Ĉu vi ĉiuj konas la retpaĝon " www.livemocha.com"?
od rafaelfortalezo, 30 maja 2011
Wpisy: 7
Język: Esperanto
rafaelfortalezo (Pokaż profil) 30 maja 2011, 15:38:07
Mi pensas ke estas bona retpaĝo por disvastigi la Esperanton. Kiel vi pensas pri tio?
traevoli (Pokaż profil) 30 maja 2011, 15:56:27
rafaelfortalezo:Ĉu vi ĉiuj konas la retpaĝon " www.livemocha.com"?Ĝi ja povus esti. Tamen, bedaŭrinde la Esperantaj kursoj estas neperfektaj kaj la retejo ne permesas riparojn al ili.
Mi pensas ke estas bona retpaĝo por disvastigi la Esperanton. Kiel vi pensas pri tio?
rafaelfortalezo (Pokaż profil) 30 maja 2011, 16:03:20
darkweasel (Pokaż profil) 30 maja 2011, 17:13:54
traevoli (Pokaż profil) 30 maja 2011, 17:29:59
rafaelfortalezo:Estas homoj kiuj scias preskaŭ nenion pri la lingvo kaj volas koni kaj lerni, sed havas multajn malfacilecojn.Laŭ mia takso, multaj el la malfacilecoj okazas pro eraroj en la kurso mem. Mi komencis helpi la lernantojn tie sed rapide perdis paciencon. Se vi ŝatas la stilon de la kurso, eble indus peti tian kurson ĉe lernu. Ĉi tie oni povus senerarigi kaj plibonigi ĝin. Estas frustrege ke tio ne eblas ĉe livemocha.
ybogi (Pokaż profil) 30 maja 2011, 21:46:58
Kaj post akcepto de tradukaĵoj ne plu eblas aliri ilin, la respondeculoj ne reagas al mesaĝoj ktp.
Tamen: kiu ja ŝatas tian kurson (lerni vortojn, frazojn per komparo kun fotoj kaj la alilingvaj versioj, certe ankaŭ povas almenaŭ konatiĝi kun la lingvo.
Grandega avantaĝo de LM estas la ega nombro de lernantoj (milionoj tutmonde), kiuj povus vidi, ke Esperanto estas tute ordinara lingvo kiel la trideko da aliaj.
Kaj ekzistas la tutoroj, kiuj korektas la ekzercojn, teorie eblas babili kun ili, foje ili donas ankaŭ aliajn informojn, ekz. indikas al lernu..
La baza partopreno en Livemocha estas senpaga, do krom tempo oni ne perdas multon, se oni volas provi ĝin..
darkweasel (Pokaż profil) 31 maja 2011, 05:15:35
ybogi:Nu jes, unu problemo ĉe LM estas, ke ĝi baziĝas sur anglalingva kurso, kaj ĉiuj lingvoj devas kopii (laŭvorte kaj -forme traduki) ĝin. El tio sekvas, ke ne eblas instrui Esperanto-specifaĵojn (kiel tabelvortoj, mankanta konjugacio laŭ persono/nombro ktp.), sed oni devas sekvi la anglajn komplikaĵojn (grava diferenco inter perfekto, imperfekto, gerundio, konjunktivo, neregulaj pluraloj ktp.).Laŭ mi tia instrumaniero estas sufiĉe fuŝa ne nur koncerne Esperanton. Ĉiu lingvo estas malsama, kaj ne ĉiun lingvon oni instruu kiel la anglan.