目次へ

Kiel utiligi Esperanton por nia vivo?

fanjono,2011年6月21日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

fanjono (プロフィールを表示) 2011年6月21日 16:45:22

Mi serioze elmetas la demandon: Kiel utiligi Esperanton kiel normalan komunikilon por nia vivo?

dobri (プロフィールを表示) 2011年6月21日 17:29:47

Ekzemple per la forumo en LERNU! Diskutu!
Plej multe mi utiligas la lingvon dum internaciaj E-renkontiĝoj.
Bedaŭrinde dum normala vivo kaj laboro mi tute ne povas utiligi la lingvon.

fanjono (プロフィールを表示) 2011年6月21日 17:42:41

Mi vivtenas mian familion per (nur)Esperanto-komerco.

geo63 (プロフィールを表示) 2011年6月21日 18:53:03

fanjono:Mi serioze elmetas la demandon: Kiel utiligi Esperanton kiel normalan komunikilon por nia vivo?
Ĝi ja estas normala komunikilo. Ni povas interkomunikiĝi per esperanto. Se vi skribus vian mesaĝon en la ĉina lingvo, mi nenion komprenus kaj la komunikiĝo ne estus posibla. Se mi skribus en la pola, vi ne komprenus. Per esperanto ni parolas, ĝi estas nia komuna komunikilo. Facila, bela, rapide lernebla. Mi nur bedaŭras ke homoj en la mondo ne estimas ĝin, multaj eĉ ne scias ke ĝi ekzistas kaj ili lernas la anglan lingvon por multaj jaroj kaj fine fariĝas lingvaj kripluloj.

PS: Mi kelkfoje vizitis la Ĉinujon kaj tre ŝatis vian landon - ĝi havas grandegan kulturon, tradicion, manĝaĵojn.

zoroastro (プロフィールを表示) 2011年6月21日 20:00:31

Kian laboron vi faras? Mi tute scivolemas!!ridulo.gif

Rogir (プロフィールを表示) 2011年6月21日 21:33:36

Mi parolas Esperanton kun miaj samdomanoj, kun mia ekskoramikino, kun la kunlaborantoj de serioza nuna projekto. Ĝi ege helpis al mi vojaĝi kaj ekloĝi en alia lando. Laŭ mi ĝia plej granda utilo estas, ke per ĝi oni trovas homojn, kiuj estas tre malfermaj por internacia kontakto (do ankaŭ por internacia kunlaboro).

Hispanio (プロフィールを表示) 2011年6月21日 22:54:07

Mi diras la samon kiel Rogir kaj geo63 rideto.gif

fanjono (プロフィールを表示) 2011年6月22日 3:50:24

zoroastro:Kian laboron vi faras? Mi tute scivolemas!!ridulo.gif
Mi negocas kun diverslandaj esperantistoj pri poŝtelefonoj, komputiloj tabulaj kaj notlibraj, ŝuoj, haroj, virinaj sakoj,...kaj tiuj eventuale proponitaj de miaj partneroj.

alonsososo (プロフィールを表示) 2011年6月24日 4:59:53

fanjono:
zoroastro:Kian laboron vi faras? Mi tute scivolemas!!ridulo.gif
Mi negocas kun diverslandaj esperantistoj pri poŝtelefonoj, komputiloj tabulaj kaj notlibraj, ŝuoj, haroj, virinaj sakoj,...kaj tiuj eventuale proponitaj de miaj partneroj.
Mi gratulas vin. Vi estas pioniro de komerca Esperanto. Post kelkaj jaroj ni vidos pli multe da tiel komercoj.
Mi mem ne havas senco por ĝi kaj kiel komencanto de Eo mi nur rete komunikas ĉiutage.

3rdblade (プロフィールを表示) 2011年6月24日 7:31:09

fanjono:Mi serioze elmetas la demandon: Kiel utiligi Esperanton kiel normalan komunikilon por nia vivo?
Mi skribas taglibron (paperan). Antaŭ ol, mi skribis blogon, sed me ne volis vidi tro multe je la komputila ekran'.

Ankaŭ, mi estas aro de proksima esperanto kunsido. Je la ĵus pasinta semajnfino, mi ĉeestis granda kongreson por tiu parto de la lando. Tio allogis pli ol 100 ĉeestantoj.

先頭にもどる