Mergi la conținut

Indignanta junularo

de Altebrilas, 30 mai 2011

Contribuții/Mesaje: 12

Limbă: Esperanto

Altebrilas (Arată profil) 30 mai 2011, 13:21:19

De kelkaj semajnoj, en Hispanio, la junularo protestas kontraŭ la vivkondiĉoj kiujn oni trudas al ili: senlaboro, devigo vivi ĉe la gepatroj, manko de loĝejo, ktp.

Nun tiu protesto aperas en aliaj eŭropaj landoj: Grekio, Francio, Belgio...

Kion vi opinias pri tiuj protestoj?

Hispanio (Arată profil) 30 mai 2011, 13:31:50

Altebrilas:De kelkaj semajnoj, en Hispanio, la junularo protestas kontraŭ la vivkondiĉoj kiujn oni trudas al ili: senlaboro, devigo vivi ĉe la gepatroj, manko de loĝejo, ktp.

Nun tiu protesto aperas en aliaj eŭropaj landoj: Grekio, Francio, Belgio...

Kion vi opinias pri tiuj protestoj?
Ne, ili ne nur protestas kontraŭ tiuj aferoj, sed ankaŭ kontraŭ la koruptado de la politikistoj, kiuj regas kelkajn regionojn de mia lando, kaj kontraŭ la leĝo pri elektado, kiu favoras al la du ĉefaj partioj de la lando kaj malfavoras al la aliaj.

Kvankam mi ne protestas kun ili, mi ankaŭ estas kontraŭa al la sistemo.

Altebrilas (Arată profil) 30 mai 2011, 19:20:38

Ankaŭ en Francio estas dupartia sistemo, UMP (dekstra partio de Sarkozy) kaj socialistoj (partio kies kandidato estis Strauss-Kahn, antaŭ liaj problemoj kun usona juĝistaro), sed tiuj du partioj havas la saman politikon.

hermeso (Arată profil) 31 mai 2011, 16:06:45

La problemo en chi chiuj landoj europaj, tio estas ke ili vivas per kredito ekde pli ol 20 jaroj. Do la kredito altighis kun la jaroj. Kaj la krizo usona plirapidigis la problemon pri la povo por redoni la monoj al la bankoj internaciaj. Ekzemple, se lando ne povus redoni mono, la bankoj internaciaj ne donus krediton al la lando, do chiu servo de la shtato haltus tuj.

Plie la Grekio mensongis pri siaj financoj, do la tre grava problemo kiun ghi havas.
La krizo hispana estas kiel la krizo usona. Pri la bankoj, kiuj ne bone kontrolis se la pruntantoj povos redoni la monoj. Unuaj pruntantoj ne redonis la mono, do la bankoj kreskigis la procenton en la kreditoj. Tiel, pli kaj pli uloj ne povis depagi la kreditoj. Do tiel, la shtato prenis la shargon pri la problemo de la kredito, por eviti ke la lando estus en katastrofo. Post ( nun) ghi reduktis la elspezoj de shatoj. La problemo estas ke kun au sen helpo de la shtato, shajne la katastrofo venas. Sed kun la helpi de la shtato, ghi venas malpli rapide.

alonsososo (Arată profil) 31 mai 2011, 16:21:47

Same situacio estis en la 68a jaroj. Estas la sento ke nun estas justa tempo por plibonigi la mondo, ne nur personaj aferoj. Kion okazas nun en norda Afriko havas la saman fonton, estas kiel universala batalo.

Altebrilas (Arată profil) 31 mai 2011, 17:13:33

Al hermeseo:

La problemo estas, ke la bankoj rajtas pruntedoni monon, kiun ili ne havas.

La monda ekonomio funkcias per promesoj, kiuj ne povas ĉiuj esti plenumataj samtempe. Kiam malfido aperas, homoj volas rehavi siajn posedaĵojn, kaj, se oni enkalkulas la riskojn pli kaj pli grandajn, iliaj havaĵoj reduktiĝas al esperoj,kiuj valoras nenion.

Sed estas spekulistoj kiuj mem kreas malfidon kaj profitas el ĝiaj efikoj por pliriĉiĝi. Ĉe la alia ekstremo de la kateno estas homoj kiuj perdas sian laboron, domon, foje familion, sanon kaj eĉ vivon.

hermeso (Arată profil) 31 mai 2011, 17:39:14

"La problemo estas, ke la bankoj rajtas pruntedoni monon, kiun ili ne havas."

Tio ne estas problemo, se la pruntantoj povas redoni la monon post certa tempo. Tiel funkcias la bankoj ekde pli 200 jaroj. la problemo tio estas ke uloj kashis la vero por havis al si mem plis rapide monon.

"La monda ekonomio funkcias per promesoj, kiuj ne povas ĉiuj esti plenumataj samtempe."

Jes, sed tio estas ekde la eko de al ekzisto de la bankoj, la problemo, tio estas kiam oni prenas tro da risko.

"Kiam malfido aperas, homoj volas rehavi siajn posedaĵojn, kaj, se oni enkalkulas la riskojn pli kaj pli grandajn, iliaj havaĵoj reduktiĝas al esperoj,kiuj valoras nenion."

Tio estas la problemo de la krizo usona, ktp. Sed tio estas la tro granda risko , la plej granda problemo, kiel Kiervel, au Madoff

"Sed estas spekulistoj kiuj mem kreas malfidon kaj profitas el ĝiaj efikoj por pliriĉiĝi."

Char en la kerno, la popolo ne estis kapabla havi la mono korekte en limtempo anatuvida.

"Ĉe la alia ekstremo de la kateno estas homoj kiuj perdas sian laboron, domon, foje familion, sanon kaj eĉ vivon."

Se la uloj estas tiel idiotaj por demandi prunton, ke ili ne povos repagi, tio estas ilia problemo. Sed ankau, oni devas diri ke kelkaj bankistoj ne diris la veron al la uloj.

Altebrilas (Arată profil) 10 iunie 2011, 21:30:35

hermeso:

Se la uloj estas tiel idiotaj por demandi prunton, ke ili ne povos repagi, tio estas ilia problemo. Sed ankau, oni devas diri ke kelkaj bankistoj ne diris la veron al la uloj.
Kutime, la bankoj pruntedonas monon nur kiam ili opinias, ke la kliento povos repagi.

Kaj la klientoj pensas, "se la bankoj opinias, ke mi povos repagi, tio devas esti vera, ĉar ili pli bone ol mi konas ekonomion"

Se la bankoj mensogas por havi klientojn, pruntedonas al nerepagipovaj klientoj, kaj kaŝas la pruntoj sub nebulajn "derivatajn produktojn" kaj vendas tiujn-ĉi al aliaj klientoj, tio estas trompŝtelado.

Mi ne komprenas, kial vi volas puni la klientojn , nur pro tio ke ili faris kion diris al ili iliaj "konsilantoj" kiujn ili ĝis tim fidis.

hermeso (Arată profil) 11 iunie 2011, 06:00:31

"Kutime, la bankoj pruntedonas monon nur kiam ili opinias, ke la kliento povos repagi."

Tio estas ne chiam necesas, multaj bankoj usonaj faris tion, kaj ghi havas bonan sanon malgrau la krizo, sed tio estas la popolo kiu pagos la monon perdita, ekzemple perdante lia domo, lia laboro.

"Kaj la klientoj pensas, "se la bankoj opinias, ke mi povos repagi, tio devas esti vera, ĉar ili pli bone ol mi konas ekonomion""

Se la klientoj ne estas kapablaj vidi se ili povos repagi per lia salajro, ilis estas stultaj. Mi neniam farus kredito ke mi ne povus nepagi, mi chiam pripensi longe antau preni kredito.

"Se la bankoj mensogas por havi klientojn, pruntedonas al nerepagipovaj klientoj, kaj kaŝas la pruntoj sub nebulajn "derivatajn produktojn" kaj vendas tiujn-ĉi al aliaj klientoj, tio estas trompŝtelado."

Vere, se mankas certaj ajhoj en la kontrakto skriba.

"Mi ne komprenas, kial vi volas puni la klientojn , nur pro tio ke ili faris kion diris al ili iliaj "konsilantoj" kiujn ili ĝis tim fidis."

Fido al vendisto estas stulta, oni devas bone pripensi kiam oni volas ajhon. Mi neniam fidis al vendisto, mi pripensis chiam pri kio mi volis, kaj poste mi testis chiam la vendisto por scii se li estas honesta. Tiel mi neniam havis malbonaj surprizoj. Ekcepte en esperanto, la eraroj de la junuleco

Altebrilas (Arată profil) 11 iunie 2011, 12:45:47

hermeso:

"Se la bankoj mensogas por havi klientojn, pruntedonas al nerepagipovaj klientoj, kaj kaŝas la pruntoj sub nebulajn "derivatajn produktojn" kaj vendas tiujn-ĉi al aliaj klientoj, tio estas trompŝtelado."

Vere, se mankas certaj ajhoj en la kontrakto skriba.
Neniam mankas aĵoj en la kontrakto, ĉar ili havas juristojn, kiuj zorge redaktas la kontraktojn por malŝarĝi ilian respondecon, kaj por kaŝi tiujn klaŭzojn sub fatrason de teksto, por ke la ordinara homo ne komprenu.

Tradicie, bankistoj estis fidindaj homoj, al kiuj oni povas konfidi sian monon (se tio ne verintus, bankoj neniam ekzistus). Sed en novliberala sistemo, bankoj, anstataŭ varti monon, ludas per ĝi kiel en monludejo, sen averti siajn klientojn kaj ruinigas ilin.

Ili do eluzas la fidon kreitan de siaj antaŭuloj, nur por mallongtempa profito...

Înapoi mai sus