Ku rupapuro rw'ibirimwo

direkto per akuzativo en tiu frazo

ca, kivuye

Ubutumwa 20

ururimi: Esperanto

HaleBopp (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 09:22:57

Saluton!

Mi havas alian demandon pri la teksto de E. Privat. En la paragrafo 1 de tiu paĝo, oni povas legi :
La matenon de la ekzamena tago Karlo alvenis tre frue en la korto de la liceo.
Mi dirus "alvenis en la korton de la liceo", ĉar alveni estas verbo, kiu indikas movon al loko.
Sed mi legis en la gramatika, ke oni ne uzu N-finaĵon kun la prepozicioj al, el, de kaj ĝis, ĉar tiuj prepozicioj montras direkton per si mem (tie).

Ĉu la verbo alveni, kiu enhavas la radikon "al", sendevigas la N-finaĵon?

Dankon.

Sxak (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 11:00:34

Fakte ĉi tie povus esti ankaŭ en la korto (sen akuzativo) kun iom alia kaj stranga senco, sed mi anstataŭigis en via ligilo "fr." per "ru." kaj ekvidis, ke en la rusa traduko estas uzita frazo, kiu povas esti tradukita nur kiel "en la kortoN". Do vi trovis eraron.

PS Mi estis certa, ke ankaŭ la germana versio devas esti kun akuzativo ĉi tie, ssed la germana versio estas sen akuzativo. Kial? Ĉu ankommen devas esti kun dativo?

HaleBopp (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 11:18:35

Jes, Karlo ne estis en la korto antaŭ ol li alvenas. Pro tio mi ne komprenis.

Do, se estas simpla eraro, mi estas trankviligita.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 12:03:40

Ŝak:Fakte ĉi tie povus esti ankaŭ en la korto (sen akuzativo) kun iom alia kaj stranga senco, sed mi anstataŭigis en via ligilo "fr." per "ru." kaj ekvidis, ke en la rusa traduko estas uzita frazo, kiu povas esti tradukita nur kiel "en la kortoN". Do vi trovis eraron.
Kaj vi ja scias, ke la tradukistoj de lernu! tradukas la Esperantan version al naciaj lingvoj, kaj ne inverse?

Ŝak:PS Mi estis certa, ke ankaŭ la germana versio devas esti kun akuzativo ĉi tie, ssed la germana versio estas sen akuzativo. Kial? Ĉu ankommen devas esti kun dativo?
Laŭ mia lingvosento estas kiel en Esperanto - pli kutima estas la akuzativo, sed se oni volas emfazi la lokon, kie okazas la alveno (ne la alvenon mem), oni povas uzi la dativon.

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 12:49:55

Mi ne estus tiel absoluta.

Fakte en NPIV sub 'alveni' estas Zamenhofaj citaĵoj de frazoj kun 'alveni' kaj 'en', en kiuj Z. ne uzis la akuzativon.

Kaj la NPIV'a difino de 'alveni' estas 'post moviĝo stari en la celita loko'.

Cetere, Z. diris en Lingvaj Respondoj ke en kazoj de dubo estas preferinde ne uzi la akuzativo.

Laŭ mia lingvosento oni povus diri kaj 'en la korto' kaj 'en la korton' post 'alveni' kun subtila nuanca diferenco.

La dua tiras nian atenton sur la eniron en la celitan lokon, la unua anoncas kio estas la finpunkto de la iro.

Do, mi konsentas kun Dark Weasel.

En la praktiko la diferenco ŝajnas esti pli subtila ol la diferenco inter 'kuri en la korton' kaj 'kuri en la korto'.

Eble mi dirus 'Je kiu horo la trajno alvenis en Parizo?' - sed 'Je la alveno de la Reĝo en Parizon, la trompetoj eksonis.

HaleBopp (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2011 19:39:52

Bone... do, kiam mi faros eraron pri direkta akuzativo, mi diros ke estas stilefekto. lango.gif
Estas praktike!

Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 08:10:39

darkweasel:
Ŝak:PS Mi estis certa, ke ankaŭ la germana versio devas esti kun akuzativo ĉi tie, ssed la germana versio estas sen akuzativo. Kial? Ĉu ankommen devas esti kun dativo?
Laŭ mia lingvosento estas kiel en Esperanto - pli kutima estas la akuzativo, sed se oni volas emfazi la lokon, kie okazas la alveno (ne la alvenon mem), oni povas uzi la dativon.
Ĉu? Vi do dirus "er kam in den Hof an"?!

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 08:41:31

Kirilo81:
darkweasel:
Ŝak:PS Mi estis certa, ke ankaŭ la germana versio devas esti kun akuzativo ĉi tie, ssed la germana versio estas sen akuzativo. Kial? Ĉu ankommen devas esti kun dativo?
Laŭ mia lingvosento estas kiel en Esperanto - pli kutima estas la akuzativo, sed se oni volas emfazi la lokon, kie okazas la alveno (ne la alvenon mem), oni povas uzi la dativon.
Ĉu? Vi do dirus "er kam in den Hof an"?!
Hm. Fakte, nun, kiam vi donas tiun ekzemplan frazon, ĝi ja sonas iom strange.

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 09:49:38

Bone... do, kiam mi faros eraron pri direkta akuzativo, mi diros ke estas stilefekto
En tiu kazo mi timus doni al vi financajn instrukciojn.

Se vi ne povas distingi inter 'Transpagu la monon en mia konto' kaj 'Transpagu la monon en mian konton', Dio helpu min.

EdRobertson (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 09:50:32

Analogia ekzemplo:

En la retejo de la Itala Kongreso (http://italakongreso.esperantoitalia.it/) mi rimarkis la frazon: Kliku sur la tago por malfermi ties programon.

Mia emo estus uzi ĉi tie la akuzativon sur la tagoN, ĉar klikado implicas movon, ĉu ne? Eble mi estas influata de la germana, tamen, kie oni dirus ekz.

Klicken Sie auf die Taste (kliku sur la butonoN)
Er hat sie auf den Mund geküsst (li kisis ŝin sur la buŝoN) ktp.

uzante la akuzativon, kiu implicas movon, kaj ne ...*auf der Taste, *auf dem Mund..., la dativon, kiu implicus lokon.

Pri la frazo en la itala retejo, oni povus argumenti, ke la loko, kie(?n) oni kliku, troviĝas sur la tago, kaj do ambaŭ sintenoj estas pravigeblaj, do korektaj, sed ĉu estas pli kutime en esperanto, kliki kaj kisi "senmove"?

Subira ku ntango