Ir ao conteúdo

Planoj pri la estonto de lernu!

de Jev, 23 de maio de 2011

Mensagens: 268

Idioma: Esperanto

darkweasel (Mostrar o perfil) 29 de maio de 2011 16:53:05

Jes, listo de mesaĝoj de certa uzanto ja estus utila - en tio mi povus ankaŭ vidi mian lingvan progreson, ĉar miaj unuaj mesaĝoj ja estas el mia komencanteco. rido.gif

Jev (Mostrar o perfil) 30 de maio de 2011 15:33:45

Dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis, eble ni konkrete traktu diversajn partojn de la paĝaro. Eble mi komencu per la forumoj.

Jen resumo de ĉiuj deziroj:

[LISTO]
Pli bona redakto-sistemo de mesaĝoj kun la eblo uzi tradician bb-kodon. Eble la sistemo povus esti simila al tiu, kiun mi realigis ĉe edukado. Tie tre bone estas uzataj la butonetoj, eblas uzi rapidajn klav-kombinojn kaj la kodo enmetiĝas ne ĉe la fino de la mesaĝo, sed tien, kien oni volas. Ĉu bezonatas la eblo aldoni plurajn alŝuteblajn dosierojn al ĉiu mesaĝo?
Aldoni potencan serĉilon, per kiu eblus facile traserĉi la forumajn mesaĝojn.
Estus bone havi la eblon meti rektajn ligilojn al diversaj unuopaj mesaĝoj.
Aldoni pli da specoj de fadenoj: gravaj kaj fiksitaj, ŝlositaj ks. Fakte ĉu vere bezonatas fiksitaj fadenoj? Min persone ofte ĝenas tiaj "gravaj" fadenoj ĉe diversaj forumoj, kiuj ĉiam restas supre kaj ĝenas min.
Aldoni eblon facile trovi ĉiujn proprajn mesaĝojn kaj fadenojn. Fake ĉe edukado.net sub "mia angulo" oni povas trovi ligilojn al tiuj listoj de mesaĝoj. Verŝajne bezonatas io simila.
Estus bone ekhavi la eblon vidi ne nur liston de propraj mesaĝoj, sed ankaŭ mesaĝo-liston de ĉiu alia uzanto.
La forumoj estu facile uzeblaj per poŝtelefonoj.[/list]Ĉu nenio forgesita?

Jen ankoraŭ kelkaj ideoj kaj farindaĵoj:

[LISTO]
Enkonduki novan kategorion de helpantoj - forum-prizorgantoj. Ili havu la rajtojn prizorgi kaj administri diversajn temojn ĉe la forumoj. Kaj ili havu oportunajn ilojn por tio, ekz. la ilojn bloki iujn spamantojn, facile enmeti avertojn pri malobeo de iuj reguloj, ŝlosi la fadenojn, ŝanĝi kategoriojn por la mesaĝoj ks.
Estus bone ligi la forumojn al diversaj sociaj retoj, ekz. ke oni povu facile sendi ligilon al iu mesaĝo al Facebook, Twitter ks.
Indas pli videbligi la forumojn ĉe la paĝaro, por ke oni pli facile trovu ilin kaj provu sekvi.[/list]Ĉu indas rearanĝi la strukturon de la forumoj? Nun Esperanto-forumoj havas plurajn kategoriojn kaj nacilingvaj nur po unu. Ĉu tio estas ŝanĝinda? Unu el eblaj solvoj estus miksi la lingvojn kaj por ĉiuj havi la samajn kategoriojn. Ekzemple, se mi unuan fojon vizitas la paĝaron, mi vidas 8 kategoriojn, en kiuj troviĝas fadenoj nur en la lingvo de la paĝaro. Sed supre de la forumoj mi havas la eblon elekti alian lingvon aŭ eĉ plurajn. Ekz. mi elektas la anglan, germanan kaj Esperanton kaj mi vidas la samajn kategoriojn, sed en ili troviĝas fadenoj de ĉiuj tiuj lingvoj. Ĉu tio estus pli bona solvo aŭ ĉu tro komplika?

Kiel instigi komencantojn verki? Jen almenaŭ du ideoj:

[LISTO]
Eblus aldoni eblon kontroli Esperanto-mesaĝojn per Lingvohelpilo antaŭ la publikigo.
Eblus krei kategorion nur por komencantoj, kie oni rajtus skribi uzante, ekzemple, nur 1000 plej oftajn vortojn. Eblus eĉ krei skripton, kiu kontrolus ĉu la mesaĝo vere konsistas el tiaj vortoj.[/list]Kio plia?

Jev (Mostrar o perfil) 30 de maio de 2011 15:45:56

darkweasel:Utila estus ankaŭ ligilo en la fadenlisto al la unua mesaĝo, kiun oni en certa fadeno ankoraŭ ne legis - oni ja ne ĉiam scias, ĉu tiu estas en la lasta paĝo.
La problemo estas, ke ne ĉiam klaras, kiu mesaĝo en la fadeno estas laste tralegita. Se mi malfermas la tutan fadenon kun multaj mesaĝoj, sed tralegas nur la unuan, kiel la skripto sciu, ĉu marki ĉiujn en la paĝo kiel legitaj aŭ ĉu nur la unuan?

Nuntempe kiam vi malfermas la fadenon ĉe lernu!, la skripto markas simple ĉiujn mesaĝojn en tiu fadeno kiel legitaj.

ceigered:Kun tio, lernantoj povus ŝvebigi la muskursoron sur anglaj vortoj kaj trovi la esperanta samo.
La skripto de alklakeblaj vortoj unue analizas la vorton, eltrovas ties strukturon kaj nur poste poste videbligas la tradukojn de ĉiuj vort-partoj. Aranĝi ion tian por naciaj lingvoj estus multe pli komplike. Precipe se temas pri lingvoj kun multaj deklinacioj kaj diversspecaj finaĵoj. Mi devis funkciigi similan sistemon ĉe alia paĝaro slovake.eu por la slovaka lingvo kaj tie mi devis unue krei analizilon, kiu surbaze de ĉiu vorto unue eltrovas la radikon de tiu vorto kaj nur poste serĉas en la vortaro.

darkweasel (Mostrar o perfil) 30 de maio de 2011 16:55:19

Jev:Ĉu bezonatas la eblo aldoni plurajn alŝuteblajn dosierojn al ĉiu mesaĝo?
Ne nepre. Mi persone (kaj ŝajne ankaŭ la aliaj uzantoj, kies mesaĝojn mi legas) nur relative malofte entute uzas tiun funkcion - la aliaj punktoj vere estas pli gravaj ol tio ĉi.
Jev:Fakte ĉu vere bezonatas fiksitaj fadenoj? Min persone ofte ĝenas tiaj "gravaj" fadenoj ĉe diversaj forumoj, kiuj ĉiam restas supre kaj ĝenas min.
Nu, min ili ĝenas nur, se ili estas tro multaj - sed tion la teamo mem ja povas malhelpi.
Jev:La forumoj estu facile uzeblaj per poŝtelefonoj.
Mi mem sufiĉe ofte uzas la forumon per Android-poŝtelefono kaj, kvankam ne ekzistas aparta poŝtelefona versio, estas senprobleme uzi ĝin.
Jev:Enkonduki novan kategorion de helpantoj - forum-prizorgantoj. Ili havu la rajtojn prizorgi kaj administri diversajn temojn ĉe la forumoj. Kaj ili havu oportunajn ilojn por tio, ekz. la ilojn bloki iujn spamantojn, facile enmeti avertojn pri malobeo de iuj reguloj, ŝlosi la fadenojn, ŝanĝi kategoriojn por la mesaĝoj ks.
Ŝajne nun tute ne ekzistas maniero movi fadenon al alia forumparto (sed eble mi eraras pri tio). Tio certe estus grava, ĉar sufiĉe ofte iu afiŝas ion nacilingvan en la Konsultejo.

Ĉu enkonduki tiajn forumajn moderatorojn (ĉu ne iam antaŭe lingvohelpantoj kaj/aŭ vortaristoj havis tiajn kapablojn?), decidu vere nur la teamo, ĉar nur vi scias, ĉu estas tiom da rubmesaĝoj, ke vi mem jam ne povas tion fari.
Jev:
Ĉu indas rearanĝi la strukturon de la forumoj? Nun Esperanto-forumoj havas plurajn kategoriojn kaj nacilingvaj nur po unu. Ĉu tio estas ŝanĝinda? Unu el eblaj solvoj estus miksi la lingvojn kaj por ĉiuj havi la samajn kategoriojn. Ekzemple, se mi unuan fojon vizitas la paĝaron, mi vidas 8 kategoriojn, en kiuj troviĝas fadenoj nur en la lingvo de la paĝaro. Sed supre de la forumoj mi havas la eblon elekti alian lingvon aŭ eĉ plurajn. Ekz. mi elektas la anglan, germanan kaj Esperanton kaj mi vidas la samajn kategoriojn, sed en ili troviĝas fadenoj de ĉiuj tiuj lingvoj. Ĉu tio estus pli bona solvo aŭ ĉu tro komplika?
Tio ŝajnas al mi bona ideo, sed ankaŭ la nuna solvo funkcias bone. Kiel jam antaŭe: aliaj aferoj pli gravas. okulumo.gif

Jev:Eblus krei kategorion nur por komencantoj, kie oni rajtus skribi uzante, ekzemple, nur 1000 plej oftajn vortojn. Eblus eĉ krei skripton, kiu kontrolus ĉu la mesaĝo vere konsistas el tiaj vortoj.
Tiun ideon mi honeste ne trovas bona. Tio estas speco de "malpermeso" de alta lingvonivelo, kaj ĉu tio vere instigas al ellernado de la lingvo, mi ne certas. Krome, min kiel pli spertan uzanton ĝenus, se mi devus "kateni" min je pli malalta lingvonivelo, se mi volus partopreni la tieajn diskutojn.

Jev:
Nuntempe kiam vi malfermas la fadenon ĉe lernu!, la skripto markas simple ĉiujn mesaĝojn en tiu fadeno kiel legitaj.
... jen tio, kio estas unue ŝanĝinda. Se mi malfermas la unuan paĝon de kvarpaĝa fadeno, antaŭe neniam malferminte la aliajn tri paĝojn, la sistemo ne kredu, ke mi legis la tri aliajn paĝojn. (Ĝi tamen ja kredu tion, se mi malfermas la lastan paĝon, ĉar tio signifas, ke min ne interesas la antaŭaj diskutoj, sed nur tio, kion oni laste diskutis - antaŭaj paĝoj estu aŭtomate markitaj kiel legitaj, se mi malfermas pli novan, sed ne inverse).

La forumo certe ne povas scii, kion mi jam fakte legis, sed ĝi povas scii, kion mi jam iam malfermis. Se do aperas nova mesaĝo, la forumo sciu, ke mi tiun mesaĝon ankoraŭ neniam malfermis - kaj do provizu al mi ligilon al tiu mesaĝo (la unua, kiun mi neniam malfermis). Simple iru al ajna phpBB-, WBB- aŭ SMF-forumo kaj vi vidos, kion mi celas.

Eble tio postulas grandan ŝanĝon en la kodo de lernu! (mi ne estas programisto kaj nenion scias), sed tio estus ja tre helpa al la ĉiutagaj uzantoj de la forumo.

chrisim101010 (Mostrar o perfil) 31 de maio de 2011 04:23:46

darkweasel:
Jev:La forumoj estu facile uzeblaj per poŝtelefonoj.
Mi mem sufiĉe ofte uzas la forumon per Android-poŝtelefono kaj, kvankam ne ekzistas aparta poŝtelefona versio, estas senprobleme uzi ĝin.
La sola ŝanĝo ke mi deziras, la paĝaj ligiloj en la fadenoj (kiu konsistas per nombro) faros pli granda. miaj fingroj ne eblas elekti unuan ligilojn krom mi zomas la paĝon.

darkweasel:
Jev:Ĉu indas rearanĝi la strukturon de la forumoj? Nun Esperanto-forumoj havas plurajn kategoriojn kaj nacilingvaj nur po unu. Ĉu tio estas ŝanĝinda? Unu el eblaj solvoj estus miksi la lingvojn kaj por ĉiuj havi la samajn kategoriojn. Ekzemple, se mi unuan fojon vizitas la paĝaron, mi vidas 8 kategoriojn, en kiuj troviĝas fadenoj nur en la lingvo de la paĝaro. Sed supre de la forumoj mi havas la eblon elekti alian lingvon aŭ eĉ plurajn. Ekz. mi elektas la anglan, germanan kaj Esperanton kaj mi vidas la samajn kategoriojn, sed en ili troviĝas fadenoj de ĉiuj tiuj lingvoj. Ĉu tio estus pli bona solvo aŭ ĉu tro komplika?
Tio ŝajnas al mi bona ideo, sed ankaŭ la nuna solvo funkcias bone. Kiel jam antaŭe: aliaj aferoj pli gravas. okulumo.gif
Eble ni bezonas kategorion pri "Esperantaj lingvaj ŝanĝoj. Tiu kategorio estus en multaj lingvoj por oni forreagi sian ideon. La alia kategorio liberigus el tia temo. lango.gif

darkweasel:
Jev:Eblus krei kategorion nur por komencantoj, kie oni rajtus skribi uzante, ekzemple, nur 1000 plej oftajn vortojn. Eblus eĉ krei skripton, kiu kontrolus ĉu la mesaĝo vere konsistas el tiaj vortoj.
Tiun ideon mi honeste ne trovas bona. Tio estas speco de "malpermeso" de alta lingvonivelo, kaj ĉu tio vere instigas al ellernado de la lingvo, mi ne certas. Krome, min kiel pli spertan uzanton ĝenus, se mi devus "kateni" min je pli malalta lingvonivelo, se mi volus partopreni la tieajn diskutojn.
Eblus havi paĝon temas pri mallongaj rakontoj (vero aŭ malvero) ke oni eblas skribi. Aliaj personoj eblas legi kaj korekti gin. Do, ni ne devas havi temon aŭ opinion, nur imagopovo.

darkweasel (Mostrar o perfil) 31 de maio de 2011 06:02:22

chrisim101010:
La sola ŝanĝo ke mi deziras, la paĝaj ligiloj en la fadenoj (kiu konsistas per nombro) faros pli granda. miaj fingroj ne eblas elekti unuan ligilojn krom mi zomas la paĝon.
Min ne ĝenas zomi. Tio ja ne estas malfacila en moderna poŝtelefono.

chrisim101010:
Eble ni bezonas kategorion pri "Esperantaj lingvaj ŝanĝoj. Tiu kategorio estus en multaj lingvoj por oni forreagi sian ideon. La alia kategorio liberigus el tia temo. lango.gif
Tion oni jam iam diskutis en la anglalingva forumparto. Mi ne opinias ĝin bona ideo, ĉar tio donus la impreson, ke Esperanto estas entute ŝanĝebla.

Se iu plu volas troli tiel, mi konsilas, ke la uzantoj simple ignoru tiajn mesaĝojn.

chrisim101010:
Eblus havi paĝon temas pri mallongaj rakontoj (vero aŭ malvero) ke oni eblas skribi. Aliaj personoj eblas legi kaj korekti gin. Do, ni ne devas havi temon aŭ opinion, nur imagopovo.
Nu, tian fadenon vi mem ja povas jam nun krei!

johmue (Mostrar o perfil) 31 de maio de 2011 06:17:41

darkweasel:
chrisim101010:
Eble ni bezonas kategorion pri "Esperantaj lingvaj ŝanĝoj. Tiu kategorio estus en multaj lingvoj por oni forreagi sian ideon. La alia kategorio liberigus el tia temo. lango.gif
Tion oni jam iam diskutis en la anglalingva forumparto. Mi ne opinias ĝin bona ideo, ĉar tio donus la impreson, ke Esperanto estas entute ŝanĝebla.
Mi samopinias.

Eble oni verku artikoleton por la "Oftaj demandoj" pri tio:

Demando: "Vorto X kaj gramatikaĵo Y ne plaĉas al mi. Kial vi rifuzas ŝanĝi ĝin?"

Respondo: "Jam multfoje estis proponataj ŝanĝoj por Esperanto. La temo lingvoreformismo kaj la ŝangiĝo de Esperanto fakte estas interesa. Sed ne plu eblas ŝanĝi Esperanton per ordono, ĉar ĝi jam delonge evoluas pli malpli kiel natura lingvo."

ceigered (Mostrar o perfil) 31 de maio de 2011 08:23:45

Jev:
ceigered:Kun tio, lernantoj povus ŝvebigi la muskursoron sur anglaj vortoj kaj trovi la esperanta samo.
La skripto de alklakeblaj vortoj unue analizas la vorton, eltrovas ties strukturon kaj nur poste poste videbligas la tradukojn de ĉiuj vort-partoj. Aranĝi ion tian por naciaj lingvoj estus multe pli komplike
Ah, tio sonas tro malsimpla, do ne aŭskultu al tiu deziro se fari ĝin estas tro malfacile ridulo.gif

Jev:Enkonduki novan kategorion de helpantoj - forum-prizorgantoj. Ili havu la rajtojn prizorgi kaj administri diversajn temojn ĉe la forumoj. Kaj ili havu oportunajn ilojn por tio, ekz. la ilojn bloki iujn spamantojn, facile enmeti avertojn pri malobeo de iuj reguloj, ŝlosi la fadenojn, ŝanĝi kategoriojn por la mesaĝoj ks.
Mi iomete ne ŝatas tiun ĉi ideon - kiel la teamo elektos la prizorgantojn? Mi povas imagi eblajn misuzojn de la sistemo. Sed, vere serĉi la tutan forumon por trovi malobeadon estas malfacile por la teamo, do laŭ mi la problemo estas tre malsimple.

ceigered (Mostrar o perfil) 31 de maio de 2011 08:28:53

johmue:Eble oni verku artikoleton por la "Oftaj demandoj"
Sonas kiel bona ideo.

Se ni ne mencius la eblon de ŝanĝo sed respondus al la oftaj demandoj, ja estus utila.

darkweasel (Mostrar o perfil) 31 de maio de 2011 09:08:48

ceigered:Sed, vere serĉi la tutan forumon por trovi malobeadon estas malfacile por la teamo, do laŭ mi la problemo estas tre malsimple.
Tial ekzistas la butono "Raporti rubmesaĝon".

De volta à parte superior