הודעות: 5
שפה: Esperanto
zan (הצגת פרופיל) 13 ביוני 2011, 11:50:52
Laŭ PMEG "multo da" estas permesita, sed "kelko da" ne estas uzata. Pri "sufiĉo da" PMEG eĉ ne mencias.
Tio estas regulo aŭ nura kutimo, mi supozas. Sed mi volas informiĝi, kial fariĝis tiel. Kial oni uzadas ilin tiel? Ĉu ne estus pli logika, se oni uzus ilin kiel substantivojn?
En la reto troviĝas "kelko da" kaj "sufiĉo da". Ĉu estontece ni ĝenerale uzos tiujn O-vortojn anstataŭ O-vortecaj E-vortoj?
Altebrilas (הצגת פרופיל) 13 ביוני 2011, 13:34:25
Oni devas parkere lerni esprimojn kiel "multe da", por paroli flue kompreneblan esperanton, t.e. kiu ne ŝokas la kutimojn de la aŭskultantoj.
Mustelvulpo (הצגת פרופיל) 13 ביוני 2011, 21:18:37
zan (הצגת פרופיל) 14 ביוני 2011, 08:30:08
Kontraŭe tute ĝustas "milionon da, deko da, cento da", kiuj estas o-vortoj kaj povas nature fariĝi ĉu subjekton ĉu objekton.
Do, "mult(-e/-o) da, kelk(-e/-o) da, sufiĉ(-e/-o) da" havas du eblecojn.
Mi supozas, ke Zamenhof unue kreis "kiom, tiom, iom". OM-vortoj estas uzataj kaj E-vortece, kaj O-vortece laŭ PMEG. Tio estas iel stranga kaj tamen akceptebla kiel "escepto".
En la reto eĉ troviĝas "kiomo da, tiomo da, iomo da". Ha! Ankaŭ "plio da, troo da, troon da". Mi ne konsentas tiajn uzojn.
darkweasel (הצגת פרופיל) 14 ביוני 2011, 08:50:47
zan:Mi opinias, ke ili povas esti utila por akuzativigi tiajn esprimojn.
En la reto eĉ troviĝas "kiomo da, tiomo da, iomo da". Ha! Ankaŭ "plio da, troo da, troon da". Mi ne konsentas tiajn uzojn.