目次へ

Ŝerco

Balbutanto,2011年6月8日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

Balbutanto (プロフィールを表示) 2011年6月8日 12:31:55

Kion diris la viktimo, kiam vi frapis lin per via aŭto? demandas la juĝisto.

- Ĉu mi ripetu la sakraĵojn kaj blasfemojn, S-ro Juĝisto?

- Certe ne. Tio estas tribunalo.

- Tiam, li nenion diris, S-ro Juĝisto.

novatago (プロフィールを表示) 2011年7月3日 12:11:08

Estis viro, kiu aĝis tiom da jaroj, ke dum liaj naskiĝtagoj, anstataŭ nomi lin "naskiĝtagulo", oni nomis lin "naskiĝtagisto".

Ĝis, Novatago.

dobri (プロフィールを表示) 2011年7月4日 13:31:11

novatago:Estis viro, kiu aĝis tiom da jaroj, ke dum liaj naskiĝtagoj, anstataŭ nomi lin "naskiĝtagulo", oni nomis lin "naskiĝtagisto".

Ĝis, Novatago.
Bona E-ŝerco!

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年7月24日 9:05:41

Post kiom da jaroj de komuna vivo oni devas nomi sian kunulon "kunisto" ?

Lom (プロフィールを表示) 2011年8月12日 9:15:51

Altebrilas:Post kiom da jaroj de komuna vivo oni devas nomi sian kunulon "kunisto" ?
Post istiga nombro de jaroj kompreneble.

Miland (プロフィールを表示) 2011年8月12日 10:28:03

Ŝildo ĉe bieno diras:

Senrajtaj enirintoj pafiĝos.

Travivintoj pafiĝos denove.

Laf (プロフィールを表示) 2011年8月14日 0:29:53

Tra la arbaro piediras Ruĝĉapulino portante korbon. Subite el la arbusto oni ekaŭdis voĉon:
-Kion vi portas en la korbo?
-Panon, viandon...
-Kion plu?
-Kukojn, pomojn, florojn...
-Ja ĉu vi havas paperon??!!

先頭にもどる