본문으로

Renkontiĝo de Lernu-anoj en Hispana Kongreso

글쓴이: Tonyodb, 2011년 6월 8일

글: 1

언어: Esperanto

Tonyodb (프로필 보기) 2011년 6월 8일 오후 6:18:48

Venonta Hispana Esperanto-Kongreso okazos de la 28-a de junio ĝis la 3-a de julio tute apud la fama Monaĥejo de Eskorialo (Escorial), ne malproksime de Madrido.

La unuan tagon vespere, tuj antaŭ la inaŭguro, oni organizos kunvenon de aliĝintoj kiuj neniam (aŭ preskaŭ neniam) antaŭe partoprenis esperantan renkontiĝon, speciale tiujn kiuj lernis per la reto. Tiu estos okazo por sperti unuafoje esperantan etoson, sen la timemo kiun foje suferas la partoprenantoj en sia unua renkonto.

La vendredon, 1-an de julio, matene, oni programis diskuton pri retaj manieroj lerni Esperanton, kaj specife pri Lernu!

Ĝenerale, la kongreso dediĉos grandan parton de la programo al la diskuto pri la influo de la novaj formoj de komunikado sur la esperantan aktivadon. La moto estas Esperanto 3.0 – E-agado en la 21a jc

Vidu pliajn informojn en http://esperanto.es/kongreso

Vidu ankaŭ mian blogeron pri tio en http://www.delbarrio.eu/blo/2011/06/moderna-kong...

Ŝajnas al mi ke estas bona ŝanco por Lernu-anoj ĝui la veran esperantan etoson en tre admirinda loko.

다시 위로