До змісту

Skolta Esperantista ĵamboreo 2012, Pollando

від oxymor, 1 червня 2011 р.

Повідомлення: 7

Мова: Esperanto

oxymor (Переглянути профіль) 1 червня 2011 р. 07:43:27

Dum la antaŭa semajno, okazis seminario de Skolta Esperanto Ligo (SEL) kaj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en Varsovio, Pollando.

Tie, ni decidis organizi ĵamboreon (estas tutmonda tendumado, la plej konata estos en Svedio en 2011, sed ni volas krei esperantistan ĵamboreon), dum la komenco de julio 2012. Ĝi okazos en Pollando.
Ni invitos skoltajn volontulojn, ili havos interalie kursetojn de Esperanto antaŭ la jamboreo, dum la jaro. Ankaŭ junaj esperantistoj estos bonvenaj.

Mi ŝatus scii ĉu iu volas helpi en la preparado. Tiam, mi sendos al li pli da detaloj.

Ankaŭ interesas min scii ĉu iu volas partopreni. Se vi konas junaj (ne esperantistaj) skoltoj interesataj pri la ideo, ankaŭ diruokulumo.gif

Fakte, pli ĝenerale, ĉiuj reagoj interesas min ^^

Rogir (Переглянути профіль) 1 червня 2011 р. 18:26:16

Mi ŝatus partopreni, se ĝi okazos, antaŭ preskaŭ jaro mi forlasis mian skoltgrupon kaj ŝatus denove fari tian aferon.

oxymor (Переглянути профіль) 20 червня 2011 р. 14:04:20

y CHAN:I will join the 22WSJ in Sweden, are you both there?
Mi bedaŭrinde ne ĉeestos.

Unfortunatly, i will not be there...

henma (Переглянути профіль) 21 червня 2011 р. 14:00:34

y CHAN:Will you group/troop members be there?
Bonvolu skribi Esperante en Esperanto-forumoj.

Ne gravas se vi ne skribas perfektan Esperanton, erari estas ankaŭ bone por lerni. Vi povas almenaŭ kompreni iom (vi partoprenas de la diskuto, do vi komprenis kion la aliaj homoj skribis en tiu fadeno)... Penu skribi en Esperanto kaj vi lernos multe.

Amike,

Daniel.

oxymor (Переглянути профіль) 21 червня 2011 р. 14:26:10

Mi scias ke Carola Antskog (cantskog@kolumbus.fi) estas esperantista skoltino kiu ĉeestos ĝin, kaj kiu prizorgas kelkajn interesajn aferojn (Esperanto-budon tie, babilejon por ĉeestontoj, ktp).

Mi ne konas ŝin, sed mi pensas ke vi nepre kontaktu ŝin se vi volas renkonti esperantistoj tie.

I know that Carola Antskog (cantskog@kolumbus.fi) is esperantist scout girl.
She will be there, and she will organize interresting things (esperanto stand for people, chat room for esperantists who will go to the jamboree, ...)

I dont know her, but I thing that you must contact her if you want to meet esperantists in the jamboree.

Genjix (Переглянути профіль) 2 липня 2011 р. 02:04:59

Kontaktu min (genjix ĉe riseup punkto net)... Mi loĝas en Varsavio, Pollando

Valer (Переглянути профіль) 11 листопада 2011 р. 19:19:18

Saluton,
ni prokrastis la projekton je 2013.
Lanĉo de la kampanjo en septembro 2012. Programo de oktobro 2012 ĝis junio 2013.
Kaj tendaro dum la somero 2013.

skoltamike,
valer

Назад до початку