前往目錄

Kion vi faras...

貼文者: NJ Esperantist, 2011年5月28日

訊息: 9

語言: Esperanto

NJ Esperantist (顯示個人資料) 2011年5月28日上午1:08:47

Kion vi faras per la interreto kiam vi ne legas la forumojn ĉe Lernu? Kiujn retejojn vi vizitas dum via libertempo?

Kateno (顯示個人資料) 2011年5月28日上午3:33:58

Vidi multajn paĝojn de bildrakontoj aŭ novaĵoj ĉefe.

alonsososo (顯示個人資料) 2011年5月28日上午6:01:17

Kelka da tempo mi bezonas por interŝanĝi kun konatoj. Mi ankaŭ legas multe artikolojn kaj novaĵojn de BBC, truthout, Al jazeera, Der Spiegel..., kelfoje mi auskultas retradion kiel Verda stelo, radio Havano... do ofte mi pensas ke mi pasigas tro multe da mia vivtempo en virtuala realo.

NJ Esperantist (顯示個人資料) 2011年5月28日上午11:02:23

Mi legas mesaĝojn en la forumojn de WheresGeorge, kaj Meeting of Minds, Anne McCaffrey, Esperanto-USA kaj spektas tro multajn filmojn per YouTube.

dobri (顯示個人資料) 2011年5月28日下午5:01:42

Ofte mi aŭskultas kantojn per YouTube kaj pleje mi amuziĝas dum legado de Neciklopedio.

henma (顯示個人資料) 2011年5月28日下午5:28:51

Mi vidas facebook-on, serĉas esperantajn filmetojn en youtube, serĉas ion interesan por legi en blogoj, wikipedia, ktp. Mi ludas en runescape (interesa interaga rolludo).

Amike,

Daniel.

glig (顯示個人資料) 2011年5月28日下午5:32:00

Mi jutubas (ĉe youtube). lango.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2011年5月28日下午6:46:06

Mi aktivas en diversaj aliaj (germanlingvaj) forumoj pri temoj, kiuj min interesas. Krome mi fojfoje kontribuas al [url=/komunikado/forumo/temo.php?t=5903]OpenStreetMap[/url].

Krome, mi ofte IRC-umas.

walfino (顯示個人資料) 2011年5月29日下午12:14:50

Aliaj forumoj. Programado kelkfoje. Visaĝlibro (simila kun multaj aliaj homoj). ridulo.gif

Mi ŝatas plonĝado, ĉu havas iom aliaj plonĝantoj (por amuzo) en tie ĉi?

回到上端