შინაარსის ნახვა

Facila

hermeso-ისა და 5 ივნისი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 35

ენა: Esperanto

hermeso (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2011 15:51:49

Mi ne shatas parolis pri esperanto en esperanto. Sed, oni diras ke esperanto estas pli facila ol la aliaj lingvoj.

Mia demando estas, kial malgraù ne estas multaj esperantistoj en la mondo, oni ne havas pli diskutoj en esperanto?

Mi shatus diskutojn en esperanto en lernu, kiu estas la plej bona por paroli kaj por lernantoj (kontroli plibone la lingvo), sed preskaù neniam estas temoj en la forumoj esperanto.

Chu vi povas doni viajn komentojn.

maratonisto (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2011 16:24:48

hermeso:Mia demando estas, kial malgraù ne estas multaj esperantistoj en la mondo, oni ne havas pli diskutoj en esperanto?
Ĉar en neniu lando oni instruas Esperanton en lernejoj. Dum por instruado de aliaj fremdaj lingvoj oni elspezas miliardojn. Tial Esperanton subtenas nur entusiasmuloj. Esperanto bezonas minimuman ŝtatan subtenon, kiun havis neniam.
Pensu, ĉu la metrika sistemo de mezuroj povus disvastiĝi sen ŝtata subteno.
Al mi ŝajnas, ke la esperantaro estas plej aktiva kaj plej inspirita en Francio, sed en Francio ekzistas la plej diskrimina leĝo kontraŭ Esperanto: ĝi malpermesas instrui Esperanton por ŝtata kosto.

hermeso (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2011 17:42:51

Maratonisto, bedaure, vi ne respondis korekte al mia demando. Mia demando estas: kial oni ne havas diskutoj per esperanto? malgrau la ekzisto de esperantistoj

paulopolo (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2011 17:50:28

hermeso:Maratonisto, bedaure, vi ne respondis korekte al mia demando. Mia demando estas: kial oni ne havas diskutoj per esperanto? malgrau la ekzisto de esperantistoj
Vi temas(diras) pri ĉi tiu forumo?

hermeso (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2011 17:54:48

paulopolo:
hermeso:Maratonisto, bedaure, vi ne respondis korekte al mia demando. Mia demando estas: kial oni ne havas diskutoj per esperanto? malgrau la ekzisto de esperantistoj
Vi temas pri ĉi tiu forumo?
Jes, ekzemple. Se esperanto estis tiel facila, oni devus havi facile diskutojn en la forumoj. Sed ne multaj diskutoj ekzistas

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2011 18:00:13

hermeso:
Jes, ekzemple. Se esperanto estis tiel facila, oni devus havi facile diskutojn en la forumoj. Sed ne multaj diskutoj ekzistas
Ĉu vi ne rimarkis la longan diskuton pri Libio? Kaj estis aliaj diskutoj ĉi tie. Se vi havas ion por diskuti, tiam komencu diskuton! Kio estas la problemo?

paulopolo (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2011 18:00:21

hermeso:
paulopolo:
hermeso:Maratonisto, bedaure, vi ne respondis korekte al mia demando. Mia demando estas: kial oni ne havas diskutoj per esperanto? malgrau la ekzisto de esperantistoj
Vi temas pri ĉi tiu forumo?
Jes, ekzemple. Se esperanto estis tiel facila, oni devus havi facile diskutojn en la forumoj. Sed ne multaj diskutoj ekzistas
Heh, vi pravas, altebrilas diris tiel same en angla forumo ĉi tie. Ni havas ankaŭ tian problemon en pola forumo...
Se vi volas diskuti, la plej bona forumo estas paradokse en angla lingvo...

paulopolo (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2011 18:05:37

Chainy:
hermeso:
Jes, ekzemple. Se esperanto estis tiel facila, oni devus havi facile diskutojn en la forumoj. Sed ne multaj diskutoj ekzistas
Ĉu vi ne rimarkis la longan diskuton pri Libio? Kaj estis aliaj diskutoj ĉi tie. Se vi havas ion por diskuti, tiam komencu diskuton! Kio estas la problemo?
Mi pensas, ke Hermeso temas pri aktiveco de diskuto.

geo63 (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2011 18:09:38

hermeso:Maratonisto, bedaure, vi ne respondis korekte al mia demando. Mia demando estas: kial oni ne havas diskutoj per esperanto? malgrau la ekzisto de esperantistoj
Eble mi ne komprenas vin korekte - sed en kiu lingvo ni nun diskutas. Ĉu akcidente ĝi ne estas tiu esperanto?

Kial esperantistoj ne diskutas pri esperanto? Sed ni diskutas multege. Lernu esperanton kaj legu esperantajn retejojn. Vi trovos multajn artikolojn pri esperanto. Ĉiuokaze pli multaj ol vi povas legi dum via tuta vivo. sal.gif

hermeso (მომხმარებლის პროფილი) 5 ივნისი, 2011 18:14:47

paulopolo:
Chainy:
hermeso:
Jes, ekzemple. Se esperanto estis tiel facila, oni devus havi facile diskutojn en la forumoj. Sed ne multaj diskutoj ekzistas
Ĉu vi ne rimarkis la longan diskuton pri Libio? Kaj estis aliaj diskutoj ĉi tie. Se vi havas ion por diskuti, tiam komencu diskuton! Kio estas la problemo?
Mi pensas, ke Hermeso temas pri aktiveco de diskuto.
Jes ja

ზემოთ დაბრუნება