본문으로

Kukumoj

글쓴이: Eddycgn, 2011년 6월 1일

글: 23

언어: Esperanto

Eddycgn (프로필 보기) 2011년 6월 1일 오후 12:38:17

Ĉu vi manĝas kukumojn?

El kie devenas la EHEC (Enterohemoraga Eskerichia Coli)?

Kiu estas la kulpulo je la mortoj?

kaha (프로필 보기) 2011년 6월 1일 오후 12:57:56

ŝatas kaj manĝas.

paulopolo (프로필 보기) 2011년 6월 1일 오후 5:24:54

Kiu?

Tio estas kompleksa(komplika) afero mi pensas.
Eble produktoj por purigo de klozeto? Antibiotikoj? Kaj kompreneble ordinara ne saĝa agmaniero kiel manĝi malpurajn kukumojn(ankaŭ kun ŝelo de legomo). Sed vere oni ne scias, mi povis legi neniun, kiu donas respondon. Oni devas atendi...

darkweasel (프로필 보기) 2011년 6월 1일 오후 6:28:26

La hispanujajn kukumojn ĝis nun suspektitajn kiel infektajn oni jam pruvis sendanĝeraj, laŭ la hodiaŭaj novaĵraportoj!

(Mi mem ĉiuokaze manĝas nur malmulte da legomoj - kaj neniujn kukumojn -, kaj certe ne planas ŝanĝi miajn manĝkutimojn pro tiu malsano.)

samueldora (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오전 5:39:09

Eddycgn: Eskerichia Coli
“Escherichia Coli“ aŭ “Eŝeriĥia Koli“, mi pensas.

Eddycgn (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 5:21:16

samueldora:
Eddycgn: Eskerichia Coli
“Escherichia Coli“ aŭ “Eŝeriĥia Koli“, mi pensas.
Eble pli bone "Eĥeriĥia Koli"...
En aliaj lingvoj one ne elparolas "ŝ" do "s-ch" au "s-k". Mi ne certas.

Tamen Koli estas korekta.

~~~~~~~~~~~~

Nun la hispanaj kukumojn estas senkulpaj.
Ahi las pepinos!

Do kiu verŝis sterkon sur la salaton?

Aŭ eble iu ajn transportis unue bovinojn kaj poste legomojn sen lavi la kamionon?

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 7:36:07

Eddycgn:

Kiu estas la kulpulo je la mortoj?
Estas stranga, ke vi faras tiun demandon, ĉar vi estas en la lando kie tio okazis.

Kompreneble, ne estas multe da ŝancoj trovi fideblajn informojn en la forumoj de lernu! far homoj kiuj vicas for de Germanio.

Al vi mi faros prefere tiun demandon: kial en Germanio, oni ne povas scii kio okazis?

Eddycgn (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 8:46:51

Altebrilas:...
Al vi mi faros prefere tiun demandon: kial en Germanio, oni ne povas scii kio okazis?
Ŝajnas ke tiu estas nova bakterio, mutacio.

La lasta informo estas ke la origino estas en la haveno de Hamburgo, tamen neniu scias el kie ili venas.

El Marso?
Eble la eksterteranoj volas aneantigi la homaron...!

paulopolo (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 8:58:03

Eddycgn:
El Marso?
Eble la eksterteranoj volas aneantigi la homaron...!
La respondo estas pli banala. El kojlo. Sed kiel polo mi preferas vorton dupunkto.

enbasit (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 9:14:41

Eddycgn:Ĉu vi manĝas kukumojn?

El kie devenas la EHEC (Enterohemoraga Eskerichia Coli)?

Kiu estas la kulpulo je la mortoj?
Jes.Mi manĝas. Mi pensas,ke estas malbezone kredi en masa informaĵo. Celoj de tio afero mi ne scias,sed mi scias ke fenomenoj ne ĉiam estas tiaj,kiaj vi pensas ke ili estas...

다시 위로