去目錄頁

Antaŭen? Kien?

marcuscf, 2011年5月30日

讯息: 4

语言: Esperanto

marcuscf (显示个人资料) 2011年5月30日上午1:31:14

Mi havas grandegan konfuzon pri la vorto "antaŭen". Unue, ĉar la sencoj pri tempo kaj spaco ŝajnas inversigitaj. Iam, en Lernu! mem, oni eksplikis al mi, ke oni povas pensi ke oni paŝas al la futuro rigardante la pasintecon. Vidu la unuaj bildoj.

Tio dumtempe igis la aferon pli komprenebla por mi, sed mi alvenis al nova problemo: kiam oni kreas sinsekvon da paŝoj en programo aŭ retejo, kien estas "antaŭen"? Vidu la du lastaj bildoj, de Firefox kaj Google en Esperanto. La vorto "sekva" estas bonŝance malambigua, sed la radiko "antaŭ" estas malklara.

Mi volas traduki programon en Esperanton, kaj mi bezonas klaran, facilan kaj neambiguan normon por uzi en ĉiuj partoj de la programo. Ne eblas utiligi la vortojn "intuicie" aŭ pensi ke "laŭ la kunteksto oni certe komprenos", ĉar tio kredeble pelos onin al ĥaoso. Kion vi sugestas? Ĉu la gugla aŭ fajrfoksa konvencio? Aŭ alia, pli klara, sen uzo de la radiko "antaŭ"?

johmue (显示个人资料) 2011年5月30日上午5:45:56

marcuscf:Mi havas grandegan konfuzon pri la vorto "antaŭen". Unue, ĉar la sencoj pri tempo kaj spaco ŝajnas inversigitaj. Iam, en Lernu! mem, oni eksplikis al mi, ke oni povas pensi ke oni paŝas al la futuro rigardante la pasintecon. Vidu la unuaj bildoj.
Ne metu "antaŭ" aŭ "malantaŭ" sub sagon. Sen la "-en" ĝi indikas lokon aŭ tempopunkton relative al io alia:

"antaŭ longa tempo", "antaŭ la domo", "malantaŭ la muro", "post nelonga tempo" (malofte: "malantaŭ nelonga tempo")

Verŝajne via problemo estas, vi komparas "(mal)antaŭ" kaj "(mal)antaŭen" kiuj rilatas al malsamaj aferoj.

Ekzemple vi povas diri: "Foje mi rigardas malantaŭen kaj pensas pri la antaŭa tempo. Sed kutime mi preferas rigardi antaŭen, ĉar pli gravas formigi la estontecon (malantaŭan tempon)."

"la antaŭa tempo" staras en la vico de tempoj antaŭ la nuna tempo. Vi iras in la tempolinio antaŭen al la tempo, kiu staras en la vico de tempoj malantaŭ la nuna tempo. Se vi volas vidi la antaŭan tempon vi devas rigardi malantaŭen.
Vidu la du lastaj bildoj, de Firefox kaj Google en Esperanto. La vorto "sekva" estas bonŝance malambigua, sed la radiko "antaŭ" estas malklara.
Vi povas diri en la ekzemplo de google: "Mi iras malantaŭen al la antaŭa paĝo." La direkto "malantaŭen" rilatas al vi, ĉar vi ja iris antaŭen kaj iam atingis la aktualan paĝon kaj nun iras malantaŭen. La vorto "antaŭa" ne rilatas al vi sed al la paĝo kiun vi celas. Kaj tiu staras en la tempa linio aŭ en la sinsekvoj de la paĝoj "antaŭ" la aktuala paĝo.

Pri via demando kiel traduko la programon ne eblas respondi, ĉar laŭ mi la traduko dependas de la ekzakta signifo.

Se temas pri vico de laborpaŝoj mi tradukos tiel:

antaŭa paŝo <---- ..... ----> sekva paŝo

Se temas pri prezentado mi skribus

<---- malantaŭen | paŭzo | antaŭen ---->

marcuscf (显示个人资料) 2011年6月1日下午3:36:08

Mi kontrolis ĉe ReVo, kaj mi konkludis ke “antaŭen” estas ĉiam uzata en la senco de la dua bildo (marŝante). Klare, ne taŭgus kompreni ke “antaŭen” estas vojaĝo al la pasinteco. rideto.gif

Krom tio, kiam vi diris “La vorto "antaŭa" ne rilatas al vi”, mi ekpensis pri alia bildo, vidu sube. La afero kiu estas antaŭ mi en la tempa linio okazos antaŭ aliaj aferoj, kiuj venos post (aŭ malantaŭ) ĝi. La aferoj, kiuj jam okazis, estas malantaŭ mi, sed tio ne senvalidigas la fakton ke tiuj aferoj okazis antaŭ la aliaj.

La bildo de “moonwalk” nun ŝajnas al mi superflua.

Dankon pro la klarigo! Oni ja devas pensi malsame kiam oni lernas alian lingvon! senkulpa.gif

Mi miras... Ĉu mia dubo estas tiel stranga/fremda zam2.gif /malofta? Mi imagus ke tia dubo estus aperinta pli ofte en forumoj, gramatikoj, kursoj, ktp. sed mi trovis nenion antaŭe.

Altebrilas (显示个人资料) 2011年6月2日下午12:54:58

"Mi iras malantaŭen al la antaŭa paĝo."
Normala homo dirus tutsimple "Mi iras al la antaŭa paĝo". Estas pli bone, kaj la aŭskultanto ne pensos, ke vi provas konfuzigi lin.

Iuj esprimoj estas foje neklaraj. "Antaŭ la ekrano de la komputilo" / "Antaŭ via veturilo" : Ĉu temas pri la sama flanko?

Prefere fari pli longajn frazojn, sed pli klarajn.

回到上端