讯息: 268
语言: Esperanto
darkweasel (显示个人资料) 2011年6月5日下午7:23:18
Sunjo:(ekzemple al la demando "kiel vi fartas?")Ne tre bona ekzemplo - tion oni kutime ja ne demandas, ĉar oni honeste interesiĝas pri ies farto, sed por iel enkonduki konversacion.
darkweasel (显示个人资料) 2011年6月8日下午3:20:28
novatago (显示个人资料) 2011年6月10日上午10:51:38
Jev:[LISTO]Nepre tio bezonatas. Mi estas prizorganto de babilejo kaj lastatempe mi havas problemon kun insista ĝenulo. Mi apenaŭ havis tiajn problemojn ĝis nun, tamen tiu danĝero ĉiam ekzistas.
Ĉu bezonatas la eblo bloki iujn stultulojn? Se jes, kiel tio funkciu?[/list]
La problemo estas kiel funkciigi tion. Eble fari avertobutonon, kiu registru kaj sendu al lernu teamano (aŭ iu alia) la lastajn liniojn de la babilado, kaj se vere iu uzanto ĝenis, malpermesi lin la aliĝo al la tujmesaĝilo dum pluraj tagoj/semajnoj.
Jev:Tio estas aldoninda. Mi preferus ke privataj konvesacioj estu ekzemple en apartaj languetoj, kiujn malfermiĝus post du klakoj sur la uzantnomo.
Ĉu aldoni la eblon skribi privatajn mesaĝojn? Kiel tio funkciu? Ĉu oni antaŭ ĉiu mesaĝo metu la nomon de la koncerna uzanto?
La aliaj aferoj, laŭ mi ne estas tiel nepraj sed estas bonaj ideoj.
Jev:ĉu ĉiuj jam konscias pri ĉiuj nunaj ebloj de la tujmesaĝilo, ekz. pri la eblo alklaki ies salutnomon en la diskuto kaj en la tajpo-fenestro aperos salutnomo de tiu persono aŭ ekz. pri la eblo redakti proprajn mesaĝojn?Mi klarigas ke mi estas malofta uzanto de la tujmesaĝilo. Eble ĉar mi ne sukcesis okazigi bonajn konversaciojn ĝis nun tie aŭ eble ĉar mi ne estas bona babilanto en sentemaj babiladoj. Malgraŭ mia malofta partopreno, mi konas la eblojn pri kiuj vi parolas.
kial relative malmultaj uzas la tujmesaĝilon ĝenerale? Ĉu eblas ŝanĝi tion laŭ vi?
Ĝis, Novatago.
Jev (显示个人资料) 2011年6月10日下午8:07:11
Do la lastaj ideoj kun miaj komentoj apude:
[LISTO]
ĉe la fadeno povu esti kelkaj enketiloj: interesa ideo, necesas nur zorgi, ke oni ne troigu;
ĉu eble ekuzi iun IRC-kanalon por la tujmesaĝilo: tion mi esploros pli detale jam verŝajne antaŭ la refaro;
ekzistu aŭ ignorbutono aŭ la eblo bloki uzantojn: eblus aranĝi, ke la uzantoj kun alta rango (vidu supre la klarigojn) povu fari tion;
en la paĝtitolo aperu la titolo de la fadeno: jes, prave, tion ni nepre realigu
estu la eblo uzi kelkajn "ĉambrojn" por apartaj diskutoj: ok, necesos nur bone pripensi, kiel bone tion aranĝi, por ke oni ne kaŝiĝu en tro multaj ĉambroj. Nun eĉ en unu ĉambro ne ĉiam estas multaj uzantoj;[/list]
Jev (显示个人资料) 2011年6月10日下午8:27:24
La paĝaron uzas multege da homoj, sed la kursojn faras relative malmultaj. Kio estas la kialoj? Mi pensas, ke la ĉefa problemo estas:
[LISTO]
Tro da kursoj, inter kiuj oni apenaŭ povas orientiĝi. En alia fadeno antaŭ mallonga tempo unu uzanto skribis, ke kelkaj liaj konatoj simple forlasis la paĝaron, ĉar simple ne scias, per kio komenci kaj kion fari.
Mankas profunda kelknivela kurso, per kiu uzantoj bone vidus sian progreson.
La ekzamensistemo, kiu malnoviĝis teknike kaj ne ĉiuflanke kontrolas la sciojn de uzantoj.[/list]Do unuvorte ĉe lernu! estas amaso da aferoj, sed ofte tio iĝas malavantaĝo por la retejo. Jen kelkaj ideoj, kion eblus fari:
[LISTO]
Krei profundan kelknivelan kurson por la niveloj A1, A2, B1, B2, C1. Ĉiu kurso konsistus el 15-20 lecionoj pri diversaj praktikaj temoj (vojaĝo, konatiĝo, vizito de aranĝoj ks). Post ĉiu leciono povus esti testo, per kiu oni povus tuj kontroli, kiom bone ili komprenis la temon. Ĉiuj lecionoj enhavu interaktivan materialon kun video-lecionoj kaj multaj ekzercoj. La kurso iĝu la kerna parto de la paĝaro.
Pliboniĝu la vortlernado kaj vortaro-sistemo. Ekzemple, la sistemo memoru kiujn nekonatajn vortojn oni alklakas kaj kreu por uzanto vortolistojn, kiujn oni poste povu ekzerci ĉe la vortlernado. Ĉe la vortlernado ekzistus multaj vortolistoj kun la eblo aldoni proprajn listojn kaj lerni tiamaniere vortojn. Oni povus tuj en la vortaro indiki, kiun vorton oni volas aldoni al la listo de lernindaj vortoj. Ĉe la sistemo ekzistu detala statistiko pri ĉiuj lernitaj kaj lernindaj vortoj.
Uzanto tuj ĉe sia profilo vidu ĉiam detalan statistikon pri sia progreso, kiujn lecionojn li trapasis, kiujn vortojn lernis ks.
Ĉe la ĉefpaĝo troviĝu klaraj informoj, kiel oni povas komenci kaj ligilo al la unua leciono de la kurso.
Indus krei pli bonan ekzamen-sistemon, per kiu oni povus kontroli siajn sciojn laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj tiamaniere laŭbezone prepariĝi por veraj ekzamenoj kun la vera diplomo. Tion eblus realigi kunlabore kun edukado.net[/list]Sendube mi havas eĉ plurajn aliajn ideojn kaj dezirojn, sed eble tiuj ĉi estas la kernaj. Kion vi pensas, ĉu vi ŝatus ion tian?
darkweasel (显示个人资料) 2011年6月11日上午6:23:15
Jev (显示个人资料) 2011年6月11日上午7:36:44
darkweasel:Kian ajn ekzamensistemon vi fine havos: Ĝi estu la bazo de la indiko de lingvonivelo en la uzantprofilo. Ne estas laŭ mi bone, ke uzantoj povas taksi sin mem tie - mi jam vidis miatakse malĝustajn indikojn en ambaŭ direktoj.Jes, vi tute pravas.
oxymor (显示个人资料) 2011年6月14日上午7:40:20
Jen ideo, kiu ne postulas elspezi multe da tempo: Ĉu ni proponu vicon por fari la (2 aŭ 3) unuajn kursojn?
Mi tuj klarigos:
La nova uzanto ne scias per kiu komenci. Ja ekzistas ligilon ĉe la ĉefpaĝo nomita "kiel komenci", sed ĝi tuj poste lasas tro da elektoj al la novulo. Mi prononas ke ĉi tiu ligilo tuj gvidu la komenconto al http://eo.lernu.net/enkonduko/lingvoprezento/index...
Poste, kiam la uzanto ĵus finos la enkondukon, li estu gvidota rekte al sekva kurso (la Puzlo Esperanto plej taŭgas, laŭ mia opinio).
La aliaj kursoj ja indas, sed ne por allogi. La novulo malkovros ilin pli poste, kiam li konos la retejon.
Kiel vi taksas tion?
Jev (显示个人资料) 2011年6月19日上午7:10:23
oxymor:Mi estas la uzanto, pri kiu Jev parolas.Jes, estus tre bone havi iun sinsekvon de kursoj. La problemo de la nunaj kursoj estas, ke ili estas tre multaj kaj pluraj el ili ne sufiĉe amplekse kaj profunde traktas ĉiujn flankojn de la lingvoinstruado. Pro tio nun estas forta deziro kunlabore kun kelkaj pedagogoj krei kelknivelan profundan kurson, kiu iĝos la ĉefa kerna kurso de lernu! Uzanto estos gvidata tra tiuj kursoj kaj estos facila eblo sekvi la progreson.
Jen ideo, kiu ne postulas elspezi multe da tempo: Ĉu ni proponu vicon por fari la (2 aŭ 3) unuajn kursojn?
Ankaŭ mi pripensas, ke indas krei pli bonan kaj potencan modulon pri lernado de vortoj, tiu modulo estus tre grava kaj aperus tuj en la ĉefmenuo. Per tiu sistemo oni povus lerni diversajn vortolistojn laŭ temoj, krei proprajn vortolistojn, sekvi sian progreson laŭ tempo, facile aldoni novajn lernendajn vortojn ks.
Alia aldona ideo estas ŝanĝi ankaŭ nian Bibliotekon. Nun ĝi estas simpla kolekto de tekstoj, muzikoj kaj videoj. Mi pensas, ke indas rearanĝi ilin, ke aperu eblo ne nur vidi filmetojn, muzikojn aŭ legi tekstojn, sed ankaŭ lerni ilin. Ekz. oni povus spekti videon kaj vidi apude la tekstojn, pri kiuj ili poste povus fari diversajn ekzercojn. Aŭ oni aŭdus kanton kaj devus apude skribi tion, kion ili aŭdas kaj la sistemo kontrolus tion. Do la ideo estas ke la tuta biblioteka materialo iĝu granda memstara praktikejo de la lingvo kun multaj interaktivaj iloj kaj estu ankaŭ iu sistemo, per kiu oni povus vidi, kiel oni progresas ankaŭ pri tio.