Ke daftar isi

Lernu pri HTML5 en Esperanto

dari bertilow, 19 Juni 2011

Pesan: 10

Bahasa: Esperanto

bertilow (Tunjukkan profil) 19 Juni 2011 14.27.47

Mi ĵus publikigis en mia TTT-ejo detalajn klarigojn pri HTML5, la nova versio de HTML:

HTML5 en la TTT-ejo de Bertilo sal.gif

darkweasel (Tunjukkan profil) 19 Juni 2011 14.35.17

Ŝajnas unuavide tre interese, dankon!

maratonisto (Tunjukkan profil) 19 Juni 2011 16.37.58

Dankegon, Bertilo!

La priskribo estas klarega kaj utilega.

La unua paĝo ĉe la fino enhavas erareton: 'poliglitan'.

Ĉu ekzistas grafikaj redaktiloj de HTML5 (pagengaj aŭ senpagaj)?

bertilow (Tunjukkan profil) 19 Juni 2011 18.11.19

maratonisto:La unua paĝo ĉe la fino enhavas erareton: 'poliglitan'.
Korektite. Dankon!

maratonisto:Ĉu ekzistas grafikaj redaktiloj de HTML5 (pagengaj aŭ senpagaj)?
Ankoraŭ ne, laŭ mia scio.

Dominique (Tunjukkan profil) 19 Juni 2011 18.31.25

maratonisto:Dankegon, Bertilo!

La priskribo estas klarega kaj utilega.

La unua paĝo ĉe la fino enhavas erareton: 'poliglitan'.

Ĉu ekzistas grafikaj redaktiloj de HTML5 (pagengaj aŭ senpagaj)?
Jes dankon Bertilo. Kia laborego, kiel ĉion vi inicias! Jen aliaj malgravaj korektindaĵoj:

http://bertilow.com/html/html5/xhtmlsintakso.html:
* En XHTML *oni oni* uzu kaj la atributon (ripetita vorto)

http://bertilow.com/html/html5/novajhoj.html:
* la novajn *ebleojn* → la novajn eblojn

http://bertilow.com/html/html5/sekciaj_elementoj.h...:
* kiuj ne jam scias tion → kiuj ankoraŭ ne scias tion
* por *ĉefa* titoloj → por ĉefaj titoloj

http://bertilow.com/html/html5/aldonitaj_elementoj...:
* kaj mi pritraktos *ĝi* ĉi tie → kaj mi pritraktos ĝin ĉi tie

http://bertilow.com/html/html5/forigitaj_elementoj...:
* uzu anstataŭe stilfolion aŭ *la la* s-elementon (ripetita vorto)

http://bertilow.com/html/html5/atributoshanghoj.ht...:
* havas la novan atributojn → havas la novajn atributojn
* estos plenumita nur *post post* plena ŝargo (ripetita vorto)
* al formularo (en HTML5 → mankas fermanta krampo

http://bertilow.com/html/html5/data-atributoj.html:
* Tiel malaperas la riskon → Tiel malaperas la risko

bertilow (Tunjukkan profil) 19 Juni 2011 20.11.30

Dominique:Jen aliaj malgravaj korektindaĵoj [...]
Grandegan dankon al vi pro tiuj atentigoj! Mi ĵus korektis ĉiujn tiujn erarojn.

maratonisto (Tunjukkan profil) 20 Juni 2011 19.49.01

Ĉu en HTML5 oni povas enmetadi pecojn de PHP same kiel en HTML4? Kiuj serviloj (Apachi?) komprenas tiun kodon?

bertilow (Tunjukkan profil) 21 Juni 2011 10.03.33

maratonisto:Ĉu en HTML5 oni povas enmetadi pecojn de PHP same kiel en HTML4? Kiuj serviloj (Apachi?) komprenas tiun kodon?
Jes, eblas tute bone krei HTML5-paĝojn per PHP. Fakte mi faras ĝuste tion en mia TTT-ejo. Mi uzas la servilon Apache. Ĉiuj miaj paĝoj, kvankam ili havas la sufikson ".html", estas kreataj kaj servataj per PHP.

mjjzf (Tunjukkan profil) 25 Juni 2011 16.55.59

maratonisto:Ĉu ekzistas grafikaj redaktiloj de HTML5 (pagengaj aŭ senpagaj)?
Laŭ la informoj sur la paĝo, BlueGriffon povas fari paĝojn en HTML5.

maratonisto (Tunjukkan profil) 26 Juni 2011 21.50.36

mjjzf:Laŭ la informoj sur la paĝo, BlueGriffon povas fari paĝojn en HTML5.
Dankon, mi elŝutis ĝin. Ĝi havas interfacon en 9 lingvoj, en Esperanto ne. Tamen oni invitas traduki la interfacon en aliajn lingvojn.

Kembali ke atas