前往目錄

100mil Lernu uzantoj sendu peticion al iu ĵurnalo!

貼文者: zoroastro, 2011年6月16日

訊息: 10

語言: Esperanto

zoroastro (顯示個人資料) 2011年6月16日下午9:40:33

Kion vi opinias sendi peticion per retpoŝto samtage al iu ĵurnalo?
Se ni estus multe da uloj...eble nia voĉo aŭdeblus!

JUANMA40 (顯示個人資料) 2011年6月16日下午10:11:06

zoroastro:Kion vi opinias sendi peticion per retpoŝto samtage al iu ĵurnalo?
Se ni estus multe da uloj...eble nia voĉo aŭdeblus!
kia peticio? Mi ne komprenas bone kion vi volas diri, mi pensas ke vi volas komuniki bonan ideon, sed ŝajnas iomete aera. Ĉu vi povus doni ekzemplon per helpi havi vidon pli generala? Ĝis la.

fizikisto (顯示個人資料) 2011年6月17日上午7:00:44

Bedaŭrinde plej multe el tiuj cent mil uzantoj estas malaktivaj. Do restas verŝajne nur kelkmil pli malpli aktivaj uzantoj.

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年6月17日下午3:06:46

Se vi deziras statistikojn pri Lernu uzantoj pretaj aktivi en interreto:
alklaku tie

maratonisto (顯示個人資料) 2011年6月17日下午4:48:32

Eble al Ministerioj de klerigado aŭ al parlamentaj komisionoj de klerigado de Latinameriko, Afriko, Azio. Sed la tekstojn interkonsenti kun Esperanta Asicio de ĉiu lando. Nur ili scias, al kiu kaj kiel skribi.

jan aleksan (顯示個人資料) 2011年6月17日下午7:37:30

mi ne komprenas. Kial peticio?

zoroastro (顯示個人資料) 2011年6月17日下午8:07:01

La peticio povus esti pli malpli tiel: ni petas ke Esperanto estu enkondukota en la lernejojn kiel nedigata instruo" kaj povus esti sendota al iu ĵurnalo aŭ registaro per multaj retpoŝtoj la saman tagon!

zoroastro (顯示個人資料) 2011年6月17日下午8:14:14

se ĉiuj ni publikigos tiun ideon dum kelka semajno poste ni povos elekti la tagon kaj la ĵurnalon kaj sendi la mesaĝojn!

pace (顯示個人資料) 2011年6月18日下午12:09:15

zoroastro:se ĉiuj ni publikigos tiun ideon dum kelka semajno poste ni povos elekti la tagon kaj la ĵurnalon kaj sendi la mesaĝojn!
En senpagaj ĵurnaloj ? Ĵurnaloj kiujn oni ne aĉetas sed kiuj estas troveblaj ĉie en grandaj urboj ?

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年6月18日下午12:23:24

Se vi deziras modelon de peticio, jen la franca peticio por esperanto en abituro.

http://esperanto-au-bac.fr/

Sed ĝi ne estas organizata de unuopulo: pluraj grandaj francaj E-asocion lanĉis ĝin, kolektis monon por fari altkvalitajn reklamilojn kaj petis al eminentaj homoj subteni ĝin. Kaj ĉio-ĉi postulis grandan laboron.

回到上端