ورود به محتوا

5 demandoj pri patriotismo

از malpisano, 7 ژوئن 2011

پست‌ها: 9

زبان: Esperanto

malpisano (نمایش مشخصات) 7 ژوئن 2011،‏ 16:07:04

Mi ne sciis, kie skribi tian temon, do mi faras tion tie ĉi.
Mi faras ian projekton por mia lernejo, do mi havas 5 demandoj al Vi, esperantistoj. sal.gif

1. Kio estas patriotismo por Vi?
2. Kia estas patrioto?
3. Kiel oni pensas pri patriotismo en Via medio?
4. Kiaj estas patriotoj? Junaj al maljunaj?
5. Ĉu Vi ial estas patrioto?

Jam komence mi dankas al Vi. rido.gif

maratonisto (نمایش مشخصات) 7 ژوئن 2011،‏ 18:31:57

Patriotismo signifas ankaŭ akcepti kaj respekti patriotismon de aliaj. Unuflanka patriotismo nomiĝas alie, ĝi estas ŝovinismo aŭ naciismo.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 7 ژوئن 2011،‏ 18:43:40

Patriotismo por mi ne esence diferencas de rasismo.
Oni prenas iun hazardan trajton (jen loko de naskiĝo, jen haŭtkoloro) por difini grupon, al kiu oni sentas pli fortan ligon, kaj grupon, kiu estas fremda, alia.

AlfRoland (نمایش مشخصات) 7 ژوئن 2011،‏ 19:54:21

Kirilo81:Patriotismo por mi ne esence diferencas de rasismo.
Oni prenas iun hazardan trajton (jen loko de naskiĝo, jen haŭtkoloro) por difini grupon, al kiu oni sentas pli fortan ligon, kaj grupon, kiu estas fremda, alia.
LA NEKONATA SOLDATO

Jen kuŝas mi, soldato nekonata,
sub la triumfa arko el blanka marmorŝton'.
Enterigita mia korp' - nu ja, ĉirkaŭ duon'
ripozas tie ĉi post pompo ŝtata

Disŝiris min germanaj krevgrenadoj.
Post tiu lasta krevo jam ĉesis la milit',
ĉar devas regi pac', silent' dum la vivfina rit'
regulo taŭga ankaŭ por soldatoj.

Mi estis kunmetita delikate
en vere belan keston de luksa origin'.
La dekstra brako pendis jam sur judo el Berlin,
sed tion mi akceptis sendebate.

Nun min honoras ĉiuj diplomatoj
kaj multaj altaj estroj alvenas kun girland'
kaj preĝas preĝon por putranta viand' el neniland'
kaj laŭdas min pro miaj rezultatoj.

Jen kuŝas mi, sincere demokrata,
kaj ridas per kranio sendenta sen humil':
ĉar praga krur', berlina brak' kaj unu brak' el Kiel
nomiĝas nun soldato nekonata.

Teksto kaj muziko: Ruben Nilsson
Traduko: Franko Luin

darkweasel (نمایش مشخصات) 7 ژوئن 2011،‏ 20:11:50

Patriotismo estas por mi amo al mia lando. Tio tute ne signifas malamon al aliaj landoj, kaj tio tute ne signifas, ke oni nepre devas esti naskita en la lando, kiun oni amas. Ĝi do ne vere rilatas al rasismo - se mi hodiaŭ elmigrus al, ekzemple, Kanado, mi eble baldaŭ estus kanada patrioto.

Kaj jes, mi estas patrioto en tiu ĉi senco. Pro la nazia pasinteco de Aŭstrujo kaj Germanujo, bedaŭrinde multaj tie ĉi iel opinias tiun terminon negativa, sed mi kredas, ke tiuj homoj konfuzis ion. Laŭ mi patrioteco tute ne rilatas al aĝo.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 7 ژوئن 2011،‏ 20:23:26

Patrio estas la ejo, kie oni esperas, ke efektiviĝu komunan revon. En la mia estas Libereco, Egaleco, kaj Frateco.

alonsososo (نمایش مشخصات) 8 ژوئن 2011،‏ 9:52:28

Mi ne estas certa, ĉu ni nuntempe vere bezonas tiu ĉin vorton. Eble por landoj kiuj estas okupitaj de aliaj landoj.
Mi tre ŝatas la ideon pri
la mondo kiel patrolando de la tuta homa familio kaj la diversaj kulturoj kiel gefratoj.
Kiam nuntempe por ekz. eŭropaj homoj batalas pro Amazonarbaro, tiam laŭ mi, ili estas ankaŭ patriotoj.

Corinne (نمایش مشخصات) 8 ژوئن 2011،‏ 10:15:10

Laŭ mi, atentu! Ĉiam, kiam oni volas dividi homaron, tiam estas dangera. Ĉiam, kiam oni diras ke vi devas ami tiujn kaj ne tiujn-ci, ĉiam kiam oni diras ke vi devas protekti tiujn kaj ne tiujn-ci, ĉiam kiam oni diras al vi batalas por tiujn kaj ne por tiujn-ci.
Do, kio estas patriotismo ?
Se patriotismo estas devo elekti homojn kiujn vi deva ami, protekti kontraŭ la aliaj
atentu vi dividas homaron! ploro.gif
Ĝis
Corinne

malpisano:Mi ne sciis, kie skribi tian temon, do mi faras tion tie ĉi.
Mi faras ian projekton por mia lernejo, do mi havas 5 demandoj al Vi, esperantistoj. sal.gif

1. Kio estas patriotismo por Vi?
2. Kia estas patrioto?
3. Kiel oni pensas pri patriotismo en Via medio?
4. Kiaj estas patriotoj? Junaj al maljunaj?
5. Ĉu Vi ial estas patrioto?

Jam komence mi dankas al Vi. rido.gif

paulopolo (نمایش مشخصات) 8 ژوئن 2011،‏ 11:10:02

Kio estas patriotismo por Vi?
Zorgado pri polaj riveroj, lagoj, forestoj kaj ankaŭ vojoj(generale mia ĉirkaŭaĵo). Ĝentila kaj afabla sintento al homoj ekster kaj inter Pollando. Helpado al altaj homoj ktp. Zorgado pri polaj aferoj kaj interesiĝi pri politiko kaj ekonomio.
Kia estas patrioto?
Tio estas la sama demando kiel antaŭeridulo.gif.
Kiel oni pensas pri patriotismo en Via medio?
Nia medio ne zorgas pri patritismo. Medio zorgas pri neniu krom monon.
Kiaj estas patriotoj? Junaj al maljunaj?
Mia defino de patritismo estas alia ol plimulto de poloj, do mi ne sciasridulo.gif.
Ĉu Vi ial estas patrioto?
Mi ne komprenas bone la demandon, sed se vi demandas ĉu mi estas patrioto? Mi replikas, ke mi penas/klopodas esti.

بازگشت به بالا