Zum Inhalt

Demografia malpliiĝo

von pl74, 13. Juni 2011

Beiträge: 5

Sprache: Esperanto

pl74 (Profil anzeigen) 13. Juni 2011 07:16:33

(Eble titolo ne estas ĝusta...)

Dum en multaj landoj estas granda problemo ekspansio de loĝantaro, en Hungario – kaj en multaj eŭropaj landoj – estas granda problemo malppliiĝo de loĝantaro. Nur malmultaj infanoj naskiĝas, ĉirkaŭ 1/3 de junaj homoj volas forlasi landon – labori eksterlande -, kaj registaroj ne povas fari ion ajn kontraŭ tendenco. Tio ne estas problemo ĉar pli malmulte homoj loĝos en lando ol antaŭe, sed mi ne scias, post kelkaj jaroj kiu pagos emeritajn salajrojn. Kaj en Orienta Eŭropo enmigrado ne estas signifa.

paulopolo (Profil anzeigen) 13. Juni 2011 08:47:48

kaj registaroj ne povas fari ion ajn kontraŭ tendenco.
registaroj povas doni laboron
Tio ne estas problemo ĉar pli malmulte homoj loĝos en lando ol antaŭe, sed mi ne scias, post kelkaj jaroj kiu pagos emeritajn salajrojn
mi lastempe opinias ke oni devus labori malpli, eksemple ne 8 sed 4 horoj...
Mi ankaŭ ŝatas la ideon de antika Romo, en kiu oni havis senpaga cerealonridulo.gif.

Altebrilas (Profil anzeigen) 13. Juni 2011 13:07:42

pl74:Tio ne estas problemo ĉar pli malmulte homoj loĝos en lando ol antaŭe, sed mi ne scias, post kelkaj jaroj kiu pagos emeritajn salajrojn. Kaj en Orienta Eŭropo enmigrado ne estas signifa.
Estas la kontraŭdiroj de EU: la ŝtatoj havas respondecoj (pagi pensiojn) sed ne plu havas rimedojn por plenumi ilin (la pagipovuloj iras labori eksterlanden).

La proponita "solvo" estas (a) uzi privatajn asekurojn. (b) tiuj kiuj ne povas pagi ilin aŭ kiu ne faris tion kiam estis tempo elturniĝu.

jan aleksan (Profil anzeigen) 13. Juni 2011 13:59:27

Laŭ mi malpliiĝo estas bonaĵo, ĉar signifos pli da laboro por tiuj kiuj estas en aĝo por labori, malpli da premo sur la prezoj (ekz. por sinloĝi ktp). Konsekvence, la socio povus relative pli bone farti kaj okupiĝi pri la maljunuloj. Je skalo de la mondo, estus bonega se la monda popolo malpliiĝus ĉar ni jam estas tro.

Sed en la kazo de Hungario mi aŭdis ke oni kuraĝigis la junulojn foriri ĉar ne estis sufiĉe da laboro. Kaj tio estas ege stulta miaopinie.

Koracio (Profil anzeigen) 28. Juni 2011 15:27:49

La hungaroj planas sufiĉan multajn infanojn, sed ne naskas ĉiuj, ĉar kiuj, tiuj donas laboron, punas la homojn, ĉefe la patrinojn por iliaj infanoj. Eblus tiun puni, sed ili donas alian pretekston por ne doni laboron.

Zurück nach oben