去目錄頁

facebook

从 ratkaptisto, 2011年5月27日

讯息: 12

语言: Esperanto

ratkaptisto (显示个人资料) 2011年5月27日下午1:26:08

Mi volonte volas havi kontaktojn pri "facebook" kun esperantistoj. Bonvolu skribi al mi.

paulogeyer (显示个人资料) 2011年5月27日下午1:41:05

persone mi ne aldonas nekonatulojn je mia facebook, por nekonatuloj mi preferas twitter kie mi povas legi ilian mesaĝojn kaj ideojn, kaj poste kiam la amikeco pligrandiĝos, eblas aldoni je facebook

nur mia vidpunkto.

Vi eble ŝatus partopreni la grupo de esperantistoj je facebook, ĉi tiu estas la ligilo https://www.facebook.com/#!/home.php?sk=group_1084...

mister (显示个人资料) 2011年5月27日下午2:30:55

Vizaĝlibro = facebook

darkweasel (显示个人资料) 2011年5月27日下午3:15:20

mister:Vizaĝlibro = facebook
... kaj ĉu vi konas alian lingvon (kun latina alfabeto), kiu Esperantigas tiun nomon? Ne? Do kial Esperanto faru? senkulpa.gif

henma (显示个人资料) 2011年5月27日下午5:00:00

darkweasel:
mister:Vizaĝlibro = facebook
... kaj ĉu vi konas alian lingvon (kun latina alfabeto), kiu Esperantigas tiun nomon? Ne? Do kial Esperanto faru? senkulpa.gif
Certe neniu alia lingvo "esperantigus" tiun nomon lango.gif

Sed vi pravas... se latinalfabetaj lingvoj ne tradukas tiun nomon, kial esperantistoj tion faru?

Mi komprenas la uzo de "feisbuko" aŭ "fejsbuko", precipe parolante, sed vizaĝlibron mi uzis nur kiel ŝerco kun esperantistaj amikoj.

Amike,

Daniel.

kaha (显示个人资料) 2011年5月27日下午5:45:24

en esperanto: facebook
tute simple!

fanjono (显示个人资料) 2011年6月2日下午9:05:02

facebook estas blokita de nia registaro.

samueldora (显示个人资料) 2011年6月2日下午10:27:42

Bedaŭrinde (honeste!) mi devas refuzigi Facebook pro kaŭzoj de datumsekurigo. Vi povas kontakti min ĉe
ipernity.

dobri (显示个人资料) 2011年6月3日下午2:26:32

fanjono:facebook estas blokita de nia registaro.
Ankaŭ ĉe mi hejme estas facebook blokita de mia filo. Li diras, ke tio estas pro nia sekureco.
Laŭ mia opinio la registaroj ne bloku kion ajn! Tio ja ne estas ilia afero!

darkweasel (显示个人资料) 2011年6月3日下午2:36:12

dobri:
Laŭ mia opinio la registaroj ne bloku kion ajn! Tio ja ne estas ilia afero!
Nu, registaro diktatura certe ne ŝatas civitanojn libere komunikiĝantajn kaj eble esprimantajn siajn opiniojn. (Ĉu nun ankaŭ lernu!-on blokos la ĉinuja registaro?)

回到上端