ไปยังสารบัญ

Planoj pri la estonto de lernu!

จาก Jev, 23 พฤษภาคม 2011

ข้อความ 268

ภาษา: Esperanto

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 23 มิถุนายน 2011, 21:22:12

Plia rimarketo pri la forumo: Estus bone povi agordi mallongan tekston ĉiam aldonendan sub ĉiu mesaĝo en la forumo.

Tion oni povus ekzemple uzi por videbligi informojn, ke oni ne ĉeestos dum certa tempo. Eble iuj ankoraŭ memoras, ke antaŭ kelkaj monatoj mi uzis la profilbildon tiucele ...

BrunoBram (แสดงโปรไฟล์) 12 กรกฎาคม 2011, 06:31:39

Mi ŝatas grizajn-metalajn kolorojn kiel fono, miksitaj kun oranĝaj kaj iom da bluaj. Ne trouzu la verdan. Sobra metala stilo kun finaj linioj kaj literfontoj modernstilaj kiel Arial Black.

BrunoBram (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2011, 17:05:34

Ŝanĝu jam la fasonadon de Lernu!, car des pli mi rigardas ĝin, ju malpli mi ĝin ŝatas. Igu ĝin moderna, kun metalal koloroj... La nuna fasonado ŝajnas de la okdekaj jaroj.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2011, 18:55:46

BrunoBram:Ŝanĝu jam la fasonadon de Lernu!, car des pli mi rigardas ĝin, ju malpli mi ĝin ŝatas. Igu ĝin moderna, kun metalal koloroj... La nuna fasonado ŝajnas de la okdekaj jaroj.
En la 1980-aj jaroj ne ekzistis TTT. senkulpa.gif

La lernu!-teamo certe jam laboradas por efektivigi la ĉi-fadenajn proponojn. Ĝi tamen plene konsistas el volontuloj, kiuj ne ricevas monon por sia laborado - kaj vi certe ne pagas monon por partopreni en lernu!. Vi do nenion ajn postulu en via insista tono de la teamo.

(Mi estas nek lernu!-teamano nek ĝia flatanto, kaj neniu teamano petis min skribi tion ĉi - ĝi estas mia privata opinio.)

Fajro (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2011, 22:43:54

darkweasel:La lernu!-teamo certe jam laboradas...
La lernu!-teamo devus havi blogon pri la programado de la retejo.

Hispanio (แสดงโปรไฟล์) 15 กรกฎาคม 2011, 00:30:39

Fajro:
darkweasel:La lernu!-teamo certe jam laboradas...
La lernu!-teamo devus havi blogon pri la programado de la retejo.
Mi samopinias.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 15 กรกฎาคม 2011, 05:41:44

Jes, kaj dum la sama tempo, kiam ili skribas tiun blogon, ili (kun certe malmulta libertempo dediĉebla al lernu!) povas certe efektivigi multegajn plibonigojn en lernu! ... senkulpa.gif

vincas (แสดงโปรไฟล์) 15 กรกฎาคม 2011, 10:26:33

darkweasel:
BrunoBram:Ŝanĝu jam la fasonadon de Lernu!, car des pli mi rigardas ĝin, ju malpli mi ĝin ŝatas. Igu ĝin moderna, kun metalal koloroj... La nuna fasonado ŝajnas de la okdekaj jaroj.
En la 1980-aj jaroj ne ekzistis TTT. senkulpa.gif

La lernu!-teamo certe jam laboradas por efektivigi la ĉi-fadenajn proponojn. Ĝi tamen plene konsistas el volontuloj, kiuj ne ricevas monon por sia laborado - kaj vi certe ne pagas monon por partopreni en lernu!. Vi do nenion ajn postulu en via insista tono de la teamo.

(Mi estas nek lernu!-teamano nek ĝia flatanto, kaj neniu teamano petis min skribi tion ĉi - ĝi estas mia privata opinio.)
Vi ambaŭ povas subteni lernu per mondonaco.

http://eo.lernu.net/pri_lernu/subteno/donacintoj...

BrunoBram (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2011, 10:14:56

vincas:

Mi subtenus ĝin, sed mi apenaŭ havas monon por manĝi. Mi nur povas alporti miajn valoregajn ideojn pri estetiko kaj fasonado.

Jev (แสดงโปรไฟล์) 17 กรกฎาคม 2011, 11:07:05

Fajro:La lernu!-teamo devus havi blogon pri la programado de la retejo.
Mi dubas, ke ni havos sufiĉe da tempo por tio. Sed de tempo al tempo verŝajne ni publikigos ion en diversaj lokoj, ekz. en tiu ĉi forumo, facebook aŭ en la blogo de E@I.

กลับไปด้านบน