shoko.gif.
Ĉu vi raportis al la teamo?
Ne, ne gravas tiom, tio ne tuŝis min ege, sed ĉu konsternis min, la respondo estas jes, tio eĉ ekridigis min. Mi ne sciis kion respondi tiumomente, mi ion skribetis, elsalutis kaj foriris dormi. Sed, kiel mi jam diris, ne gravas. rideto.gif sal.gif

chrisim101010 (Pokaż profil) 29 maja 2011, 13:58:59

Mi deziras trovi miajn mesaĝojn. Mi ofte relegas miajn mesaĝojn kaj ĝiajn respondojn, sed mi devas savi retpaĝadresojn kaj/aŭ retpaĝojn.

Mi ankaŭ ofte legas sur mia poŝtelefono. En la forumoj la retpaĝaj ĉeneroj estas en malgranda numero. Mi deziras ke la numero estas pli granda.

henma (Pokaż profil) 29 maja 2011, 16:11:00

chrisim101010:Mi deziras trovi miajn mesaĝojn. Mi ofte relegas miajn mesaĝojn kaj ĝiajn respondojn, sed mi devas savi retpaĝadresojn kaj/aŭ retpaĝojn.

Mi ankaŭ ofte legas sur mia poŝtelefono. En la forumoj la retpaĝaj ĉeneroj estas en malgranda numero. Mi deziras ke la numero estas pli granda.
Mi pensas, ke tiu nombro, kiu indikas kiom da mesaĝoj iu uzanto havas, povas esti ligilo por vidi tiujn mesaĝojn.

Ofte mi legas plurajn mesaĝojn de la sama uzanto kaj mi pensas, ke tiu homo skribas pri interesaj aferoj, aŭ mi ŝatas la vidpunktojn esprimitajn en tiuj mesaĝoj, kaj mi multe ŝatus vidi pli mesaĝojn skribitajn de la sama persono.

Amike,

Daniel.

Wróć do góry