Ku rupapuro rw'ibirimwo

Planoj pri la estonto de lernu!

ca, kivuye

Ubutumwa 268

ururimi: Esperanto

Jev (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 09:01:27

Jen denove resumo de ĉiuj ideoj kaj komentoj:

[LISTO]
La eblo aldoni plurajn dosierojn al la mesaĝo ne havu altan prioritaton, ĉar tiu funkcio estas apenaŭ uzata.
Fiksitaj fadenoj eble estus en ordo, se oni ne uzus ilin tro multe.
Se eblas, estus bone havi pli bonan kaj saĝon sistemon pri markado de mesaĝoj kiel legitaj.
Ĉe la poŝtelefona versio kelkaj elementoj de la forumoj estu pli grandaj kaj pli facile uzeblaj.[/list]Aperis ankaŭ demandoj, kial estus bezonataj forum-prizorgantoj. La problemo estas, ke la kvanto de mesaĝoj ĉe la forumoj konstante kreskas kaj prizorgi ilin ĉiujn estas sufiĉe malfacile. Ekzistas la butono pri raportado de la spamo, sed kelkfoje la teamo ricevas atentigojn ne nur pri spamo, sed ekzemple pri maldeca konduto de iu uzanto. Se iu el la teamanoj komprenas tiun lingvon, estas facile decidi, ĉu tio estas vero, sed ekzemple se iu plendos al ni pri la simila konduto ĉe la ĉina forumo, estos sufiĉe komplike fari la decidon. Verŝajne ni uzus iun retan tradukilon por kompreni la enhavon, sed tio prenus la tempon kaj ne garantius, ke ni vere bone komprenos la tuton. Do iu solvo certe bezonatas. Eblus aŭ havi pli da helpantoj aŭ eblus lasi ĉion decidi al la tuta komunumo. Ekzemple, eblus aranĝi, ke oni povu pritaksi ĉiun mesaĝon aŭ tutan fadenon kaj se ĝi kolektas tre multajn "malbonajn notojn" ĝi iĝas aŭ malvidebla aŭ markiĝas kiel foriginda.

Kaj daŭre restas malklare, kiel ni instigu komencantojn verki. Ĉu estas iuj pliaj ideoj pri tio?

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 12:15:25

Jev:
Aperis ankaŭ demandoj, kial estus bezonataj forum-prizorgantoj. La problemo estas, ke la kvanto de mesaĝoj ĉe la forumoj konstante kreskas kaj prizorgi ilin ĉiujn estas sufiĉe malfacile. Ekzistas la butono pri raportado de la spamo, sed kelkfoje la teamo ricevas atentigojn ne nur pri spamo, sed ekzemple pri maldeca konduto de iu uzanto. Se iu el la teamanoj komprenas tiun lingvon, estas facile decidi, ĉu tio estas vero, sed ekzemple se iu plendos al ni pri la simila konduto ĉe la ĉina forumo, estos sufiĉe komplike fari la decidon. Verŝajne ni uzus iun retan tradukilon por kompreni la enhavon, sed tio prenus la tempon kaj ne garantius, ke ni vere bone komprenos la tuton. Do iu solvo certe bezonatas. Eblus aŭ havi pli da helpantoj aŭ eblus lasi ĉion decidi al la tuta komunumo. Ekzemple, eblus aranĝi, ke oni povu pritaksi ĉiun mesaĝon aŭ tutan fadenon kaj se ĝi kolektas tre multajn "malbonajn notojn" ĝi iĝas aŭ malvidebla aŭ markiĝas kiel foriginda.
Nu, certe por lingvoj, kiujn neniu teamano komprenas, necesas havi tian moderatoron. Komunuman decidon pri tio mi ne trovus bona, ĉar tio verŝajne ne tre bone funkcius.

Cetere, kio pri mia propono koncerne la subdomajnojn de.lernu.net, fr.lernu.net, eo.lernu.net ktp.?

Jev (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 12:53:53

darkweasel:Nu, certe por lingvoj, kiujn neniu teamano komprenas, necesas havi tian moderatoron. Komunuman decidon pri tio mi ne trovus bona, ĉar tio verŝajne ne tre bone funkcius.
Kial ne funkcius laŭ via opinio? Ĉu la komunumo estas tro malgranda por tio? Mi fakte iom poste pli detale traktos tion, ĉar estas deziro aŭtomatigi kiel eble plej multajn laborojn ĉe lernu! kaj necesos aparte bone pripensi tion.

darkweasel:Cetere, kio pri mia propono koncerne la subdomajnojn de.lernu.net, fr.lernu.net, eo.lernu.net ktp.?
Mi sendube forigos ilin.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 13:35:16

Jev:
darkweasel:Nu, certe por lingvoj, kiujn neniu teamano komprenas, necesas havi tian moderatoron. Komunuman decidon pri tio mi ne trovus bona, ĉar tio verŝajne ne tre bone funkcius.
Kial ne funkcius laŭ via opinio? Ĉu la komunumo estas tro malgranda por tio?
Eble ankaŭ tio, por iuj lingvoj, kies forumpartoj ne ricevas multan atenton.

Kion mi fakte celas, estas, ke tia sistemo invitus al misuzo. Misuzemaj uzantoj povus ekzemple krei plurajn kontojn por doni "malbonan noton" al mesaĝo, kun kiu oni simple pro ĝia enhavo malkonsentas.

Aŭ troloj povus doni "bonan noton" al mesaĝoj fakte malbonaj tutsimple ĉar ili ilin trovas amuzaj.

Tia notsistemo povas esti bona, sed ne anstataŭ, sed aldone al moderatorado. Ankaŭ el jura vidpunkto povas esti probleme lasi tiajn decidojn al la komunumo - ja eble iu publikigas ion kontraŭleĝan, kaj estas pli bone lasi la forigon de tio al fidata moderatoro ol lasi la komunumon forigi (aŭ ne forigi) mesaĝojn.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 13:58:55

Mi havas plian ideon, koncerne la enketojn en la forumo.

Kiam oni kreas enketon, estu eble elekti, ĉu la voĉdonantoj povu ŝanĝi poste sian opinion. Krome, mi ŝatus vidi post la voĉdono, por kio mi voĉdonis - ofte mi voĉdonis por io antaŭ multaj jaroj kaj ne plu scias, por kio, ĉar mi eble intertempe ŝanĝis mian opinion.

Hispanio (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 14:15:37

darkweasel:Mi havas plian ideon, koncerne la enketojn en la forumo.

Kiam oni kreas enketon, estu eble elekti, ĉu la voĉdonantoj povu ŝanĝi poste sian opinion. Krome, mi ŝatus vidi post la voĉdono, por kio mi voĉdonis - ofte mi voĉdonis por io antaŭ multaj jaroj kaj ne plu scias, por kio, ĉar mi eble intertempe ŝanĝis mian opinion.
Aldone al tio, estus bone ankaŭ forigi enketon, kiun uzanto faris malbone, ekzemple anstataŭ fari enketon por elekti nur unu respondon, oni faris ĝin por elekti pli da unu respondo.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 14:28:16

Hispanio:
darkweasel:Mi havas plian ideon, koncerne la enketojn en la forumo.

Kiam oni kreas enketon, estu eble elekti, ĉu la voĉdonantoj povu ŝanĝi poste sian opinion. Krome, mi ŝatus vidi post la voĉdono, por kio mi voĉdonis - ofte mi voĉdonis por io antaŭ multaj jaroj kaj ne plu scias, por kio, ĉar mi eble intertempe ŝanĝis mian opinion.
Aldone al tio, estus bone ankaŭ forigi enketon, kiun uzanto faris malbone, ekzemple anstataŭ fari enketon por elekti nur unu respondon, oni faris ĝin por elekti pli da unu respondo.
... kaj tio memorigas min pri alia mankanta funkcio: Ne eblas redakti fadentitolon post la unua sendado.

novatago (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 09:45:38

Jev, kial vi malatentis mian sugeston pri la tujmesaĝilo? Mi ne celas ke vi nepre ŝanĝu ĝin. Kompreneble se nur mi opinias tiun aferon grava, ne indas ŝanĝi ĝin kaj estu mi kiu, decidu ĉu partopreni en la tujmesaĝilo. Ankaŭ mi vidis ke vi, ŝajne maltentis aliajn sugestojn pri la tujmesaĝilo. Mi nur scivolemas kial.

Mi ankaŭ ne ŝatas la ideon pri malvidebligi mesaĝojn per voĉdonoj de uzantoj. Mi vidis en aliaj komunumoj, ke tiaj butonoj estas ofte uzataj por silentigi opiniojn, kiuj ne estas ŝatataj de kelkaj grupoj. Tio povus krei novan problemon anstataŭ solvi la malnovan.
La paĝaro daŭre ne sukcesas financi sin mem, .... Do indas pripensi, ĉu eblus iel plibonigi tiun ĉi situacion, por ke la paĝaro ne plu bezonu subtenon de eksteraj fondaĵoj.
Eble oni povus verki arte altkvalita poŝtkartaro (aŭ ilustraĵaro) por vendi ĝin dum la lastaj tagoj de la jaro. Io kolektebla, malmultekoste farebla (ne nepre), kaj eldonebla laŭ antaŭmendoj por esti certa pri minimuma vendo. Ankaŭ povus fari limigita luksa multekosta eldono anstataŭ oferi malmultekostaĵon (kaj eble malpli interesa).

Ĝis, Novatago.

Jev (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 10:58:41

novatago:Jev, kial vi malatentis mian sugeston pri la tujmesaĝilo?
Se ni komencos diskuti pri ĉiuj aferoj samtempe, iĝos granda kaĉo. Do unue ni finu pri la forumoj, poste ni transiru al diskutoj pri aliaj partoj.

Jev (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 11:25:27

novatago:Mi ankaŭ ne ŝatas la ideon pri malvidebligi mesaĝojn per voĉdonoj de uzantoj. Mi vidis en aliaj komunumoj, ke tiaj butonoj estas ofte uzataj por silentigi opiniojn, kiuj ne estas ŝatataj de kelkaj grupoj. Tio povus krei novan problemon anstataŭ solvi la malnovan.
Mi tute konsentas kun tio. Pro tio mi volas elpensi, kiel solvi tion kaj ne ekhavi similajn problemojn kiel ĉe aliaj forumoj. Ajnokaze iu solvo bezonatas. Mi eble malkaŝos la sekreton, sed kune kun la refaro de lernu!, ni planas lanĉon de kelkaj novaj grandaj projektoj (se tio montriĝos ebla). Ĉion prizorgi simple ne estos eble por ni kaj pro tio ni cerbumas nun, ĉu eblos iel maksimume aŭtomatigi la plejparton de aferoj kaj lasi al nia komunumo helpi prizorgi la paĝarojn.

Kelkaj ne ŝatas havi forumprizorgantojn, al kelkaj ne plaĉas la noto-sistemo. Tiukaze ni povas pripensi, kiel kombini tion. Nun ĉiu lernu!-uzanto havas informon pri aktiveco, kiu montras, kiom ofte la uzanto uzis lernu! dum lastaj 30 tagoj. Mi pensas, ke eble anstataŭ tio aŭ aldone al tio enkonduki novan rango-sistemon. La alteco de rango dependos de pluraj aferoj:
[LISTO]
kiom longe uzanto jam estas registrita;
kiom ofte ensalutas;
kiom multe uzas diversajn partojn, ekz. skribas en la forumoj, privatmesaĝojn, en la tujmesaĝilo ks.
kiom bonajn notojn ricevas liaj mesaĝoj;
kiom aktive la uzanto helpas al la paĝaro, ekz. per tradukado, respondado de komentoj, lingvohelpado ktp.[/list]Ju pli altan rangon havos la uzanto, des pli "pezan" voĉon ĉe la noto-sistemo kaj pli da ebloj por administrado de la tuto li ekhavos. Tiamaniere uzantoj, kiuj ĵus registriĝis, tute ne havos iun eblon influi la aferojn. Nur uzantoj, kiuj vere jam longe uzas la paĝaron kaj multe kontribuas, povus signife helpi pri administrado de iuj aferoj. Mi kredas, ke tiuj personoj estus sufiĉe fidindaj. Kaj kompreneble la administrantoj ĉiam estus pli gravaj, ili povus perforte ŝanĝi rangon de ajna uzanto, se oni vidas, ke la rango estas misuzata.

Povas esti, ke tio ankaŭ al iu ne plaĉos. Pro tio se iu havas pli bonajn ideojn, nepre skribu, por ke ni povu diskuti ankaŭ aliajn ideojn.

Subira ku ntango