본문으로

Opinioj pri juĝistaro

글쓴이: pl74, 2011년 6월 3일

글: 23

언어: Esperanto

pl74 (프로필 보기) 2011년 6월 3일 오후 10:09:03

Mi estas scivola: en via lando kion oni pensas pri juĝistoj, pri juĝistaro? Ĉu ili havas malfacilan, gravan taskon? Estas problemoj pri juĝeja sistemo aŭ ne? Kion vi pensas pri aprezoj de juĝistoj en via lando?

paulopolo (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오전 10:37:34

pl74:Mi estas scivola: en via lando kion oni pensas pri juĝistoj, pri juĝistaro? Ĉu ili havas malfacilan, gravan taskon? Estas problemoj pri juĝeja sistemo aŭ ne? Kion vi pensas pri aprezoj de juĝistoj en via lando?
En Pollando tio estas grandega problemo. Grandega. Oni ne havas eĉ sufiĉe spacon por ke skribu ĉion.

dobri (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 7:26:21

En Ĉeĥio la juĝistoj ankaŭ ne havas aprezon. La unuopaj procesoj daŭras tro longe, eĉ kelkajn jarojn. Plu multaj juĝistoj estas evidente subaĉetitaj. Mi mem ĉeestis pasintjare unu proceson kaj vidis, ke la juĝistino klare konsideris la rajtojn de nur unu flanko.
Laŭ mia opinio necesus la kulpiĝintajn juĝistojn rapide kondamni al malliberejo. Poste la ceteraj eble pliboniĝos.

paulopolo (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 7:37:18

Ĉu tio ne estas interesa, ke ni tri estas el orienta bloko...? Sed mi audis pri mirinda eksperimento. En Anglio oni uzis dum proceso komputilon, kiu analizis milionojn dokumentojn tre rapide kaj tre malmultekoste...

Eddycgn (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 8:38:52

Estas tre grava ke la tribunaloj estas sendependa de la registaro, kaj la verdiktoj ne influigitas de la politika povo.

Bedaŭrinde en multaj landoj tio estas tiele...

En mia naskiĝlando, Italio, la presidento (Berlusconi) klopodas kontroli la juĝistoj per leĝoj, por protekti sin mem kauze liaj misfaroj kaj procesoj. Li estas fiulo... Mi esperas ke finfine li iru en la malliberejo.

michijo (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 9:02:41

la juĝistaro tro enkarcerigas, kien mi vivas: Usono. Evidenta estas la Guantanamo Golfeto. Ĉiuj Usonanaj konas pri koruptaj malliberejoj, sed mi forgesas la juĝistan rolon.

Oni pensas, juĝisto ne faras la leĝon, nur puŝas ĝin konservative. La prezidento kaj kongreso sole estas leĝisto.

Mi eble devus ĝeni la juĝistaron pli ofte.

paulopolo (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 9:04:23

Eddycgn:Estas tre grava ke la tribunaloj estas sendependa de la registaro, kaj la verdiktoj ne influigitas de la politika povo.

Bedaŭrinde en multaj landoj tio estas tiele...

En mia naskiĝlando, Italio, la presidento (Berlusconi) klopodas kontroli la juĝistoj per leĝoj, por protekti sin mem kauze liaj misfaroj kaj procesoj. Li estas fiulo... Mi esperas ke finfine li iru en la malliberejo.
Mi parolis kun italoj kaj ili diris ke Italio nun ne havas alternativon. Aŭ Cavaliere aŭ neniu. Kion vi pensas? Kiu estas alternativo?

paulopolo (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 9:10:07

michijo:la juĝistaro tro enkarcerigas, kien mi vivas: Usono. Evidenta estas la Guantanamo Golfeto. Ĉiuj Usonanaj konas pri koruptaj malliberejoj, sed mi forgesas la juĝistan rolon.

Oni pensas, juĝisto ne faras la leĝon, nur puŝas ĝin konservative. La prezidento kaj kongreso sole estas leĝisto.

Mi eble devus ĝeni la juĝistaron pli ofte.
Kaj vi ankaŭ havas privatajn malliberejojn. Tio estas interesa...

michijo (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 11:05:05

paulopolo:

Ju ĉio pli privatiĝos, kiel privatajn-malliberejojn, privatajn-publikajn-lernejojn, privatajn-policojn, privatajn-armeojn, kaj eĉ privatajn-prezidentojn, des pli Usono mafia-landiĝas.

Ĉu vi signifas "Wackenhut"? Wackenhut aspektas strangege, kaj ĝi laboras kune kun Guglo iom! Mi serĉas la reton nur per Ixquick.

En mia ŝtato restas unu de plej malbonaj Usonaj malliberejoj: SuperMax.

Pardonu Anglajn artikolojn!

Hispanio (프로필 보기) 2011년 6월 5일 오전 12:03:33

michijo:

Jen alia serĉilo: DuckDuckGo (ankaŭ en la angla).

다시 위로