Aller au contenu

Facila

de hermeso, 5 juin 2011

Messages : 35

Langue: Esperanto

Chainy (Voir le profil) 6 juin 2011 19:15:21

Estas ja ofte malfacile scii, kiel kaj kiam oni korektu... Kiam estas diskuto, oni ne volas deflankigi la diskuton per multnombraj korektoj - oni povas perdi la sencon de la diskuto inter la amaso de korektoj!

Eble devus esti regulo, ke oni povas korekti nur se oni samtempe ankaŭ aldonas ion al la diskuto mem!

hermeso (Voir le profil) 6 juin 2011 19:26:11

Chainy:
hermeso:Sed, se la eraroj estas tro gravaj por ke mi komprenas bone, mi demandas klarigi la frazojn.
Eble tio estu tiel:

"Sed se la eraroj estas tiel gravaj ke mi ne povas kompreni bone..."

Aŭ eble:

"Sed se la eraroj estas tiel gravaj, ke ili malhelpas min kompreni..."

Mi ofte demandas min pri la uzo de 'demandi' en la senco de 'peti'. En la supra frazo mi eble dirus '...mi petas, ke oni klarigu la frazojn'.

Fakte, mi ĵus trovis rimarkon en NPIV2002, ke tia uzo de 'demandi' ja estas evitinda:
Tio estas la problemo en chiu tradukto, oni faras foje spegulon de sia lingvo naska kaj de sia kulturo

paulopolo (Voir le profil) 6 juin 2011 21:55:37

Mi rekomendas vin legi kaj komenti ĉi tiu fadenon Videbleco de la Lernu-forumo

Chainy (Voir le profil) 9 juin 2011 14:17:49

Chainy:Ofte mi legas la RSS-fluojn per Google Reader kaj ĝi havas paĝon pri la statistiko (Trends/Tendencoj). Tie oni povas vidi la mezuman nombron de komentoj ĉiutage dum la pasintaj 30 tagoj:

Lernu en la angla: 44.9
Lernu en Esperanto: 39.6 (ĉi tio inkluzivas ĉiujn forumojn en Esperanto)

Do, almenaŭ dum la pasintaj 30 tagoj la angla forumo ja pli viglis, sed la diferenco estas ne granda.
Grandega novaĵo - post la alvoko de Hermes per ĉi tiu fadeno, la mezuma nombro de komentoj ĉiutage en la Esperanto-lingvaj forumoj jam post kelke da tagoj superis tiun de la anglalingva forumo! ridulo.gif Jen la hodiaŭa statistiko de Google Trends (tendencoj):

Lernu en la angla: 43.2
Lernu en Esperanto: 43.4 (inkluzive de ĉiuj forumoj en Esperanto ĉe Lernu)

Nu, bone ne estas iaspeca konkurado, sed tiuj nombroj montras, ke la vigleco de la Esperanto-lingva forumo fakte ankaŭ estas ne malbona!

paulopolo (Voir le profil) 9 juin 2011 14:26:04

Gratulon al hermeso kaj ĉiuridulo.gif!

Retour au début