Zum Inhalt

Planoj pri la estonto de lernu!

von Jev, 23. Mai 2011

Beiträge: 268

Sprache: Esperanto

Jev (Profil anzeigen) 23. Mai 2011 12:48:52

Jam sufiĉe longan tempon ĉe lernu! okazis neniuj grandaj laboroj. Tempo pasas kaj iom post iom la paĝaro "malnoviĝas" - ĝi ne plu estas tute bona teknike, strukture kaj aspekte. Iom post iom venas tempo, kiam bezonatos profunda refaro kaj renovigo de lernu!. Nun mi volas pripensi, kia devas iĝi la paĝaro. Mi invitas vin ĉiujn aliĝi al la planado. Kio plaĉas aŭ malplaĉas al vi ĉe lernu!? Kion indas plibonigi, forigi aŭ aldoni? Se nun aperus la eblo ekde nulo konstrui la paĝaron, kia ĝi devus esti laŭ via opinio?

qwertz (Profil anzeigen) 23. Mai 2011 14:21:32

Mi deziras min okulumo.gif

- same tekstoformata paletro kia forumo jam havas interne privatmesaĝo sistemon.

franciscoluiz (Profil anzeigen) 23. Mai 2011 14:30:28

nenio mi malplaĉas en lernu! sed mi aldonos tio:

franciscoluiz:mi sugestas (ree) kelke da plibonigo...

1) krei unu kampon en la katastron... unu kampo por uzantoj katastras ĝian profesion aŭ ĝian lertecojn.

tio tre faciligos por renkonti novajn geamikojn de la aresamo.

2) aldoni en la serĉpaĝo (http://pt.lernu.net/komunikado/uzantoj/serĉi.php) la opcio por serĉi per la profesion

3) aldoni en la serĉpaĝo (http://pt.lernu.net/komunikado/uzantoj/serĉi.php) la opcio por serĉi per la kampo "Sinprezento".

dankon.
ĝis!
dankon kaj gratulo al teamo

qwertz (Profil anzeigen) 23. Mai 2011 15:25:51

Rilaksu Ferdinand Cesarano kaj vidu al alian retpaĝon de Jev. okulumo.gif

darkweasel (Profil anzeigen) 23. Mai 2011 17:46:21

Nu, se vi vere volas tute reaspektigi la retpaĝaron:

Reformu la menuon supran. Ĝi ne havu submenuojn, kiuj montriĝas dum musa superŝvebado, sed ĝi prefere havu plurajn liniojn montrantajn la strukturon de lernu!. Tiuj linioj - kun ŝaltita JavaScipt - ja povas montriĝi jam dum superŝvebado. Nuntempe estas iom malfacile uzi tiujn menuojn, ĉar oni devas rekomenci, se oni akcidente iom malĝuste movas la muson ...

Mi aldonis skizon de mia imago al tiu ĉi afiŝo.

Modernigu la forumon. Multaj funkcioj de aliaj forumsistemoj mankas en la forumo de lernu!. Ekzemple mankas serĉilo, supre fiksitaj "gravaj" fadenoj, ilo por krei ligilojn al certa afiŝo, kaj eble iuj afero, kiujn mi nun forgesis. Kaj eble vi finfine ebligu anglalingvajn forumkodojn kiel , , - kiujn ĉiu alia forumo uzas ... nia insisto al Esperantlingvaj nur kreas konfuzon.

Utila estus ankaŭ ligilo en la fadenlisto al la unua mesaĝo, kiun oni en certa fadeno ankoraŭ ne legis - oni ja ne ĉiam scias, ĉu tiu estas en la lasta paĝo.

Koncerne la tradukojn, for kun la subdomajnoj de.lernu.net, en.lernu.net, eo.lernu.net, fr.lernu.net ktp. Tiuj estas treege maloportunaj en pluraj aspektoj:
Se mi sendas ligilon al certa paĝo (ekz. forumfadeno) al iu alia homo, tiu vidos tiun paĝon en la lingvo, kiun mi elektis - kaj kiun la alia homo eble tute ne komprenas.
En retserĉiloj (inkluzive de tiu en la dekstra supra flanko de lernu! mem), ĉiuj forumfadenoj aperas pluroble.
En la agordoj de mia retumilo, mi jam agordis, ke mi preferas paĝojn laŭ la ordo "de-at, de, eo, en, fr, la, es". lernu! respektu tiujn ĉi agordojn!

pace (Profil anzeigen) 23. Mai 2011 18:47:35

Pri la uzantoj de Lernu! sur la mapo.
La mapo tia kia ĝi aspektas nun tute kovrita per bluajn punktojn, laŭ mi vere ne taŭgas.
Ĉu pligrandigi la mapon, ĉu ne plu aperigi ĝin ?
Ŝajnas al mi ke jam oni parolis pri tio.

darkweasel (Profil anzeigen) 23. Mai 2011 19:44:39

pace:Pri la uzantoj de Lernu! sur la mapo.
La mapo tia kia ĝi aspektas nun tute kovrita per bluajn punktojn, laŭ mi vere ne taŭgas.
Ĉu pligrandigi la mapon, ĉu ne plu aperigi ĝin ?
Ŝajnas al mi ke jam oni parolis pri tio.
Nu, la nuna mapo sufiĉe taŭgas almenaŭ por eltrovi, kie en la mondo loĝas multaj kaj kie loĝas malmultaj lernu!-anoj.

Jev (Profil anzeigen) 24. Mai 2011 08:15:53

Unue mi volas danki al vi ĉiuj pro viaj ideoj kaj komentoj. Mi ankaŭ pardonpetas, se mi ne povos respondi ĉiun mesaĝon, sed tamen mi nepre notos ĉiujn interesajn ideojn.

En tiu ĉi mesaĝo mi prezentos kelkajn ĉefajn problemojn de lernu!, kiujn ni povos pridiskuti. Kaj iom poste ni povos komenci konkrete trakti ĉiun unuopan parton de la paĝaro.

qwertz:Rilaksu Ferdinand Cesarano kaj vidu al alian retpaĝon de Jev. okulumo.gif
Jes, edukado.net kaj slovake.eu estas verŝajne bonaj ekzemploj. Oni povas tuj rimarki, ke la aspekto de tiuj paĝaroj estas iom pli freŝa kaj gaja, sed samtempe laŭ la stilo ĝi estas tre simila al tiu de lernu!, do nenio komplika. Krome en tiuj paĝaroj oni povas trovi multajn novajn aferojn, kiuj ne ekzistas ĉe lernu! aŭ kiuj funkcias pli bone.

Ferdinand Cesarano:Ĝia babilejo (kiun mi ĉiutage vizitas) funkcionas per la simpla HTML -- estas neniuj rubaj Flash, JavaScript, ktp. Tiu afero postulas neniun ŝanĝiĝon; verdire, tio postulas konserviĝon.
lernu! tamen multe uzas Javascript kaj ĝi tre ofte estas malbona, ĉar la aferoj estis programitaj antaŭ longa tempo.

Ne estas deziro komplikigi la paĝaron. Eĉ male, mi opinias, ke la paĝaro jam nun estas tro komplika. Dum diversaj prelegoj, prezentoj kaj laŭ la statistiko videblas multaj mankoj kaj problemoj. Ekz. multaj homoj tute ne konscias pri ĉiuj eblaj kapabloj de la paĝaro. La averaĝa nombro de vizitantoj konstante kreskas, sed la nombro de registriĝoj ĉe lernu! malkreskis lastatempe kaj nun stagnas.

Do la ĉefaj problemoj:
[LISTO]
La paĝaro ne plu estas alloga kaj ne sufiĉe kaptas atenton de novaj uzantoj, multaj vizitantoj simple ne tuj bone kaptas, kion oni devas fari kaj kial ili devas tion fari kaj simple forlasas la paĝaron.
Malklaras sistemo de la kursoj kaj ekzercoj. Ĉe la paĝaro ekzistas multaj ekzercoj kaj kursoj. Ili estas tiom multaj, ke uzantoj ofte simple perdiĝas inter ili kaj estas certaj, per kio komenci kaj kiel daŭrigi. Laŭ la statistiko la plejparto de uzantoj trairas maksimume unu kurson kaj plejofte eĉ ĝin ne finas. Ĉe la paĝaro estas kreitaj multaj longaj helpopaĝoj, studplanoj kaj klarigoj pri uzado, sed kutime ret-uzantoj ne legas longajn tekstojn. La paĝaro devas esti farita tiel, ke oni tuj komprenu, kion oni devas fari sen legado de longaj klarigoj.
La program-kodo de la paĝaro ofte estas tro malnova kaj krome diversaj partoj de la paĝaro estis kreitaj de malsamaj programistoj. Do temas pri granda kaĉo de program-lingvoj kaj program-stiloj. Lastatempe mi plej multe da tempo pasigas simple riparante la aferojn, por ke ili funkciu en ĉefaj retumiloj kaj operaciumaj sistemoj.
Ne tute bone pripensita funkciado de diversaj moduletoj de la paĝaro, pro tio uzado tre ofte ne estas sufiĉe komforta kaj klara. Oni malfacile ekhavas superrigardon pri ĉiuj ekzistantaj ebloj kaj funkcioj. Pluraj aferoj funkcias malsame, ekz. en kelkaj lokoj iksoj iĝas tuj supersignoj dum tajpado, en aliaj oni devas unue konservi la tekston ks.
Multaj aferoj estas tro komplikaj, ekz. tro longaj kaj komplikaj registriĝ-formularoj sendube fortimigas la plejparton de novaj uzantoj.
La paĝaro daŭre ne sukcesas financi sin mem, la reklamo alportas tre malmulte da tempo kaj la donacoj estas tre maloftaj kaj malgrandaj. Tiu mono kune eĉ ne povas plene kovri elspezojn por la servilo. Do indas pripensi, ĉu eblus iel plibonigi tiun ĉi situacion, por ke la paĝaro ne plu bezonu subtenon de eksteraj fondaĵoj.
Mankas bona interligilo kun aliaj bonaj ekzistantaj retpaĝaroj kaj sociaj retoj, ekz. estus bone intergri en la paĝaron iujn skriptojn de la sociaj retoj, ekz. Facebook, Twitter, Ipernity ks.
Mankas bonaj iloj, per kiuj niaj helpantoj povus pli aktive kontribui al administrado de la paĝaro. Estus bone iam atingi la staton, kiam la plejparto de la aferoj en la paĝaro estus administrata de la komunumo.[/list]Tio estas nur kelkaj el la problemoj. Ĉu iu el vi havas ideojn, proponojn aŭ komentojn pri tio?

qwertz (Profil anzeigen) 24. Mai 2011 10:40:32

Dankon por informo, Jev.

Unue mi ne estas programiston. Pardonu min, se mi proponas kelkaj maltaŭgajn ideojn.

Kelkaj jarojn antaŭe mi trovis saluton.dk retpaĝon kiu kuriĝas kun Plone enhav-mastruma sistemon (CMS). Mi scias, ke Plone(Zope) ne ŝajnas tre disvastiĝis. Sed la tuta Plone sistemo estas esperantlingve (vidu saluton.dk). liberafolio.org ankaŭ rulas kun Plone/Zope sistemon.

Mi ne scias, se Plone bontaŭgas por lernu.net. Mi sole scias, ke multaj personoj de malfermitkodo-komuno (Open Source) ankaŭ uzas Python lingvon kiu ŝajnas produkti tre bonkonserviĝeble(=legebla) programkodon.

Mi ankaŭ partoprenas ĉe germanlingva ubuntuusers.de. La ubuntuusers.de teamo kreis kuniga programkodon Inyoka kun Python programlingvojn. Ĉu eble tio povas doni kelkajn ideojn pri kiel estonecigi kun lernu.net sistemon?

Pardonu ree, se tio ne taŭgas.

ĝp,

novatago (Profil anzeigen) 25. Mai 2011 22:16:48

Ferdinand Cesarano:Ĝia babilejo (kiun mi ĉiutage vizitas) funkcionas per la simpla HTML -- estas neniuj rubaj Flash, JavaScript, ktp. Tiu afero postulas neniun ŝanĝiĝon; verdire, tio postulas konserviĝon.
La babilejo ja bezonas gravan ŝanĝon. Nuntempe la ĵusenirintoj al la babilejo povas legi la babiladon, kiu okazis dum la antaŭaj minutoj/horoj. Tio estas tute malkonvena. Mi babilas al tiuj, kiuj ĉeestas kune kun mi en la babilejo ne al tiuj kiuj ne ĉeestas, kaj mi ne scias, kiuj ili estos kaj eble mi ne donus ian informon, datumojn aŭ simple mi ne babilus pri iaj temoj kun tiuj, kiuj ne estis dum mia ĉeesto.

Ankaŭ, jam nuntempe, laŭ mi, la kato Zam ne estas adaptita al la aspekto de la paĝaro.

Mi trovis bonan la ideo, kiun donis Darkwaesel pri la menuoj.

Ĝis, Novatago.

Zurück nach oben