Al la enhavo

Internacia Unio estas bona au malbona ?

de superadamuso, 2011-junio-13

Mesaĝoj: 212

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2011-junio-25 15:40:43

michijo:Vi eble loĝas en ia stranga ..loko..
Tute ne, nek interesas min "nigra sabato".

Vi ŝajnas tre certa ke ne aperos "kontraŭ-krista" persono. Certe mi esperas ke tio ne okazos dum nia vivo. Tamen la persekutado kontraŭ kristanoj dum la fruaj jarcentoj kaj sub diktaturoj poste, sugestas ke tio povus okazi estontece.

Mi volas scii kiel ni povus prepari aŭ agi kontraŭ tia diktaturo, kiel Esperantistoj.

henma (Montri la profilon) 2011-junio-25 16:03:31

michijo:Neniu kontraŭ-kristo aperos! La ideo estas tro malspritapor respondi ĝin. Mi estas dankema kial pro tio, ke mi loĝas sekularan Usonan ŝtaton. Vi eble loĝas en ia stranga kreadista loko de Anglujo.
(Mi vere kredas, ke la komencantoj devas skribi esperante por plibonigi sian Esperanton, mi gratulas vin pro tio... Sed, por plibonigi ion, oni povas erari, esti korektita de iu alia, kaj lerni dank' al tio)

Viaj eraroj ne estas tiom gravaj, escepte vian uzon de kial en la senco de 'pro tio ke' aŭ 'ĉar'... Ĉar vi scias la anglan, mi uzos ĝin por la eksplikado... kial estas 'why', ĉar estas 'because'... pro tio ke estas ankaŭ 'because', sed ĝi povas esti uzata kiel 'because of' en kelkaj frazoj.

(/korektado)

Rilate al la diskuto, mi ne pensas ke Miland estas tiom religia... li klare diris 'kelkaj kristanoj' (ne nur 'kreadistoj' kredas je tio, kaj ne nur en Anglujo, en Usono ekzistas multaj)...

Kara Miland, rilate al via demando, mi pensas ke, se Esperanto estos uzata en tiu situacio, eble ambaŭ grupoj uzos ĝin. Kaj la diktatoro por kontroli ĉiujn, kaj la persekutatoj, por komuniki inter ili. Ja Esperanto estis uzata kaj por persekutatoj kaj por diktatoraj reĝimoj... En la komunisma Sovetunio, esperantistoj estis apogataj de la reĝimo, sed poste persekutataj (de la sama reĝimo). En Ĉinio, Esperanto estis uzata kiel propaganda lingvo de la komunisma reĝimo.

Nu, Hitler nur persekutis ilin...

Amike,

Daniel.

Miland (Montri la profilon) 2011-junio-25 16:26:37

michijo:Surhavas kaskon farita de stano.
Ŝajne vi priskribas vin mem, se vi ne povas respondi rekte al la temo. Pro homa naturo, persekutado povas okazi. Se jes, indas pripensi preparadon.

Miland (Montri la profilon) 2011-junio-25 17:11:57

michijo:Aŭskultas Nigran Sabaton Berminghamano.
Se vi aludas al mi, efektive tia muziko ne interesas min, do ne, ĉi tiu "Birminghamano" ne aŭskultas tiun grupon!

superadamuso (Montri la profilon) 2011-junio-25 20:57:35

Miland:
michijo:Aŭskultas Nigran Sabaton Berminghamano.
Se vi aludas al mi, efektive tia muziko ne interesas min, do ne, ĉi tiu "Birminghamano" ne aŭskultas tiun grupon!
Elkore mi tre ĝojas ke vi partoprenas en mia anketo sed mi demandas Vin bonvolu deskribi je la kiun vi voĉdonas Sinjoro ?

Miland (Montri la profilon) 2011-junio-25 21:18:43

superadamuso:Elkore mi tre ĝojas ke vi partoprenas en mia anketo sed mi demandas Vin bonvolu deskribi je la kiun vi voĉdonas Sinjoro ?
Se mi komprenas vin ĝuste, mi voĉdonis "ne malbona". Tamen mi vere volis diri "Ne, malbona (ideo)"!

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-26 01:50:37

michijo:Mi havas iom da problemoj adverbaj.
Vi certe havas pli da problemoj ol la nure adverbaj. rideto.gif

Bonvolu relegi viajn proprajn komentojn, pensu pri ili iomete, trinku tason da teo. Espereble tiam vi ĉesos brui pri ĉio.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-26 02:18:53

michijo:
Chainy:
michijo:Mi havas iom da problemoj adverbaj.
Vi certe havas pli da problemoj ol la nure adverbaj. rideto.gif

Bonvolu relegi viajn proprajn komentojn, pensu pri ili iomete, trinku tason da teo. Espereble tiam vi ĉesos brui pri ĉio.
Unu tago la lasta Brita faŝisto mortos.
?! demando.gif Faŝistoj?! Kial Michijo subite parolas pri ili?! Ĉu temas pri iu persona obsedo? Nu, li certe estas tute freneza.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-26 03:00:56

michijo:
Chainy:
michijo:Mi havas iom da problemoj adverbaj.
Vi certe havas pli da problemoj ol la nure adverbaj. rideto.gif

Bonvolu relegi viajn proprajn komentojn, pensu pri ili iomete, trinku tason da teo. Espereble tiam vi ĉesos brui pri ĉio.
Unu tago la lasta Brita faŝisto mortos. Ni batalas kaj venkis vin Britan faŝistulon jam. Ĉu vi volas vian kolonion ankoraŭ? La Nederlandanoj estis ĉi tie antaŭ vi.

La Britujano nur komprenas militon, perforton, kaj koleron. La Britujano inventis futbalan perforton, kaj amas la Protestantajn faŝistojn en Usono.
Kie estas la administranto de ĉi tiu forumo?! Michijo provas tute senkaŭze ligi min kun faŝistoj!

Ĝuste kial li subite ekparolis pri faŝistoj, mi ne scias. Eble li trovis la vorton en la vortaro nur hieraŭ kaj li do iom tro ekcitiĝas prie.

La tuta mesaĝo de Michijo ĉi-supre estas, milde dirite, tre malagrabla. Mi ne volas paroli pri ĉiu punkto, ĉar estas tute memevidente ke Michijo urĝe bezonas psikan helpon.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-26 03:04:25

michijo:
Mi vidas GB, kaj mi pensas pri viaj Bankoj.
Do, vi vidas GB apud mia nomo, kaj tio laŭ vi pravigas vian aĉan sintenon? Vi vere estas stranga homo.

Reen al la supro