K vsebini

Ĉu vi ĉiuj konas la retpaĝon " www.livemocha.com"?

od rafaelfortalezo, 30. maj 2011

Sporočila: 7

Jezik: Esperanto

rafaelfortalezo (Prikaži profil) 30. maj 2011 15:38:07

Ĉu vi ĉiuj konas la retpaĝon " www.livemocha.com"?
Mi pensas ke estas bona retpaĝo por disvastigi la Esperanton. Kiel vi pensas pri tio?

traevoli (Prikaži profil) 30. maj 2011 15:56:27

rafaelfortalezo:Ĉu vi ĉiuj konas la retpaĝon " www.livemocha.com"?
Mi pensas ke estas bona retpaĝo por disvastigi la Esperanton. Kiel vi pensas pri tio?
Ĝi ja povus esti. Tamen, bedaŭrinde la Esperantaj kursoj estas neperfektaj kaj la retejo ne permesas riparojn al ili. malgajo.gif

rafaelfortalezo (Prikaži profil) 30. maj 2011 16:03:20

Multaj homoj lernas esperanton per livemocha.com, Estus bone ke iuj homoj helpus la komencantojn de livemocha.com. Mi jam konis homojn kiujn konis esperanton per livemocha, mi mem estas unu. Estas homoj kiuj scias preskaŭ nenion pri la lingvo kaj volas koni kaj lerni, sed havas multajn malfacilecojn.

darkweasel (Prikaži profil) 30. maj 2011 17:13:54

Ĉu ne tio estas la retpaĝaro kun listo de malregulaj Esperantaj verboj? rido.gif

traevoli (Prikaži profil) 30. maj 2011 17:29:59

rafaelfortalezo:Estas homoj kiuj scias preskaŭ nenion pri la lingvo kaj volas koni kaj lerni, sed havas multajn malfacilecojn.
Laŭ mia takso, multaj el la malfacilecoj okazas pro eraroj en la kurso mem. Mi komencis helpi la lernantojn tie sed rapide perdis paciencon. Se vi ŝatas la stilon de la kurso, eble indus peti tian kurson ĉe lernu. Ĉi tie oni povus senerarigi kaj plibonigi ĝin. Estas frustrege ke tio ne eblas ĉe livemocha.

ybogi (Prikaži profil) 30. maj 2011 21:46:58

Nu jes, unu problemo ĉe LM estas, ke ĝi baziĝas sur anglalingva kurso, kaj ĉiuj lingvoj devas kopii (laŭvorte kaj -forme traduki) ĝin. El tio sekvas, ke ne eblas instrui Esperanto-specifaĵojn (kiel tabelvortoj, mankanta konjugacio laŭ persono/nombro ktp.), sed oni devas sekvi la anglajn komplikaĵojn (grava diferenco inter perfekto, imperfekto, gerundio, konjunktivo, neregulaj pluraloj ktp.). Aldone estas komplika proceduro, kiel modelfrazoj (kaj ekzercoj) estas tradukataj (necesas konsento de minimume 5 kuntradukantoj, kaj poste por la parolata versio denove - dum ekzistas tre malmultaj tradukantoj kaj parolantoj, kiuj ne konstante kunlaboras).
Kaj post akcepto de tradukaĵoj ne plu eblas aliri ilin, la respondeculoj ne reagas al mesaĝoj ktp.

Tamen: kiu ja ŝatas tian kurson (lerni vortojn, frazojn per komparo kun fotoj kaj la alilingvaj versioj, certe ankaŭ povas almenaŭ konatiĝi kun la lingvo.

Grandega avantaĝo de LM estas la ega nombro de lernantoj (milionoj tutmonde), kiuj povus vidi, ke Esperanto estas tute ordinara lingvo kiel la trideko da aliaj.

Kaj ekzistas la tutoroj, kiuj korektas la ekzercojn, teorie eblas babili kun ili, foje ili donas ankaŭ aliajn informojn, ekz. indikas al lernu.. okulumo.gif

La baza partopreno en Livemocha estas senpaga, do krom tempo oni ne perdas multon, se oni volas provi ĝin..

darkweasel (Prikaži profil) 31. maj 2011 05:15:35

ybogi:Nu jes, unu problemo ĉe LM estas, ke ĝi baziĝas sur anglalingva kurso, kaj ĉiuj lingvoj devas kopii (laŭvorte kaj -forme traduki) ĝin. El tio sekvas, ke ne eblas instrui Esperanto-specifaĵojn (kiel tabelvortoj, mankanta konjugacio laŭ persono/nombro ktp.), sed oni devas sekvi la anglajn komplikaĵojn (grava diferenco inter perfekto, imperfekto, gerundio, konjunktivo, neregulaj pluraloj ktp.).
Laŭ mi tia instrumaniero estas sufiĉe fuŝa ne nur koncerne Esperanton. Ĉiu lingvo estas malsama, kaj ne ĉiun lingvon oni instruu kiel la anglan.

Nazaj na začetek