目次へ

9-a SOMERE apud Koblenz, Germanio

Lude,2011年6月12日の

メッセージ: 1

言語: Esperanto

Lude (プロフィールを表示) 2011年6月12日 20:10:02

Dum SOMERE ni pasigos belajn somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton, eklerni aŭ plulerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Kunvenos ĉ. dudeko da homoj el proksimume kvin landoj.

La domo troviĝas en bela valo apud plaĉa rivereto kun ponto kaj estas multaj eblecoj por promeni. Apude estas ankaŭ loko por la jam tradicia tendaro de kelkaj partoprenantoj.

Jen pliaj informoj pri SOMERE kaj kelkaj bildoj.

先頭にもどる