Viestejä: 10
Kieli: Esperanto
bertilow (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2011 14.27.47
HTML5 en la TTT-ejo de Bertilo
darkweasel (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2011 14.35.17
maratonisto (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2011 16.37.58
La priskribo estas klarega kaj utilega.
La unua paĝo ĉe la fino enhavas erareton: 'poliglitan'.
Ĉu ekzistas grafikaj redaktiloj de HTML5 (pagengaj aŭ senpagaj)?
bertilow (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2011 18.11.19
maratonisto:La unua paĝo ĉe la fino enhavas erareton: 'poliglitan'.Korektite. Dankon!
maratonisto:Ĉu ekzistas grafikaj redaktiloj de HTML5 (pagengaj aŭ senpagaj)?Ankoraŭ ne, laŭ mia scio.
Dominique (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2011 18.31.25
maratonisto:Dankegon, Bertilo!Jes dankon Bertilo. Kia laborego, kiel ĉion vi inicias! Jen aliaj malgravaj korektindaĵoj:
La priskribo estas klarega kaj utilega.
La unua paĝo ĉe la fino enhavas erareton: 'poliglitan'.
Ĉu ekzistas grafikaj redaktiloj de HTML5 (pagengaj aŭ senpagaj)?
http://bertilow.com/html/html5/xhtmlsintakso.html:
* En XHTML *oni oni* uzu kaj la atributon (ripetita vorto)
http://bertilow.com/html/html5/novajhoj.html:
* la novajn *ebleojn* → la novajn eblojn
http://bertilow.com/html/html5/sekciaj_elementoj.h...:
* kiuj ne jam scias tion → kiuj ankoraŭ ne scias tion
* por *ĉefa* titoloj → por ĉefaj titoloj
http://bertilow.com/html/html5/aldonitaj_elementoj...:
* kaj mi pritraktos *ĝi* ĉi tie → kaj mi pritraktos ĝin ĉi tie
http://bertilow.com/html/html5/forigitaj_elementoj...:
* uzu anstataŭe stilfolion aŭ *la la* s-elementon (ripetita vorto)
http://bertilow.com/html/html5/atributoshanghoj.ht...:
* havas la novan atributojn → havas la novajn atributojn
* estos plenumita nur *post post* plena ŝargo (ripetita vorto)
* al formularo (en HTML5 → mankas fermanta krampo
http://bertilow.com/html/html5/data-atributoj.html:
* Tiel malaperas la riskon → Tiel malaperas la risko
bertilow (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2011 20.11.30
Dominique:Jen aliaj malgravaj korektindaĵoj [...]Grandegan dankon al vi pro tiuj atentigoj! Mi ĵus korektis ĉiujn tiujn erarojn.
maratonisto (Näytä profiilli) 20. kesäkuuta 2011 19.49.01
bertilow (Näytä profiilli) 21. kesäkuuta 2011 10.03.33
maratonisto:Ĉu en HTML5 oni povas enmetadi pecojn de PHP same kiel en HTML4? Kiuj serviloj (Apachi?) komprenas tiun kodon?Jes, eblas tute bone krei HTML5-paĝojn per PHP. Fakte mi faras ĝuste tion en mia TTT-ejo. Mi uzas la servilon Apache. Ĉiuj miaj paĝoj, kvankam ili havas la sufikson ".html", estas kreataj kaj servataj per PHP.
mjjzf (Näytä profiilli) 25. kesäkuuta 2011 16.55.59
maratonisto:Ĉu ekzistas grafikaj redaktiloj de HTML5 (pagengaj aŭ senpagaj)?Laŭ la informoj sur la paĝo, BlueGriffon povas fari paĝojn en HTML5.
maratonisto (Näytä profiilli) 26. kesäkuuta 2011 21.50.36
mjjzf:Laŭ la informoj sur la paĝo, BlueGriffon povas fari paĝojn en HTML5.Dankon, mi elŝutis ĝin. Ĝi havas interfacon en 9 lingvoj, en Esperanto ne. Tamen oni invitas traduki la interfacon en aliajn lingvojn.