Kulpita de...?!
貼文者: Chainy, 2011年6月19日
訊息: 16
語言: Esperanto
henma (顯示個人資料) 2011年6月20日上午11:44:00
sudanglo:Mi certe konsentas ke 'ago, kulpita de respektata persono' agacas. 'Ago, kulpita al respektata persono' estas pli akceptebla.Ne, ĉar kiu kulpas pri io estas ja la subjekto do, se eblas uzi la verbon en pasiva formo, vi devas uzi 'de', ne 'al'.
Vi pensas en 'kulpita' kiel formo de 'akuzi'. Temas pri vera pasiva formo de kulpi.
Strange, kaj ReVo kaj PIV2002 indikas ke kulpi estas transitiva (ReVo indikas (x), kiu signifas kaj transitiva kaj ne transitiva). Sed la ununura ekzemplo en PIV ne uzas la verbon transitive.
sudanglo:Ĉu ŝokas la jena frazo: 'Nia malsukceso, eĉ se kulpita al la malbona vetero, tamen multe ĉagrenis nin'?Vi uzas kulpi en tiu frazo denove por signifi 'akuzi', ne vere kulpi.
Mi pensas, ke via frazo devus esti 'nia malsukceso, eĉ se ni kulpigas la malbonan veteron, tamen multe ĉagrenis nin'.
Aŭ, se la vetero vere estas kulpa pri nia malsukceso, do 'nia malsukceso, eĉ se la malbona vetero kulpas pri ĝi, tamen multe ĉagrenis nin' (se kulpita estus uzebla, mi uzus kulpita DE).
Amike,
Daniel.
Altebrilas (顯示個人資料) 2011年6月20日下午12:52:10
(supozante, ke la agon ne ĉiam faris mem la kulpanto, kiu povas farigi ĝin al aliaj personoj)
sudanglo (顯示個人資料) 2011年6月20日下午1:04:25
Sed mi vidas eblan diferencon inter 'malsukceso kulpita al vetero' kaj la alternativoj kiujn vi proponis.
Mia ekzempla frazo ne volas diri ke la vetero kulpas, aŭ ke ni kulpigis la veteron, sed ke iuj atribuis kulpon al la vetero (sen diri kiuj).
Efektive, 'malsukceso atribuita al la vetero' estas la plej bona solvo.
Parenteze, ĉu vi vidas diferencon inter 'lumita fenestro', 'prilumita fenestro', kaj 'lumigita fenestro'?
Ĉu eble, ke en la unua vortumo la lumo venas de interne, en la dua vortumo oni faligas lumon sur la fenestron (eble de ekstere), kaj en la tria oni kauzas ke la fenestro mem lumu?
henma (顯示個人資料) 2011年6月20日下午3:04:31
sudanglo:Efektive, 'malsukceso atribuita al la vetero' estas la plej bona solvo.Jes, mi pensas ke tiu estas pli bona solvo.
sudanglo:Parenteze, ĉu vi vidas diferencon inter 'lumita fenestro', 'prilumita fenestro', kaj 'lumigita fenestro'?La problemo kun tiu trio de esprimoj estas ke la unua: 'lumita fenestro' ne taŭgas... lumi estas ja netransitiva verbo... 'luma fenestro' estus la korekta esprimo, kiu signifas precize kion vi volas diri.
Ĉu eble, ke en la unua vortumo la lumo venas de interne, en la dua vortumo oni faligas lumon sur la fenestron (eble de ekstere), kaj en la tria oni kauzas ke la fenestro mem lumu?
Amike,
Daniel.
sudanglo (顯示個人資料) 2011年6月21日上午10:48:45
Sed mi min demandas ĉu en Esperanto oni povas foje krei statajn adjektivojn, 'X-ita', en la senco de la stato X-a kiu estas la rezulto de ago - sed ne temas pri vera pasivo.
Neniam oni diru la lampo lumita de iu - en tiu kazo ĉiam la lampo lumigita de iu.
'luma fenestro' sonas al mi iom malpreciza, kaj 'lumigita fenestro' tro specifa (invitas la demandon 'de kiu?').
Ne miskomprenu min, mi nur teoriumas pri la potencialo latenta en la lingvo.
Posta skribo: mi trovis ekzemplon de Metropoliteno sur longa lunlumita trotuaro
Miland (顯示個人資料) 2011年6月29日下午7:04:33
Chainy:Konsentite. Aŭ eble ni uzu farita anst. kulpita!SKANDALOLa uzo de 'kulpita' ŝajnas al mi iom stranga .. mi ŝanĝus la frazon al:
Kolektiva indigno, kaŭzata de ia malbona ago kulpita de respektata publika persono.
"Kolektiva indigno, kaŭzata de ia malbona ago pri kiu kulpas respektata publika persono."