Ujumbe: 268
Lugha: Esperanto
Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2011 12:37:52 alasiri
Jev:Tio plaĉas al minovatago:Mi ankaŭ ne ŝatas la ideon pri malvidebligi mesaĝojn per voĉdonoj de uzantoj. Mi vidis en aliaj komunumoj, ke tiaj butonoj estas ofte uzataj por silentigi opiniojn, kiuj ne estas ŝatataj de kelkaj grupoj. Tio povus krei novan problemon anstataŭ solvi la malnovan.Mi tute konsentas kun tio. Pro tio mi volas elpensi, kiel solvi tion kaj ne ekhavi similajn problemojn kiel ĉe aliaj forumoj. Ajnokaze iu solvo bezonatas. Mi eble malkaŝos la sekreton, sed kune kun la refaro de lernu!, ni planas lanĉon de kelkaj novaj grandaj projektoj (se tio montriĝos ebla). Ĉion prizorgi simple ne estos eble por ni kaj pro tio ni cerbumas nun, ĉu eblos iel maksimume aŭtomatigi la plejparton de aferoj kaj lasi al nia komunumo helpi prizorgi la paĝarojn.
Kelkaj ne ŝatas havi forumprizorgantojn, al kelkaj ne plaĉas la noto-sistemo. Tiukaze ni povas pripensi, kiel kombini tion. Nun ĉiu lernu!-uzanto havas informon pri aktiveco, kiu montras, kiom ofte la uzanto uzis lernu! dum lastaj 30 tagoj. Mi pensas, ke eble anstataŭ tio aŭ aldone al tio enkonduki novan rango-sistemon. La alteco de rango dependos de pluraj aferoj:
[LISTO]
kiom longe uzanto jam estas registrita;
kiom ofte ensalutas;
kiom multe uzas diversajn partojn, ekz. skribas en la forumoj, privatmesaĝojn, en la tujmesaĝilo ks.
kiom bonajn notojn ricevas liaj mesaĝoj;
kiom aktive la uzanto helpas al la paĝaro, ekz. per tradukado, respondado de komentoj, lingvohelpado ktp.[/list]Ju pli altan rangon havos la uzanto, des pli "pezan" voĉon ĉe la noto-sistemo kaj pli da ebloj por administrado de la tuto li ekhavos. Tiamaniere uzantoj, kiuj ĵus registriĝis, tute ne havos iun eblon influi la aferojn. Nur uzantoj, kiuj vere jam longe uzas la paĝaron kaj multe kontribuas, povus signife helpi pri administrado de iuj aferoj. Mi kredas, ke tiuj personoj estus sufiĉe fidindaj. Kaj kompreneble la administrantoj ĉiam estus pli gravaj, ili povus perforte ŝanĝi rangon de ajna uzanto, se oni vidas, ke la rango estas misuzata.
Povas esti, ke tio ankaŭ al iu ne plaĉos. Pro tio se iu havas pli bonajn ideojn, nepre skribu, por ke ni povu diskuti ankaŭ aliajn ideojn.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2011 1:04:09 alasiri
qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2011 2:29:47 alasiri
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2011 1:48:05 alasiri
Nun eble iom pri la tujmesaĝilo. Kion eblus fari pri ĝi:
[LISTO]
Mi vidis la komenton, ke "ĵus aliĝintaj uzantoj ne kapablu legi antaŭajn mesaĝojn en la tujmesaĝilo". Kion vi pensas pri tio?
Ĉu bezonatas la eblo bloki iujn stultulojn? Se jes, kiel tio funkciu?
Ĉu aldoni la eblon skribi privatajn mesaĝojn? Kiel tio funkciu? Ĉu oni antaŭ ĉiu mesaĝo metu la nomon de la koncerna uzanto?
Ĉu bezonatas la eblo krei apartajn privatajn diskutojn, do krei ion similan al apartaj ĉambroj?
Ĉu vi ŝatus, se ni aranĝus, ke la tujmesaĝilo estu uzebla ankaŭ ekster lernu!? Do oni povus facile videbligi la tujmesaĝilon ankaŭ ĉe propra paĝaro kaj povus kontribui al la diskutoj de tie?[/list]Kiuj funkcioj ankoraŭ mankas? Kio estas pliboniginda?
qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2011 11:51:57 asubuhi
uu.de forumo havas tiojn serĉfunkciojn (oni devas ensalutis por kuri tion serĉfunkciojn)
_
[LISTO]
memkreiis forumkontribuojn-serĉo (en aktuala forumsekcio + tuta forumo)
memkreiis forumfadenojn-serĉo (en aktuala forumsekcio + tuta forumo)
nova forumrespondojn-serĉo (en aktuala forumsekcio + tuta forumo)
ne respondis fadenojn-serĉo (en aktuala forumsekcio + tuta forumo)
((solvis fadenojn-serĉo (en aktuala forumsekcio + tuta forumo) - verŝajne tio ne taŭgas por lernu.net forumo ))
nova forumrespondojn de last 24 horojn-serĉo (en aktuala forumsekcio + tuta forumo)
nova forumrespondojn de last 12 horojn-serĉo (en aktuala forumsekcio + tuta forumo)
nova forumrespondojn de last 6 horojn-serĉo (en aktuala forumsekcio + tuta forumo)[/list]
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2011 1:13:15 alasiri
qwertz:Mi tre ŝatas serĉfunkcio kio retpaĝo forum.ubuntuusers.de havas.Sufiĉe interesa propono, mi notos tion kiel ideon. Dankon.
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2011 1:15:33 alasiri
Ankaŭ mi cerbumas, kial relative malmultaj uzas la tujmesaĝilon ĝenerale? Ofte eblas vidi multajn ensalutintajn uzantojn, sed ĉe la tujmesaĝilo nur malmultajn. Ĉu eblas ŝanĝi tion laŭ vi?
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2011 1:54:21 alasiri
"ĉu vi opinias, ke tiu esprimo estas:
- tute korekta
- korekta sed ne komprenebla
- nekorekta
- mi ne scias"
Se oni volas fari enketo pri 10 esprimoj samtempe, ekz. por kompari ilin, oni devas malfermi 10 fadenojn, sed oni hezitas fari tion , ĉar tio similas al spamo.
Do, se tia funkcio ekzistus, ĝi estus utila por mi.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2011 2:18:27 alasiri
Jev:Mi mem preferus IRC-bazan kanalon, sed eble tio allogus tro da troloj (ĉar oni ne plu devus registriĝi en lernu!). Tiam mi ankaŭ pli ofte vizitus la tujmesaĝilon, ĉar mi ĉiuokaze ĉiam malfermas IRCumilon ŝaltinte mian komputilon.
Ankaŭ mi cerbumas, kial relative malmultaj uzas la tujmesaĝilon ĝenerale? Ofte eblas vidi multajn ensalutintajn uzantojn, sed ĉe la tujmesaĝilo nur malmultajn. Ĉu eblas ŝanĝi tion laŭ vi?
Sunjo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2011 6:18:37 alasiri
Mi vidis la komenton, ke "ĵus aliĝintaj uzantoj ne kapablu legi antaŭajn mesaĝojn en la tujmesaĝilo". Kion vi pensas pri tio?La avantaĝo de la nuna sistemo povus esti ke oni ne devus respondi plurfoje al la sama demando dum mallonga tempo (ekzemple al la demando "kiel vi fartas?") kaj ke ĵus aliĝintaj uzantoj pli facile povus partopreni je iu diskuto kiu eble ĵus okazas kiam ili aliĝas.
Sed ofte mi havas la impreson ke la plejmulto de la uzantoj ne uzas tiun eblan avantaĝon kaj ke ili preferas babili kaj demandi tuj. Kaj mi samopinias ke oni babilas en la tujmesaĝilo kun tiuj kiuj ĉeestas je la sama tempo kaj ne por tiuj kiuj eble iam poste aperus. Por konservi diskutojn oni ja povas uzi la forumon.
Ĉu bezonatas la eblo bloki iujn stultulojn? Se jes, kiel tio funkciu?Eble simpla ignorfunkcio jam sufiĉus. Okazas sufiĉe malofte ke stultuloj ĝenas la babiladon kaj tial mi dubas ke aktiva babilejprizorganto estas necesa.
# Ĉu aldoni la eblon skribi privatajn mesaĝojn? Kiel tio funkciu? Ĉu oni antaŭ ĉiu mesaĝo metu la nomon de la koncerna uzanto? # Ĉu bezonatas la eblo krei apartajn privatajn diskutojn, do krei ion similan al apartaj ĉambroj?Kiam mi preferas pli privatan diskuton mi ne uzas la lernu-babilejon. Laŭ mia opinio la manko de ebloj por privata babilado devigas la uzantojn diskuti publike. Pro tio oni vidas aktivecon, ankaŭ se oni mem (ankoraŭ?)ne kuraĝas partopreni. Precipe por komencantoj tio povas esti bone.
Kiuj funkcioj ankoraŭ mankas? Kio estas pliboniginda?Klarigoj pri la ebloj de la babilejo fakte tute mankas sur la lernu-paĝo. Kompreneble pli spertaj uzantoj helpas la novulojn, sed eble ili ne ĉiam ĉeestas kaj krome ankaŭ ne ĉiam povas scii ĉu helpo necesas. (Cetere jam ekzistas (laŭ mia opinio tre bonaj) klarigoj ekster la lernu-paĝo je blogo de Kolonjano)
Fakte mi scivolas, ĉu ĉiuj jam konscias pri ĉiuj nunaj ebloj de la tujmesaĝilo, ekz. pri la eblo alklaki ies salutnomon en la diskuto kaj en la tajpo-fenestro aperos salutnomo de tiu persono aŭ ekz. pri la eblo redakti proprajn mesaĝojn?