Към съдържанието

Kiel vi opinias pri la Esperanto-lingva komerco?

от fanjono, 02 юни 2011

Съобщения: 14

Език: Esperanto

Fuzzy (Покажи профила) 03 юни 2011, 06:55:40

fanjono:Ĝuste! Mi komplete konsentas kun vi! La helpo estas ambaŭflanka, Esperanto helpas al homoj, kaj tiuj pliigas al la vivpovo de la lingvo. Mi neniam dubas, ke Esperanto estas tiel normala kiel iu ajn lingvo! Mi okupiĝas pri poŝtelefonoj, tabulaj komputiloj (la modo en la nuna mondo!), brakhorloĝoj, sportŝuoj kaj kelkaj eventuale proponitaj de la partneroj.
fanjono, rakontu pli detale -- kiel oni povas konatiĝi kun via komerco? Mi interesiĝas ĉu mi ankaŭ povus partopreni en ĝi?

unuelvi (Покажи профила) 03 юни 2011, 07:02:51

Mi opinias,ke Esperanto devas funkcii en ĉiuj branĉoj de la homa agado.Alimaniere ĝi ne fariĝos vere la monda lingvo.Mi supozas, ke sufiĉas nur kompletigi la komercan vortaron.Kiel ni povis tralegi en la paĝaro de tiu ĉi Forumo, diversaj esperantistoj jam uzas La Internacian Lingvon Esperanto en la komerca celo kun bona efiko ; kelkaj eĉ uzante Esperanton vivtenas siajn familiojn.Do la afero estas grava kaj niaj lingvistoj devas helpi al tiuj, kiuj jam okupiĝas pri komercaj aferoj aŭ planas fari tion en la estonteco. Mi estas certa, ke Esperanto devas funkcii en la mondo ankaŭ kiel la komerca lingvo.

fanjono (Покажи профила) 03 юни 2011, 13:03:54

Fuzzy:
fanjono:Ĝuste! Mi komplete konsentas kun vi! La helpo estas ambaŭflanka, Esperanto helpas al homoj, kaj tiuj pliigas al la vivpovo de la lingvo. Mi neniam dubas, ke Esperanto estas tiel normala kiel iu ajn lingvo! Mi okupiĝas pri poŝtelefonoj, tabulaj komputiloj (la modo en la nuna mondo!), brakhorloĝoj, sportŝuoj kaj kelkaj eventuale proponitaj de la partneroj.
fanjono, rakontu pli detale -- kiel oni povas konatiĝi kun via komerco? Mi interesiĝas ĉu mi ankaŭ povus partopreni en ĝi?
Dankon, kaj retmesaĝu al mi! fanjono heliko yahoo.com.cn

fanjono (Покажи профила) 03 юни 2011, 13:08:48

unuelvi:Mi opinias,ke Esperanto devas funkcii en ĉiuj branĉoj de la homa agado.Alimaniere ĝi ne fariĝos vere la monda lingvo.Mi supozas, ke sufiĉas nur kompletigi la komercan vortaron.Kiel ni povis tralegi en la paĝaro de tiu ĉi Forumo, diversaj esperantistoj jam uzas La Internacian Lingvon Esperanto en la komerca celo kun bona efiko ; kelkaj eĉ uzante Esperanton vivtenas siajn familiojn.Do la afero estas grava kaj niaj lingvistoj devas helpi al tiuj, kiuj jam okupiĝas pri komercaj aferoj aŭ planas fari tion en la estonteco. Mi estas certa, ke Esperanto devas funkcii en la mondo ankaŭ kiel la komerca lingvo.
Mi plene konsentas kun vi!

Обратно нагоре