Ujumbe: 268
Lugha: Esperanto
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 18 Agosti 2011 10:37:28 asubuhi
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 18 Agosti 2011 10:44:43 asubuhi
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 18 Agosti 2011 10:53:52 asubuhi
Miland:Flanke de mesaĝoj aperas la numeron de mesaĝoj, kiujn la skribinto faris en la forumoj. Por instigi skribantojn partopreni pli en la Esperantlingva forumo, montriĝu aparte la numeroj de mesaĝoj skribitaj en la Esperantlingva forumo.Interesa ideo, mi sendube cerbumos pri tio. Povas esti, ke io simila povus iom instigi homojn pli aktive uzi Esperanto-forumojn. Dankon.
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 18 Agosti 2011 10:55:45 asubuhi
darkweasel:Ĉu vi kreos forumparton por forumaj ludoj?Ankaŭ tiun ĉi ideon mi ŝatas. Lastatempe mi vidis plurajn fadenojn pri ludoj, do verŝajne indus krei apartan kategorion por tio. Mi notos tion.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 18 Agosti 2011 3:06:44 alasiri
Jev:Kaj la mesaĝoj en la forumluda forumparto tute ne nombriĝu, manke de eĉ iel ajn ebla sencohava informo.Miland:Flanke de mesaĝoj aperas la numeron de mesaĝoj, kiujn la skribinto faris en la forumoj. Por instigi skribantojn partopreni pli en la Esperantlingva forumo, montriĝu aparte la numeroj de mesaĝoj skribitaj en la Esperantlingva forumo.Interesa ideo, mi sendube cerbumos pri tio. Povas esti, ke io simila povus iom instigi homojn pli aktive uzi Esperanto-forumojn. Dankon.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 18 Agosti 2011 3:50:09 alasiri
darkweasel:Ĉu vi kreos forumparton por forumaj ludoj? Tien vi povus movi fadenojn kiel Ni nombrigu ĝis miliono, VortLudo, A aŭ B? Elektu! kaj La ulo sub mi, kiuj enhavas vere nenion interesan, kaj tiel vi ebligos al neinteresatoj (ekz. al mi) ne plu vidi ilin.Mi subtenas tiun sugeston. Eble por iuj estas interese partopreni en tiaj ludoj, sed ne por mi.
Ĉu eblus fari RSS-fluon por ĉiuj mesaĝoj en Esperanto, nur sen mesaĝoj el tia ludo-forumo?
toni692 (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 10:21:08 asubuhi
Mi proponas modifikon de la programo, ke ne akceptu registron ĝis la devigaj datoj /nomo, lando, urbo, naskiĝtago, sekso, konataj lingvoj/ ne estas donitaj.
Ĉu ne estus konvena doni al la profilo kelkajn elekteblajn datojn, ekz.: profesio, interesoj, hobioj ktp.?
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 10:26:31 asubuhi
toni692:Post la centmilo de membroj ne estus jam tempo eksigi registrantulojn kiuj plenigas nenian personajn demandojn en la profilo. Kelkaj skribas iajn literojn en la kaŝnomo kaj nenion plu.Ni intence simpligis la registriĝ-formularon. La ĉefa celo de tiu ĉi paĝaro estas instrui Esperanton, sed ne kolekti personajn datumojn de niaj uzantoj. Do post iom da pripensado, ni decidis ne devigi niajn uzantojn doni iujn personajn datumojn. Tamen estus bone pripensi, kiel eblus instigi ilin doni tiujn datumojn libervole post la registriĝo. Se iu havas ideojn pri tio, volonte skribu.
Kelli (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 11:44:46 asubuhi
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2011 11:29:28 alasiri
toni692:Post la centmilo de membroj ne estus jam tempo eksigi registrantulojn kiuj plenigas nenian personajn demandojn en la profilo. Kelkaj skribas iajn literojn en la kaŝnomo kaj nenion plu.Tio estas malbona propono. Vi ne bezonas tiujn informojn por partopreni ekz. en la forumo. Mi ja komprenas, ke estus bone koni la alian en iu komunumo, sed viaj informoj estas disdonataj ne nur al Esperantistoj.
Mi proponas modifikon de la programo, ke ne akceptu registron ĝis la devigaj datoj /nomo, lando, urbo, naskiĝtago, sekso, konataj lingvoj/ ne estas donitaj.
Mi tute ne rekomendas disdoni viajn privatajn informojn en la interreto. Vi neniam scias kiu kaj kiel oni uzos tiujn informojn. Homoj kun malbonaj intencoj povus aperi eĉ ankaŭ ĉi tie. Cetere, neniu povas pruvi la informojn, kiujn iu metas en sian profilon.